Je nia numero 113ª ni parolis pri la 250ª datreveno de la naskiĝo de Ludoviko van Beethoveno, kiu okazis la 16an de lasta decembro. Jes, je tiu tago de la jaro 1770 aperis en la mondon la homo, kiu ŝanĝis la formon kaj la fundon de muziko, kio ja estis malfacila tasko, konsiderante la gravajn disvolvojn de aliaj muzikaj gigantuloj kiel Bach, Mozart kaj Haydn, kiuj memstare lumas nian kulturon hodiaŭ.
Ni ankaŭ diris, ke Radio Nacia de Hispanio, ĉe sia kanalo Radio 2,
dediĉis unu-horajn programojn semajnajn al tiu verkisto kaj novigisto de
muziko. Nun, la serio jam finis en tiu radiostacio, sed ĝi lasis al ni 140
horajn da sperto beetovena, kiun oni ankoraŭ povas aŭskulti ĉe radia
programo gvidata de María del Ser Grandaj
Cikloj. Per tiuj aŭskultaĵoj oni povas konatiĝi
kun la tuta verkaro de la plej elstara muzikisto de historio. Mi
rekomendas aŭskulti
ilin, eĉ se bedaŭrinde oni devas regi la hispanan lingvon por ĝui la
komentojn de María del Ser, kiu estas la prezentistino
de la programo.