Politiko sago
Koaliciuloj

Malbeninda koalicio

La koalicia registaro de Hispanio perdas siajn rolojn.  Neniam antaŭe okazis,  ke kelkaj ministroj faras amendojn al la Ĝeneralaj Ŝtataj Buĝetoj,  kiujn oni supozas  interkonsentitaj en la Konsilio de Ministroj.  Fakto pensigas, ke ĝi ne estas koalicio, sed gluaĉo de du partioj kun nein­ter­kon­senteblaj ideoj pri kelkaj aferoj. Kaj tio malplialtigas la kvaliton de la re­gis­taro mem. Al mi ŝajnas, ke temas pri registaro formita kontraŭ la aliaj partioj, kaj do kontraŭ duono de Hispanio, tiu Hispanio, kiu ne voĉdonis favore al ili. Sed ili komprenu, ke ili estas la registaro de ĉiuj hispanoj sendistinge, kaj ne de tiuj, kiuj kunhavas sian ideologion. Se ili ne povos fari tion, ili rezignu kiel neefikaj kaj perfiduloj al la ĵuro, kiun ili faris antaŭ la reĝo, kiam ili ekoficis. La drama afero estas, ke civitanoj ne havas mekanismon devigi ilin rezigni, tio estas eksigi ilin, ĉar ne ekzistas demokratio en Hispanio. Tio estas la origino de ĉiuj niaj malbonoj. Ni havas registaron, kiu ne estas je la servo de la homoj, sed pli ĝuste kredas, ke la homoj estas je la servo de la registaro, ke la povo apartenas al ili pro naskiĝrajto, kaj ne ĉar la homoj donis ĝin al ili, kaj tiuj doninte povon,  povas forpreni ĝin de ili.

Estas tiuj, kiuj opinias, ke koalicia registaro bonas per si mem, ĉar ĝi estas plurala. Mi kredas, ke unu-kolora registaro estas pli riĉa kaj funkcias pli bone, kondiĉe ke la ministroj ĝuas certan aŭtonomion, kaj ilia servo al la homoj ne estas determinita de sia ideologio: la registaro devas ĉiam agi por la avantaĝo de ni, la homoj, kaj ne de sia ideologio. Ĉiu persono havu sian propran ideologion, kaj la Registaro strebu al la avantaĝo de la homoj. Sed tio estos utopio se la popolo ne rekte elektos la ĉefministron, ĉar tiu funkcio estas uzurpita de la Kongreso de Deputitoj laŭ la dispozicioj de Artikolo 99ª de la Konstitucio de 1978. Tial ĝi ŝanĝendas. Vere demokrata Prezidanto de la Registaro devus alveni, proponante ŝanĝi ĝin por ke la enhavo de menciita artikolo estu anstataŭigita per io simila al «La Prezidanto de la Registaro estos elektita per Universala kaj sekreta voĉdonado de ĉiuj hispanoj. Ĝia unua ago kiel tia estos elekti la ministrojn el la hispanoj, kiuj ne estas deputitoj en la Kongreso». Tiel la du povoj disiĝus fidinde kaj efike. Ankaŭ devas esti forigata la Konstitucia Kortumo, kiu estas aberacio ĉar estas membroj de ĝi, kiuj ne estas juĝistoj, sed fakuloj pri juro. Kvazaŭ la juĝistoj ne estus. Kaj la Kongreso ankaŭ sindetenu nomumi juĝistojn de la Supera Kortumo, kiuj devas esti elektataj de la juĝistoj mem laŭ ties trejnado kaj merito. Post kiam la tri potencoj povas kontroli unu la aliajn, kaj laŭ kvalifikita kaj normigita voĉdono, ili povos eksigi unu  la alian, pro seriozaj kaj rezonitaj kialoj, ni povus diri, ke en Hispanio ekzistas demokratio, eĉ se ĝi ne estus perfekta. La problemo nun estas, ke ekzistas nek perfekta nek malperfekta: ĝi ne ekzistas. Kion ni havas estas kvarjara diktaturo kun maksimuma periodo, ĝis nun, de ok jaroj.

Tial la koalicia registaro estas registaro kontraŭ naturo, aberacio, kiu devas esti forigata kiel eble plej baldaŭ. En ekstreme serioza situacio, kiel tiu generita de la Pandemio, devus ekzisti Registaro de Nacia Koncentriĝo, en kiu ĉiuj partioj, forgesu siajn ideologiajn diferencojn, kaj laboru unu apud la alia por venki ĉi tiun situacion. Sed tio, kion proponas ĉi tiu koalicio, estas, ke ĉiuj aliaj politikaj partioj laŭdu siajn sensencaĵojn kaj faciltrovatajn kapricojn, nedonante klarajn aŭ efikajn normojn por superi la pandemion, kaj tion farante malriĉigi ĉiujn laŭ maniero intenca.

Ĝis kiam ni hispanoj toleros ĉi tion? Ĉu vi povas pensi pri solvo?



Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 6ª)