En Hispanio estas modo, de kiam mi povas memori, esti maldekstrulo. Mi kreskis aŭskultante, ke kiam Franko mortos, venos maldekstroj doni al ni liberecon kaj justecon socialan, kiuj inkluzivas egalecon inter ĉiuj hispanoj.
Mi memoras, ke en tiu edukado, kiun ni ricevis tiutempe, mankis Politika Edukado, spite al tio, ke dum ses kursoj abiturientaj estis studobjekto kun tiu nomo. Tamen, ĝi estis nura propagando pri la Reĝimo de Franko, kun legado partiaj, kiujn oni prikomentis klase kun profesoroj de pruvia lojaleco al Antaŭŝtato. Ĉu tio sonorigas ion?
Ververe, tiu objekto nomiĝis Edukado pri Nacia Spirito, sed oni referencis al ĝi per Politika Edukado, aŭ simple Politiko. Nune oni povas trovi kompendion pri tiu objekto en manlibro verkita por la Unua Kurso de la Lernejo pri Instruado per kindla versio ĉe Amazon' kontraŭ iom pli ol €3.Tiu ĉi objekto, kune kun tiuj pri Religio kaj Gimnastiko, ricevis nomon "marioj", ĉar ili estis tre facile prisukcesataj.
Tiuj kvardek jaroj estis obskuraj pri kelkaj aferoj, spite al ekonomia progreso, plenplena dungiteco kaj industriiĝo kreskanta en la lando. Mankis politikaj partioj maldekstraj, sed tiu reĝimo zorgis pri laboristoj, al kiuj ĝi garantiis dungecon longdaŭran post la unuaj ses monatoj sinsekvaj, eĉ se veras, ke sindikato estis nur unu, kiu entenis patronojn kaj laboristojn, la Vertikala Sndikato. Ĉe universitato oni havis SEU-on, la Sindikato de Studentoj Universitataj, same kontrolata de reĝimo per junaj policistoj de la Sociala Brigado, sekretaj policistoj, kiuj aniĝis la sindikaton. Kiam oni eksciis pri unu el ili, li mistere malaperis el la universitato. Mi memoras, ke unu el miaj plej karaj amikoj pri klaso kaj penoj malaperis tial, kaj kiam mi eksciis pri la kialo, mi sentis min profunde perfidita, ĉar mi vere ŝatis lian kompanon. Poste mi komprenis, ke mi scias nenion pri li, dum li scias ĉion pri mi...
Ni kreskis, sekve, en polica etoso en kiu oni sentis sin kontrolataj kaj kun neceso priatenti pri tio, al kiuj amikoj oni rakontas kelkajn aferojn. Al mia amiko Kintano neniam mi kaŝis ion ajn, sed miaj aferoj ne devis esti tro danĝeraj al reĝimo, ĉar mi neniam estis arestata, kiel okazis al alia amiko, Oskar', pri kiu mi poste eksciis, ke li estis batita kaj torturita por ke li stukaĉu. Certe li tion faris, ĉar baldaŭ li estis liberigata, fakte la venintan tagon. Ne, ni ne estis herooj, kaj ankaŭ ni ne estas heroaj nun... Sed tio, kion ni ne konis tiam, je la sesdekaj jaroj, estis denuncoj. Kontraŭ Franko oni helpis unu la aliajn. Tiel, kiel slogano de la unuaj jaroj de tiu ĉi postfrankismo maldankema, kiun ni vivas nun, «kontraŭ Franko oni vivis pli bone». Antaŭe neniu sciis pri io ajn oficiale. Nun oni scias ĉion pri ĉiuj, oni juĝas ĉiujn, kaj ĉion oni kondamnas se ĝi ne akoradiĝas al Politika Korektismo. Tio ŝajnas la nazian reĝimon pri ol tiu de Franko.
Jes, tiu senrespiro, tiu asfiksio sociala, kiun oni vivas nun estis nekonataj en la lastaj jardekoj de Frankismo, ĉar najbaroj tiamaj amikaj nuntempe estas denoncistoj, kiuj ne bremsas sin fifamigi aŭ kondamni vin se vi ne samideanas al ili. Nun vi estas faŝisto se vi defias la oficialan dogmon.
Unu el ĉefaj ideoj de tiu moderna katekumenado sociala estas, ke ni ĉiuj estas egalaj. Freneze, ĉu ne? Ĉar evidentiĝas, ke kelkaj el ni esta altaj, aliaj malaltaj, kelkaj belaj, kaj aliaj malbelaj, kelkaj lertaj, kaj aliaj mallertaj, kelkaj diboĉaj kaj aliaj asketaj, kelkaj egoismaj kaj aliaj sindonemaj, kelkaj saĝaj kaj aliaj stultaj, kelkaj blondaj kaj aliaj brunaj aŭ reĝharaj, kaj eĉ ni venas el diversaj rasoj, temperamentoj kaj opinioj. Kaj tio ĉio laŭ diversaj gradoj, kompreneble, ĉar ne estas bankulo kaj nigrulo en iu ajn de tiuj kategorioj. Ne, ne estas du homoj samaj. Kelkaj estas inoj kaj aliaj viroj, oni diras, ke ankaŭ per diversaj gradoj. Rezonebla estas, laŭ mia modesta komprenpovo, ke al ni ĉiuj oni garantiu la samajn bazajn rajtojn, nome: al vivo, al posedo —kiun ni atingos pere de laŭleĝaj rimedoj— al sano, kaj al libereco pri esprimo kaj penso. Jes, la Hispana Konstitucio de 1978 diras, ke ĝi garantias pli da aferoj, ekzemple dignan loĝadon, sed jam pasis 42 jaroj kaj ankoraŭ registaroj de diversaj partioj aŭ deputitaro ne donacis al mi tiun dignan loĝadon pri kiu mi rajtas. Kaj mi konas neniun homon, al kiu oni jam donacis ĝin. Mi jam scias, male, pri homoj de kiuj bankoj deprenis la hejmojn pro tio, ke ili ne kapablis pagi ties hipotekojn, sed tamen oni garantias fakte okupi loĝejon al tiuj, kiuj neniam pagis eĉ unu eŭron por ili, kaj kiam finfine la juĝisto devigis ilin foriri, post jaroj en juĝejo, neniu repagas la posedantojn pri la detruo kaj malpurigo en kiun manko da higieno submetis la loĝadon, kaj ankaŭ ne pro la kostoj de la procedo kun beno de la registaro. En Hispanio oni perfortas la rajton al posedo ĉiun tagon. Pro eventoj tiaj kaj la fiska persekutado.
Tio okazas, ĉar oni troigas pri la koncepto de egaleco, kiu emfazas tiun pri rajtoj kaj neniigas pri respondeco. De kiam oni devigis sur nin la LOGSE (eduka leĝo je la 80aj jaroj) komencis la egaligon desube, ĝis la punkto, ke en lernejo oni povas supreniri en la sekvontan kurson kun tri malsukcesitaj studobjektoj, aŭ kun ili ĉiuj malsukcesitaj se oni jam ripetis la kurson. Estas egaleco pri promocio, sed ne pri konoj, kompreneble. Kaj tio estas fraŭdo.
Oni povus pensi, ke tiuj aferoj okazas nur en Hispanio, sed tio estas eraro. Kiam socialismo estis trudita en la plej vasta lando el la mondo, Rusio, oni egaligis societon pere de eliminigo de tutaj socialaj klasoj. La popolo rusa ĉiam estis religia kaj ĝi havis socialajn klasojn tre diversajn. Estis mujiks (kamparanoj) kun vivo tre humila, kaj aristokratoj, multaj el ili kun titolo princa, kiel rakontas al ni Dostovjeski, Gogol' kaj multaj aliaj rusa literaturistoj tiamaj. Tio ekŝanĝis kiam la rusa popolo proklamis la respublikon, kaj multe pli kiam Lenin kaj siaj socialistoj puĉis kontraŭ tiu respubliko kaj ekzekutis tutajn tavolojn socialajn sen ĝeni malabolicii la mortopunon, kiun la rusa respuliko jam aboliciis, ĉar laŭ ilia eldiraĵo la Revolucio estas Super leĝo.
Same okazis en aliaj landoj, kie socialismo sukcesis, kiel Kubo, Ĉinio, Koreio aŭ Vjetnamio. Reakciuloj ne rajtis vivi.
Nune oni vidas tin emon ankaŭ en Hispanio: ĉiuj ni estas egalaj, kaj sekve ni ĉiuj devas havi la samajn rajtojn. Pri samaj devoj oni ne parolas. Egaleco estas difinita de leĝo: ni ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo. Tion oni komprenas pri rajtoj, sed neniu rilatas egalecon al devoj. Pro tio oni vidas vicprezidenton fifamigi ĵurnalistojn, aŭ almenaŭ kelkajn el ili, ĉar ili kritikis lin. Tio estas, kelkaj havas rajton ne esti kritikataj, sed ne aliaj. Mi konsideras, ke ne estas bone por socio, ke kelkaj havas pli da bazaj rajtoj ol la ceteraj.
Rajto al laboro estas universala, almenaŭ ties agnosko. Sed kion pri la devo labori? Ni ankaŭ ne estas egalaj pri laboro, verŝajne. Kiam oni ĉeestas lernejon, oni vidas, ke kelkaj lernantoj laboras multe, kaj aliaj tute ne laboras. Eĉ, pro turpeco de la leĝo pri edukado, kiun ni suferas nun, estas lernantoj, kiuj ne volas labori, sed ili sukcesas promocii kune kun tiuj de sia sama aĝo, ĉu ili scias, ĉu ne. Tiel oni ricevas promociojn de ignorantoj titolitaj. Kun kelkaj esceptoj, kompreneble. Ĉar, eĉ se oni ne emas kredi tion, kelkaj lernantoj ŝatas studi. Kaj aliaj studas eĉ se ili ne tion ŝatas.
Kiam lernanto ekvidas, ke estas bone scii kaj ke oni scias pere de studo, ties vivo ŝanĝas por ĉiam. Sed, evidente, estas multe da homoj, kiuj trairas ĉi tiun vivon sen scii pri tio, sed kies envio prenas ilin senti koleron kontraŭ tiuj, kiuj ja lernis kaj metas sian saĝecon je la servo de siaj projektoj kaj atingas siajn celojn. La enviuloj sentas sin malsupruloj kaj kolere akuzas la aliajn pri tio, ke «ili kredas sin pli valoraj» ol ili, kaj per tiu sinteno ili mem pruvas sian propran malplivalorecon. Neniu neas al ili egalecon pri sia rajto por voĉdonado, aŭ aliri al edukado, aŭ konsulti kuraciston. Alia afero estas tio, ĉu ili korekte faras tion. Ĉar ne estas same iri en kuracejon banale aŭ nur tiam, kiam oni vere malbonfartas. Ne estas same ĉeesti lernejon kaj ne lerni ĉar oni ne studas, kiel labori kaj sukcesi objektojn honore. Kaj ne estas same voĉdoni post legadi ĈIUJN partiajn programojn kaj voĉdoni la kandidatojn, kiujn oni opinias, ke ili pensos pri la bonfarto de hispanoj, kiel voĉdoni tiujn, kiujn oni sentas plej proksime al sia ideologio, sengrave al tio, kion ili faros kaj estu iel ajn. Ĉar poste ili tiuj, kiujn oni privoĉdonis pagas per ERTE-oj, kiujn oni ne pagas, aŭ ERE-oj, aŭ per pligrandigo de sendungeco, aŭ per mortintoj, kiuj ne aperas. Per malhonesteco laŭtkriegi serĉante mortintojn de la ŝoseflankoj de la Intercivitana Milito kaj silenti antaŭ nunaj mortintoj en nekonataj lokoj.
Jen bonoj de socialismo. Oni vivas en nubo da utopio, kiu pretendas, ke ĉiuj malsamuloj estas samaj. Ĉiukaze ni estas egale diversaj, eĉ se mi ankaŭ tion pridubas...
Por egaligi aferojn, ili insistas, ke «oni devas imponi pli da impostoj» al riĉuloj ol al malriĉuyloj. Ĉu tio estas egaleco? Ĉar ili pledas, ke oni kreskigos la procenton al tiuj, kiuj havas pli da enpagojn. Pro tio oni ne plu havas pli ol unu laborpostenon en Hispanio, tio, kion oni iam nomis plurdungo. Se la Ŝtato volas mono, ĝi laboru. Malfeliĉe la Ŝtato kovras onin per impostoj por pagi subvenciojn kaj salajrojn al tiuj, kiuj ne laboras. La Ŝtato devus ebligi tion, ke tiuj, kiuj volos, povos labori kaj havi postenon, kiuj permesas al si gvidi dignan vivon. Sed ĝi insistas donaci dignan vivon sen devi labori. Kaj de kie ĝi prenos la monon fari tion? De la impostoj de tiuj, kiuj laboras. Per tio ĝi malriĉigas laboristojn kaj malemigas ilin labori.
Dum tiu ĉi Alarmstato mi vidis mire tion, ke memstaraj laboristoj devis ade pagi siajn impostojn eĉ se ili estis malpermesitaj labori rekte de la registaro. Unuafoje en la historio de Hispanio estas imposto pro nelaboro. Por tio utilas socialismo: preni kaj ne doni.
Kaj tamen la Ŝtato pli bone funkcias kiam ĝi estas nevidebla, kiam ĝi prenas malpli da mono, kaj lasas entreprenistojn krei dungopostenojn. Kaj tio ja estas sociala bono, ĉar pli da homoj pagas malpli da impostoj individue, kaj tio ebligas ricevi pli da tiu mono, kiun la Ŝtato bezonas por pagi la servojn, kiujn ni ĉiuj bezonas.
Hodiaŭaj hispanoj, juĝante el reazultoj de la lastaj popolaj konsultoj elekti deputitojn, suferas ankoraŭ la miraĝon pri egaleco. Kaj ni ne estas egale senhontaj unu al la aliaj, ne. Estas politikistoj kaj ne politikistoj, kiuj profitas siajn postenojn por pligrandigi siajn personajn fortunojn. Politikistoj elektas sian salajron per si mem, kio estas esence malmorala.
Resume, laŭ mia opinio, socialismo havas denaskan pekon, kiu estas la konvinko pri egaleco, ke ni ĉiuj estas egalaj, kaj kiam ili fine sukcesas trudi tiun doktrinon, tiuj, kiuj ne estas egalaj estas ties gvidistoj, kiel Ŝtalino, kiu estis mastro kaj posedanto de la vivoj kaj havaĵoj de duono da mondo, aŭ Nikolao Maduro, kiu havas kaŝitan patrimonion pli granda ol la tuta Kuntara Nacia Produkto de kelkaj landoj kune, eltirante el tio, kion diversaj landaj registaroj konfiskis al li kaj redonis ĝin al Johano Gŭajdo'. Aŭ la filinoj de Hugo Ĉaves, kiuj estas la plej riĉaj homoj de Venezŭelo. Kaj se oni ne konsentas, oni citu nomon de socialisma gvidanto, kiu mortis mizera, aŭ almenaŭ malriĉa. Ĉu leganto konas socialiston profesian, kiu finis pli malriĉa ol tima, kiam li komencis? Vunde estas e tio, ke por ke unu gajnu, aliaj egas perdi. Se ili donas la monon libere kontraŭ servo, oni povas plendi pri nenio, sed se oni perforte elprenas de vi, la afero ŝanĝas.
Jam temo estas pri tio, ke ni hispanoj perdu tiun stultan nocion pri la supereco morala de maldekstro, nur pro tio, ke ĝi malvenkis militon, kiun ĝi provokis ĉar ĝi kredis, ke ĝi facile venkos, tiel, ke je la fino ĝi povos malaperigi tiun duonon de Hispanio, kiu ĝenis al ĝi. Ni estu hispanoj antaŭ ol dekstruloj aŭ maldekstruloj. Kaj tiu, kiu ne defendas Hispanion aŭ ĉion hispanan, preferinde foriru ĉi tiun landon, ĉar ĝi ne estas sia.