Politiko sago

Kien vi iras, Inesin', malgajulino? esp

Ines ArrimadasOni vidas, ke tiu ĉi registaro hispana nuna emas al totalismo pli ol al diktatoreco, kaj al sunbpremado de nia popolo. Kaj nun vi paktas kun ĝi vian jeson al daŭrigado de la Stato de Alarmo. Tamen, vi scias, ke tio estas kontraŭleĝa ago, ĉar la leĝo 4/81, kiu regulas tiun staton, per artikolo 6-2, lasta paragrafo, certigas, ke la Stato de Alarmo nur povas esti plilongigita per esprima rajtigo de la Kongreso de Deputitoj, kiu en ĉi tiu kazo povas establi la amplekson kaj kondiĉojn de vigleco dum la plilongigo. Notu, ke la dokumento ne diras plilongigoj, sed plilongigo, kaj el tio oni komprenas, ke la Kongreso de Deputitoj, kies ano vi estas, nur povas plilongigi la Staton de Alarmo unu fojon, ne du. Sekve, tiu ago, kiujn vi faris hieraŭ, estas kontraŭleĝa, kaj la sola justa ago por vi estintus forlasi la Kongreson antaŭ voĉdoni. Sed vi restis, kaj voĉdonis favore al ĝi.

Mi kredas, tial, ke hieraŭ vi perfidis la hispanan Konstitucion, kaj la hispanan popolon. Se mi voĉdonus, mi neniam voĉdonus por partio, kiu jam perfidis min kaj mian nacion.

La afero, ke PP, PSOE kaj PODEMOS perfidis ankaŭ nin hispanojn kaj la regantan konstitucion hispanan per progresivaj gradoj da senĵuro, tute ne senkulpigas vin.

Mi neniam laciĝos pri ripetado de tio, ke via partio, same kiel ĉiuj aliaj nunaj hispanaj, ne estas demokratiaj, ĉar neniu el vi reprezentas la civitanojn, sed vin mem kaj viajn privilegiojn kastajn. Tamen je persona nivelo oni povus esperi dececon de vi kaj aliaj politikistoj hispanaj, kiuj erare venis en politikon, kaj pro via profunda ignoranteco pri via metio kredas kaj agas kvazaŭ la profito de la popolo gravas al vi. Verŝajne kelkaj el vi, inter kiuj mi kredis, ke vi estas, kredas, ke vi estas demokrataj. Sed agoj kiel tiu, kiun vi faris hieraŭ, konvinkas min pri tio, ke viaj naiveco kaj grado da memmensogo estas grandaj. Kion vi faros, se la moŝta Prezidento de Hispanio perfidas la pakton, kiun li subskribis kun vi por ke vi voĉdonos jese al sia pretendo? Ĉu vi denoncos lin antaŭ juĝistoj? Ĉu vi ade plendos pri tio, kion ni ĉiuj scias, ke li ne honoros sian parolon krom se tio favoras al si aŭ al sia partio? Kiel vi sentos iam, kiam vi komprenos, ke vi helpis forpreni niajn liberecojn tiam, kiam ankoraŭ oni eblis halti la ekstreman maldekstron ekregi nian valoran landon?

Nu, Inesin', plaĉus al mi diri, ke mi kompatas vin. Sed ne: mi vere kompatas la hispanan popolon, kiun regas politikistoj kiel vi, kiuj pro sia profunda ignoranteco kondamnas nin al totalismo komunista. Al vi kaj kolegoj de la politika kasto hispana nuna, mi nur povas esprimi malestimon kaj honton.



Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 10ª)