Jaroj preterpasas, kaj ne vane. Kiam mi estis infano, ili pasis tre lante. Paĉjo iris laborejen kaj mi ne plu vidos lin ĝis kiam pasis ankoraŭ kvar eternaj horoj!..., tuta vivo. Sed laŭ mia kreskado, temo rapidas pli kaj pli, aŭ mi malrapidas iom post iom, kvankam tiun ideon malpli ŝatas mi...
Dum mi adoleskis, estis semajno la plej longa periodo per kiu mi mezuris tempon: mi iris kinoteatren dimanĉojn, kaj kiam la filmo finis, mi jam scias, ke ĝis tutaj longaj sep tagoj jam pasis, mi ne povos denove vivi novan vivon en sur la granda ekrano. Estis tre kinteatroj en mia urbo, Sankta Kruc' de la Palmo: La Parko de l' Plezur', La Cirko de Marto kaj Kinoteatro Avenuo. Tie mi vidis Fantazion kaj multajn aliajn vivojn, kiuj la luma magio permesis al mi kunhavi.
Kelkajn jarojn poste mi iĝis instruisto, kaj la mezurilo plej mallonga por mi estis klashoro (vere 45 minutoj), dum kiu mi ne sukcesis fari ĉion, kion mi deziris..., ĝis kiam mi trovis la trukon ripeti klasojn, elektinte kelkajn lernantgrupojn de la sama kurso, tiel ke instrui novan lecionon al unu el ili estas samtempe provo por instrui ĝin pli bone ĉe la sekvonta grupo, kaj tiel plu. Tial mi sukcesis progresigi adekvate la programon de mia fako, kion miaj gelernantoj dankis —almenaŭ tiuj plej saĝsojfantoj—, ĉar gepatroj kaj la administracio prifajfis pri ĉio krom ĉu lernantoj pasis kurson, ĉar lerni estas alia afero... Tiuj horoj enkadriĝis en alia pli normala tempounuo, kiu iom post iom malpligrandiĝis en la 34 jaroj, kiujn la profesio daŭris al mi, la semajno. Tuj kiam mi emeritiĝis, la monato estis la tempounuo, kiu enfokusigis mian atenton, ĉar mi enkadrigis mian agadon en ĝin. Kaj nun, dek jarojn post tiu magia momento, tiu de mia ora kaj adorata emeritiĝo, la tempounuo, en kiu mi moviĝas plej facile kaj sen streĉo estas la jaro. La nova alvenas, kaj subite mi trovas min en venonta monato, decembro, por pli aŭ malpli bone. Ĉu mi iam kalkulos tempon post jardekoj? Eblas, ĝi estas dezirinda, kaj ke vi ankaŭ vidas ĝin ... Tiu nova alvenas, kaj subite mi trovas min en venonta monato decembro, plibonen kaj plimalbonen. Ĉu mi iam kalkulos tempon post jardekoj? Eblas, ĝi estas dezirinda, kaj ke vi ankaŭ vidos ĝin...
Tempo, ho, la tempo! Tion, kion neniu vidas, sed kiun ni ĉiuj sentas pli kaj pli. Ni riproĉas al ĝi multajn malbonojn, sed tiuj kulpoj kutime pli taŭgas niajn ol ĝiajn. Sed ni ne amariĝu, ĉar vivo estas dolĉaĵo, kiun oni gustumas iom post iom. Kaj neniu amariĝas pro dolĉaĵo. Kaj kiam ĝi finiĝos, ni tiom multe malrapidiĝis, ke ni eĉ ne rimarkas. Eble ĉar ni finfine celas aliajn pli gravajn aferojn…