Ĉe la unua paĝo de sia Tria Simfonio, alidirite la Eroica (Heroa), Beetoveno dediĉis ĝin al Napoleon', ĉar li defendis la samajn ideojn kiel la majstro pri libereco. Tamen, kiam li eksciis, ke li iĝis imperiestro, li forstrekis tiun dediĉon kaj skribis anstataŭe Je la memoro de granda homo. Beetoveno, same kiel Napoleon', ne estis granda fizike, sed tamen, la unua estis grave pli granda ol la dua. Multe. Okaze de la 250ª datreveno de la naskiĝtago de Beetoven', mi verkas tiun ĉi humilan artikolon memorigi al ni kiom bonŝanca ni estas ĝui lian muzikon. Se oni deziras aŭskulti sufiĉe kompletan resumon de lia muziko komentita, oni trovos ĝin ĉe la podkastoj de Radio 2ª, alidirite Radio Clásica. Ĝis nun oni jam publikigis 20 unu horajn partojn.
Je la 16ª de decembro de 1770 naskiĝis en Bonn' knabo, kiu ŝanĝontis la koncepton pri muziko, kiu estis en la mondo ĝis tiam. Lia nomo estis Ludoviko de Betĝardeno, germanlingve Ludwig van Beethoven.
Oni eble iam aŭdis la Himnon de Eŭropo, ankaŭ nomita La himno de Ĝojo, kiu estas la plej fama melodio komponita de tiu ĉi majstro. Tamen ĝi estis komponita sur la vortoj de la poemo de poeto Schiller Od' al Liberec', kiun tiutempa cenzuro renomigis tiel, kiel oni nun konas ĝin, ĉar post la napoleonaj militoj, tiuj ideoj pri libereco estis danĝeraj. Tamen la muziko de Ludoviko estas libera kaj liberiga. Se oni aŭskultas lian Heroan Simfonion, ekzemple, oni trovas kiel duan parton la plej animŝokan funebran marŝon, kiu ekzistas. Malgraŭ la funebra etoso —aŭ eble ekzakte pro tio— la delikateco kaj beleco de tiu muziko tuŝas la animon, ĉu ne? Tamen, ĝi estas sufiĉe frua disvolvo en la muziko de nia heroo.
La vivo de Beetoven' ne estis feliĉa, tamen. Li rifuĝis sin en sian muzikon dum sia tuta vivo. En tre juna infanaĝo lia patro devigis lin studi pianon dum horoj, ĉar li volis alian mozarton ekspluati. Tamen la patro ne helpis lin muzike, same kiel Leopoldo helpis siajn etajn Amadeon kaj Nanerlon (kromnomo de Ana María, fratino de Amadeo, kiu poste ne iĝis muzikistino, sed ŝi edziniĝis al gravulo siatempa).
Kiam li estis 11 jaraĝa, li jam laboris kiel violonisto ĉe la orĥestro teatra de sia urbo, kaj du jarojn poste li estis orgeniston. Kvar jarojn poste li devis ricevi la emeritĝmonon de sia patro, ĉar tiu estas drinkulo, kaj ne atentis al sia familio. Liajn unuajn dudek jarojn li pasigis en la valo de la Rejno, en sia naskiĝurbo, Bonn, kiu poste tiom mankis al li.
Ludoviko de Beethoveno estis respublikana je sia koro, kaj admiris la Francan Revolucion, ĝis kiam li vidis la spiriton de revolucio perfidata de memnomitaj revoluciuloj.
Estas tragedio por muzikisto iĝi surda. Tio okazis al Beethoveno de sia 26ª jaraĝo, kaj ĝi progresis iom post iom, ĝis kiam li povis aŭdi tute nenion, kiam li direktis sian 9an simfonion. Lian triston pro tio ni povas trovi je sia Adagio cantábile, parto 2ª de sia sonato piana Patetika, opus 13ª, kiun li komponis je 1799, kvankam sia tristo ne malebligis al li komponi tiom brilan ĝojan simfonion, la 7an, kiun oni konas kiel Apologion de Danco, je 1812, kiam lia surdeco estis pli grava.
Se leganto deziras scii pli rilate nian muzikiston, estas mirinda kaj mallonga biografio verkita de Nolbelpremiito Romain Rolland, kiun mi uzis pretigi tiun ĉi artikolon.