Politiko sago
Ayuso

Isabel Díaz Ayuso

De la komenco de la pandemi­o KRONVID19ª la Registaro de Hispanio ne ĉesis improvizi kaj decidi kontraŭdirantajn or­do­­nojn, kiuj malbonfartigis la so­ci­on hispanan, kio multe sur­prizis min. Ŝajnis, ke ĉio validas kontraŭ la malsano, kian nia Prezidento fanfaronis en junio, ke li venkis.

Ununura prezidanto kontraŭ­staris la decidojn de la ŝtata re­gis­taro, prezidantino Isabel Díaz Ayuso, kiu batalis, por ke Prezi­dento Sánchez ne fermos la Komunumon Aŭtonoman de Ma­dri­do. Kaj ŝi sukcesis. Faktoj pos­taj pruvis, ke ŝi pravis, ĉar en Madrido ne estas pli da kazoj da tiu terora malsano ol en aliaj lokoj, kie oni fermis la aŭ­tono­mion, kiel Kastiljo-Leonon.

Ŝi estas unu el la malmultaj personoj, kiuj valoras en partio politika PP, kies misfarojn superis nur PSOE, ĉefe, de tiam, kiam ĝi tam­de­mas kun PODEMOS, la partio kiu ne povas plibonigi la bon­farton de hispanoj.


Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 14ª)