Politiko sago
Kovrilo 117ª

Nigraj vivoj ne gravas

Ŝajnas, ke mi diras sakron, ĉu ne? Jes, mi asertas serioze, ke nigraj vivoj ne gravas. Ne gravas tiom multe, kiel fanatikuloj kontraŭsistemaj kriaĉas laŭ preskaŭ la tuta mondo, pro tio, ke policanoj mortigis nigrulon en Usono.

Ili ade sloganaĉas per tiu sensenca frazo, kvazaŭ tio kaj nenio plu gravas dum ili detruas statuojn kaj nenigrajn vivojn. Se mortigi estas malbone, kial diable ili mortigas? Estis diversaj komercistoj, kiuj emis defendi siajn negocojn, kaj ili, modestaj homoj, kies vivo dependas el siaj vendejoj, estis mortigitaj de tiuj nerespondecaj batalantoj pri nigra afero, kiuj poste forrabis la aĵojn en tiuj vendejoj. Do kion diable ili defendas? Ĉu nur vivoj de nigruloj gravas? Per tiu sensenca sinteno, ili nuligas sian propran agadon. Ili vere diras per ago, ke ili mensogas vorte. Ŝajnas, ke ili forgesis, ke vivoj gravas, ne nur nigraj.

Iliaj agoj ne nur estis murdaj, sed ankaŭ_ksenofobaj kaj rasismaj. Ŝajnas, ke nur nigraj vivoj gravas por ili, kaj se estas mortigita blankulo dum tiuj partiaj manifestacioj, ne gravas. Ili eĉ ne priparolas la aferon. Ni memoru la murdojn de David Dorn, David Underwood, Italia Marie Kelly, José Gutiérrez, Víctor Cazares, Ochea Brown, Chris Beaty... Kelkaj el ili estas nigraj, sed la movado BLM (nigraj vivoj gravas) ŝajnas prifajfi pri tio. La leganto konkludu ĉu ĉi tiu movado indas esti defendata. Perforto neniam kontestas perforton, perforton ne nuligas perforto, sed paca laboro ĉiutaga por komprenemo, solidareco kaj paco mem. Veras, ke multajn afrik­de­venajn homojn oni mortpafis en Usono, sed ne nur. Ankaŭ  blan­­kulojn oni mor­­to­pafis eĉ de policanoj, kiam ili rifuzis obei ares­tate. Polico devas savi vivojn de sen­krimuloj, sed lasi krimulojn fuĝi estas sen­senca al tiu celo. Laŭ statistikoj 90% da nigruloj estas murditaj de nigruloj. Kiam polico intencas aresti homon por ke poste juĝisto decidos ĉu li krimis, ĉu ne, oni devas ne rezisti. Sed tiu supo sociala kontraŭpolica en Usono vere ne laboras por justico.

Ni havas ekzemplon tragikan en Calella (kaleĝa), en Katalunio: kiam okazis referendumo senleĝa, antaŭ kelkaj jaroj, la civitanoj de tiu urbo amase forpelis la policon de tie. Oni bonvenigis MENAulojn (neplenaĝaj senleĝaj enmigrintoj), kiam ili venis en la urbon. Hodiaŭ ne estas policanoj tie por kontroli tiujn ulojn.

Esti kontraŭsistema povas esti moda hodiaŭ, sed tio havas grandan koston: vian sekurecon. La politikan sistemon de sia lando oni povas ne ŝati, sed estas la sola aĵo, kiu protektos vin, eĉ vian vivon, se necesas. Kaj batali kontraŭ tio estas batali kontraŭ vi mem, eĉ se vi tion ne ŝatas.


Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 4ª)