Politiko sago
Barbaroj troigas.

Estantismo estas ignoranteco, ksneofobio, rasismo kaj perfido

Mi komprenas kiel Estantismon tiu manio, kiun multaj el niaj samtempuloj havas juĝi historiajn eventojn de la vidpunkto de valutoj kaj pensmanieroj de la jarcento 21ª.  Tio estas, ke konkerintoj his­pa­naj estis bestaĉoj pro tio, ke ili ne scipovis la lingvojn de la aborigenoj amerikaj, aŭ pro tio, ke la Inkvizicio estis io simi­la al naziaj tribuna­loj, kaj ili estis samgradaj genociduloj kaj fiuloj ĉar ili devintus resti hej­me anstataŭ iri per­ver­sigi kaj murdi per bakte­rio­lo­gia milito kompa­tin­dajn amerikanidojn, kiuj loĝis tie pace.

Mi supozas, ke en la estonto la kadavroj de tiuj maniuloj ne moviĝos multe el siaj tomboj kiam estontuloj komparos ilin kun anoj  de Ku Kluks Klan', ĉar ili plenigis per perforto kaj maljusteco la stratojn de duono de la mondo, escepte tiujn de landoj en kiuj oni jam scias, ke ili estus batitaj senkompate. Sed la plej malbono pri tiuj homoj estas la nescio kaj profunda ignoranteco pri historiaj faktoj de ili priparolitaj. Ili kredas, ke ĉar ili povas legi Vikipedion ili jam komprenas historion. Analizi fakton historian supozas kompreni ties epokon, kaj repensi tion, kio okazis sub la lumo de progreso kaj manieresto de la socio tiama. Tiu nuna tiam ne ekzistis, eĉ eble nunaj ignoranteco kaj senpenso jam havis paralelojn tiutempe, ne mencii nunajn nescion kaj stultecon.

Dekomence, ili devus preni siajn propajn kulpojn, ĉar ili akuzas la prafilojn de tio, kion siaj antaŭuloj faris. Pri tio ili similas al feŭdaj sinjoroj, kiuj faris same kiam, ili povis: kulpigi tutan familion pro tiuj krimoj, kiuj nur unu familiano faris; sed kiam la Reĝo sciis pri tio, Li punis la feŭdulon pro lia troigo. Do, tiuj ajnuloj, kiuj pentras, bruligas kaj kripligas statuojn en Ameriko nune, vere riproĉas la konduton de siaj propraj antaŭuloj, ĉar tiuj de europanoj hodiaŭaj restis en Eŭropo. Tiuj huliganoj rasnigraj, kiuj estis manipulaciataj de la desegnistoj de la kampanjo Black Lives Matter! (nigraj vivoj gravas) eble venas el tiuj nigraj sklavoj, kiuj prenis en Nordmerikon nederlandanoj, angloj kaj portugaloj, kaj nur post la jarcento 18ª en centran kaj sudon de la kontinento. Sed ankaŭ ili povas deveni el la triboj malamikaj afrikaj, kiuj vendis venkitojn kaj ties familiojn al tiuj menciitaj eŭropanoj, kiuj riĉigis sin per prisklava negoco, kaj poste ili enmigris en Usonon same kiel blankuloj faris (kiuj, oni ne forgesu, ankaŭ iris kiel sklavoj dum epoko, kiam angloj ofertis al krimuloj la punon enmigri en Amerikon kiel alternativon al pendado pro krimoj tiom teruraj kiel bati nobelulo, aŭ esti ĝenanta irlandano. Ĉu ili vere povas aserti, ke ne ili devenas el tiuj ĵus menciitaj? Nu, vere estas, ke ili nek povas nek volas, ĉar pro sia nerezonado ili kredas, ke la murdoj, kiujn ili faris, kaj bruligo de posedoj kaj disrabadoj estas justigitaj de la maljusta morto de nur unu persono...

Ni parolu pri la kazo de tiuj hispanoj, kiuj iris en Ameikon, indianistoj (hispane indianos), ĉar ties kazo ege diversas al tiuj de genocidistoj francaj, anglaj kaj nederlandaj, kiuj ruinigis la Nordon. Tiuj hispanoj iris "fari la Amerikojn", kaj ili aŭ mortis per la intenco (pli ofte ol oni povas pensi) aŭ ili riĉiĝis. Sed ili restis tie, kaj sekve ties praidoj ne nun vivas en Hispanio, sed en Peruo, Venezelo, Meksikio kaj tiel plu ĝis 25 landoj, inkluzivante nunan Usonon, kies 75% da lando apartenis al Vicregno de Nova Hispanio kaj poste al Meksikio dum kelkaj jaroj, ĝis kiam ili ne povis malebligi, ke gringoj forrabis ĝin per maljusta milito, kiun ili ne sciis venki. Tio estas, iliaj praavoj mem estis tiuj perfortistoj, genocidistoj, disrabistoj, kaj, aldone, malvenkintoj.

Sed vere ĉio tio, escepte de malvenki militon kontraŭ Usono, estas mensogo. Kiel oni povas kompreni, ke Hispanio okupis la tutan landon de Okcidento, Mezo kaj Sudo de Usono per tiom malmulte da soldatoj kaj sen ununura milito kontraŭ indianoj? Ĉu tiuj fiparolantoj malunuigintoj, ke la gvidanto de apaĉoj nomigis Gerónimo? (pron. Ĥero-nimo). Ne ŝajnas indiana nomo, ne. La kaciko parolis la hispanan kaj atestis paktojn kun Krono de Hispanio kaj la genocidaj militoj de gringoj kaj meksikoj. Sed mi neniam legis iun kulpi usonanojn aŭ meksikojn pri tio. Malamiko de tiuj supozitaj korektistoj de historio ŝajnas esti Hispanio, ne Usono. Eble ĉar tiuj ne lasis atestantojn, kaj tiuj, kiuj eskapis la genocidon estas enfermitaj en indianaj rezervujoj, kie ili ricevas salajron dumviva por fari nenion, eĉ ĝeni.

Ili senhonte asertas, ke ili necesis nek la lingvon nek la religion de hispanoj. Tiuj homoj, se ne mensogas ili, estas neniu: antaŭ la Hispana Konkero, Ameriko ne ekzistis. La tutan kontinenton okupis diversaj triboj tute ne rilatantaj unu la aliajn. Nur sur la teritorio de nuna Usono logis 500 nacioj, tio estas, homaj grupoj kun kutimoj, lingvoj kaj kulturoj diversaj, kaj ili militis unu kontraŭ la aliaj. Ĝis kiam hispanoj venis kaj provizis ilin per komuna lingvo, la hispna, kaj komuna religio, la Katolika. Ankaŭ lernigis ilin, ke la mondo ekzistas pli longe ol horizonto, kaj estas malbonaj aferoj por sano, kiel militi kaj manĝi la venkitojn malamikajn. Ne forgesu, tamen, ke la Hispana imperio ne estis la unua, kiu Ameriko konis, ĉar antaŭ ĝi naskiĝis kiel komunumo kaj ekzistis nur kiel kontinento geografia nemalkovrita, jam estis tie du imperioj, laŭ mia scio: Inkaa kaj Azteka. Ambaŭ ili praktikis homajn oferojn por pacigi dion Sunon. La Hispana Imperio decidis finigi tiujn du imperiojn, kaj doni al ties subuloj vivon multe pli decan kaj homindan, en egaleco pri rajtoj al tiuj de la ceteraj subuloj de Kastilio. Kial tiuj indiĝenoj freŝbakitaj hodiaŭaj ne mencias tiujn aferojn? Ĉu pro ignoranteco, ĉu —kio estas multe pli fia— pro malico?

Tiujn detalojn ĉu ignoras ĉu evitas nesciaj staturompistoj. Eble tiuj demagogoj, kiuj movas tiun amason da senkapa karno ja scias pri tio, sed ili havas la strategion por detrui la instituciojn, kiujn tiom da laboro kostis kosntrui laŭ miloj da jaroj por altrudi tiujn siajn, kiuj se ili estus pli valoraj ne bezonus perforton por ke ĉiuj adoptos ilin.

Resume, mi konsilas al tiuj perfortistoj, ke ili trankviliĝu iomete, ke ili studu, ke ili iĝos civitanoj kaj homoj profitemaj. Kaj post juneco sepensema venos, se ili bonŝancas, zorgema oldeco, kie ili rikoltos la tempestojn, kiujn ili semis per siaj agoj. Alia juneco enos, kiu volos esti pli rompiĝema ol ili, kaj eble malaperigos ilin el la mapo, ĉar se malsolidaraj estis ili, tiuj, kiuj venos poste estos eĉ pli malbonaj. Se ne haltas ili nun repensi kaj edukos siajn gefilojn pli bone ol ili estis edukataj, por ke sia idaro estos pli bona ol ili, kaj ne falos en la samajn erarojn ridindigajn kaj vundigajn.


Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 11ª)