Politiko sago

Timo paroli espGlosofobio ne solvas problemon.

Multaj homoj timas paroli pri politiko. Ĉar ili devus pridemandi sin multajn aferojn, inter ili tiujn, kiuj favoras al si mem rekte. Kiel, ekzemple, subvenciojn, kiujn ili ricevas por fari filmojn. Mi kredas, ke subvencioj estas fraŭdo: la registaro ne devus povi disdoni monon al nesciuloj, kiuj ne regas sian metion tiel, ke ili ne eblas produkti filmon, kiu interesas al publiko sufiĉe por plenigi kinoteatron. La registaro disipas la monon, kiun ĝi prenas el niaj poŝoj perforte ĉiun jaron per impostoj. Kaj poste ĝi disipas ĝin financante filmojn kaj aliajn aferojn. Se filmo estas malbona, ĝi malsukcesu kaj ties produktistoj bankrotu, same kiel okazas al aliaj entreprenoj: se oni ne scias administri bone, ĝi malaperu.

Do, kiel oni malebligas tion? Laŭ mi, ne plu voĉdonante registarojn, kiuj volas altrudi al ni sian ideologion, anstataŭ fari sian laboron, kiu estas solvi la problemojn de la nacio. Ili starigis sin kiel garantiantojn de demokratio, je kiu ili ne kredas. Kaj ili ne kreas pri ĝi ĉar deputitajn listojn oni faras ene de politika partio, kaj ĝis nun mi ne vidis, ke ili inkluzivas homon, kiu ne ĵuris fidelecon al ties ideologio. Ne, sinjoroj, demokratio estas alia afero. Demokratio estas, ke mi povos voĉdoni por kandidato, kiun mi konas persone, kaj se mi dubas, aŭ se mi ne konas lin aŭ ŝin persone kaj ne konstatis, ke temas pri honesta homo, kiu batalos por miaj rajtoj, mi komprenos, ke honesta kaj solidara ago al ĉiuj aliaj civitanoj estas ne voĉdoni. Voĉdoni sub la nunaj cirkonstancoj estas doni ĉekon blankan al partio por ke ĝi faros tion, kion volos ties gvidanto. Kaj tio ne estas demokratio, sed diktatoreco, je la plej bona kazo, aŭ —kiel en la nuna kazo de Hispanio —totalismo.

Mi sincere kredas, ke rifuzi paroli pri politiko «por ne dikuti» estas simptomo de granda nematureco. Oni parolas pri politiko kvazaŭ oni parolas pri futbalo: tiuj miaj estas plej bonaj sengrave al tio, kion vi diros. Sed ĉu plejbonas Rojalo Madrido ĉu Barselono ne tuŝas mian poŝon aŭ vivo mia, dum ne esti objektiva kiam oni informiĝas pri politiko kaj poste pri tio, kiun oni voĉdonu aŭ tute ne voĉdoni, estas io, kio povas kosti al ni la vivon. Kaj sekve, rifuzi paroli pri politiko konservi ŝajnan afablecon estas memmortiga je la momento nuna, kiam partioj plej voĉdonitaj por ĝeni la malulojn gvidas nin en ruinon kaj eble morton.

Sed jen tiu lando, kiun ni havas, tiu de eternaj rabaj infanoj, kiuj kredas, ke ĝeni kontraŭulojn alportos al ili propran avantaĝon, ĉar ili ne komprenas, ke ni ĉiuj estas en la sama ŝipo...

Ne, ne malsolidaras tiuj, Interparoladokiuj bojkotas enfermadon, sed tiuj, kiuj voĉdonas por ĝeni proksimulon, ignorante, ke ĉiuj el ni estas la proksimuloj de niaj proksimuloj...

Kaj se oni ne komprenas politikon, oni lernu. Post ĉio, tio, kion oni scias pri futbalo oni ne lernis en lernejo aŭ kleriga institucio. Sed politiko tuŝas nin pli plene, malgraŭ tio, ke oni timu lerni el tiuj, kiuj scias pli pri ĝi. Jen kiel vi lernas per parolado al homoj, kiuj komprenas. Sed estas eraro paroli pri ideologio. Ĉiu havu sian propran, sed  la grava afero ne temas nur pri ideologio, sed pri solvo de specifaj problemoj, ekzemple la bilanco de pagoj, la reganta moralo aŭ la administrado de KROVID19ª, ofte nomata «la Kronviruso».

Ĉi tiu registaro ne distingis sin pro faro de bonaj aferoj, kaj ĉar ĝi hontas pri la evidento, ĝi kulpigas (aŭ respondigas, kio estas same) komitaton de dek homoj, kies identecojn ĝi ne malkaŝas «tiel ke oni ne premu ilin» pri ties decidoj.

Sed ĉi tiu alproksimiĝo ne decas, ĉar tiuj decidoj influas nin ĉiujn pri nia ĉiutaga vivo, pri nia laboro kaj pri ĉu niaj familioj povas manĝi ĉu ne. La registaro eniras en niajn ekonomiojn, kaj poste malŝparas monon per subvencioj al grupoj ideologie proksimaj al si, sed kiuj havas nenion komunan al nia bonstato tiel, kiel feminismaj aŭ aliaj specoj de asocioj, kiuj sanktigas problemojn, kiuj ne influas nin tiel. Se ĉi tiu registaro estus demokratia, aŭ respektus la civitanon, ĝi sentus sin respondeca antaŭ ni, kaj anstataŭ «ĉasi trompojn», ĝi ĉiam dirus al ni la veron, efike alprenante siajn erarojn. Ĉar preni eraron sur sin ne estas diri, ke oni faris eraron —kion fakte la registaro de Hispanio ankoraŭ ne konfesis—, sed preni ĉiujn mezurojn por eviti fari tiun eraron denove. Kiel, ekzemple, anstataŭigi la proparolanton, kiu certigis al ni, ke la Kronviruso ne estas danĝero por la hispanoj, kaj ke aperos nur unu aŭ du infektoj, kiuj estos kontrolataj komplete kaj efike. Kiel anstataŭigi la ministron, kiu diris, ke infanoj povas eliri nur al evidentaj fontoj de infekto, apotekoj kaj superbazaroj. Ĉu?

Sed se veras, ke la registaro, kiun ni suferas, konservas iom da patriotismo aŭ respondeco, la sola afero, kiun ili povas fari estas solviĝi kaj ebligi, ke elektoj estos subite alvokataj.

Sed ili ne tion faros, ĉar averaĝa hispano teruriĝas paroli pri politiko, por ke ne okazu malbona vibro... Kaj tio, laŭ mia opinio, estas signo de malhonesto kaj nerespondeco rilate al aliaj. Feministoj plendas, ke okazis mil mortoj ĉe manoj de masklistoj. Sed preskaŭ tridek mil homoj jam mortis pro KROVID19ª. Jam tempo estas por ke ni ĉesu meti la ĉaron antaŭ la ĉevalon. Se la registaro ne funkcias bone, ni starigu alian. Ni petu tion tie, kie ajn ni povos. Ni pruvu, ke krom obei la registaron, ni povas teni ĝin respondeca. Kaj ideologiojn, ĉiuj manĝu sian.



Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 17ª)