Leganto, kiu sekvis miajn artikolojn scias, ke mi ja ne nur estas respublikano, sed respublikanto. Tio estas, mi ne nur havas la senton, ke Hispanio apartenas al ĉiu hispanoj, kaj tamen la politika reĝimo kiun ni rajtas estas respubliko (la afero de ĉiuj, prodifine), sed ankaŭ, ke mi laboras sukcesi venigi ĝin, je la povo de mia kapablo. Nune, tra tiuj libroj kaj artkoloj, kiujn mi publikigas. Sekve, tiu mia ne estas kazo paroli multe kaj fari nenion.
Respubliko venos, certe. Ĉar en Hispanio neniam ĝi ekzistis, mi jam prikomentis pli ol unufoje pri tio. Ĉar la Unua ne estis respubliko, sed petolaĉado, ku dum malpli ol du jaroj havis kvin registarojn, unu el kies prezidantoj fuĝis en Francion ĉar li estis ĝis siaj ovoj el ni ĉiuj, laŭ lia litera eldiro. La Dua Respubliko estis starigita de tumultoj surstartaj, ne pro referendumo popola, kaj poste ĝi estis okupata de maldekstro, kiu celis eksterigi de la respubliko tiujn, kiuj ne akceptis siajn dogmojn, kaj pro tio la dubindan karakteron respublikan, kiun ĝi havis ĝis 1935 estis perdita pro sia puĉo institucia, tio estas, fare de la registaron mem, kiu kondukis en la tragedion de Milito Intercivitana Hispana, pri kiu tiom multe oni mensogis. Pro tio mi ne petas, ke venu la Trai Respubliko, sed la Unua, aŭ pli strikte parolante, La Respubliko, ĉar ni neniam havis ĝin.
Sed en respubliko oni devas respekti la rajtojn de ĉiuj. Oni ne povas agi same al pigrulo, kiu ne volas labori kiel al tiu, ku laboras tage kaj nokte por plibonigi sian vivon kaj tiun de sia familio. Jes, mi jam scias, ke estas homoj, kiuj amasigas monon maljuste, kaj aliaj, kiuj ne havas la ŝancon labori. Nun, en tempoj de KRONVID19ª estas miliono da kuncivitanoj niaj, kiuj perdis sian laborpostenojn, kaj la Registaro ankoraŭ pagis al ili eĉ ne unu eŭron kiel ERTE, malgraŭ siaj promesoj. Estas facile pafi per pulvo de Reĝo, populara diraĵo asertas. Oni povas promesi pri la mono de aliaj, sed venas la horo pagi, kaj okazas, ke ne estas mono. Nun oni ĵus aprobis salajron minimuman vivan por ĉiuj, kaj okazas, ke ankaŭ ne estos mono. Tio, kion ni havas estas ŝuldoj, kaj estonto malbonaŭgura, kiun devigos kolozan kreskon da impostoj. Ĉar, spite al tio, kion kredas kompatindaj malsanuloj pri ideologio, mono ne aperas pro spontana generado, sed oni devas generi ĝin per laboro ĉiutaga, kaj la kofroj de la Ŝtato nutras sin pere de impostoj, kiujn oni povas pagi. Sed se oni malprenas laborpostenon de honesta homo, kaj poste oni donas al li aŭ ŝi minimuman salajron sed devigo trovi laborpostenon en minimuman kvanton da tempo, oni kreas pigrulon, kiu, kiam la Ŝtaton ne plu povos helpi, ĉar ne estas mono por ĉiuj, ne plu volos aŭ povos labori. Ĉu tion volas la Registaro de Hispanio? Vi respondu al mi, ĉar mi ne havas klaraon respondon pri tio...
En Hispanio ekzistas monarĥio de ĝia naskiĝo. Vere, en la jaroj 507ª visigotoj kreis Hispanion, kaj nia unua reĝo estis Ĥesalejko. Poste, du jarcentoj poste enis muslimoj pro la perfido de grafo visigota, Don Ĥuljan', kaj necesis oni i781 jarojn rejekti ilin (de la komenco de ilia invado ĝis la fino de la forpuŝo, tio estas, de la Batalo apud rivero Gŭadalet' ĝis la Alpreno de Granado), kaj la reglandoj de Kastiljo kaj Aragon' estis unuigitaj je la personoj de la Gereĝoj Katolikaj, kvankam .gis kiam venis la reĝo Karlo Iª Hispanio ne estis unuigita plene kaj rajte kaj fakte. Kaj de tiam tio ĉi estis monarĥio ĝis la jaroj 1873ª, sed la jaron sekvintan oni rehavis ĝin, kaj poste, je la sekvinta jarcento, je 1931 kaj post intercivitana milito kaj diktatoreco, 47 jarojn poste oni rehavis la monarĥion denove. Tio estas, mil kvincent tri (1503) jaroj da monarĥio kontraŭ dek (10) da respubliko. Ne malbone, ĉu ne? Kion faris gereĝoj bone, kion respublikanoj ne povis fari? Eble la unua traktis ĉiujn hispanojn same. Jes, same bone aŭ same malbone, sed ili ne diferencigis inter hispanoj. Sed tiuj respublikanoj de la nomita Unua dediĉis sin al aferoj, kiuj neniel rilatis al solvado de tiuj problemoj, kiujn hispanoj havis, kaj tiuj de la Dua dediĉis sian laboron al persekutado de la duono de hispanoj, kiuj ne opiniis same kiel ili. Sed mi revas pri Respubliko, kiu traktos nin ĉiujn same, riĉulojn kaj malriĉulojn, dekstrulojn kaj maldekstrulojn, religiulojn kaj ateistojn, muslimojn kaj katolikojn, samseksemulojn kaj aliseksemulojn, virojn kaj virinojn, voĉdonulojn kaj nevoĉdonulojn (ĉu sindetenantoj kaj sindetenuloj. Tio estas, samaj rajtoj por ĉiuj, kiuj ne estas egalaj.
Sed monarĥio, dece estas agnoski tion, ke ĝi baziĝas sur persono, la Reĝo, kiu elstaras la aliajn homoj. Jam diris Zorrilla: De la reĝo malsupren, neniu. Justeco fontas el Reĝo, kaj publikaj servoj zorgas civitanojn nome de la Reĝo. Tiel oni faras en Unuiĝinta Regno de Britujo kaj Nordirlando kaj aliaj landoj kie estas monarĥio, kie interkrampe estas pli da demokratio ol en Hispanio, kaj infinite pli ol en tiuj du respublikoj supozeblaj, kiujn ni suferis laŭ nia historio.
Kaj tio irigas nin al la kazo de la Reĝo Don' Johano Karlo (tio pri la Unua estas kiĉo natural al ignorantoj, kiuj ne scias, ke neniam estis alia reĝo nomumita Don Johano Karlo, kaj sekve ne eblas aldoni 1an diferencigi lin el la 2ª kaj sekvaj), kiun oni volas enketi ĉu li deliktis. Nu, se justecon oni faras nome de la Reĝo, n eeblas paroli ĉu la Rego deliktis, ĉu vi ne opinias tiel? Sed li ne plu estas funkcianta Reĝo, vere. Nun estas Don' Filipo 6ª (tiu ĉi ja necesas nombron, ĉar de la edzo de Donin' Johanino de Aragon', fie kromnomita La frenezulino, ĝis la nuna Reĝo estis aliaj kvin, kiuj portis tiun nomon) prezidante la Hispanan Ŝtaton, kaj la Reĝo Don' Johano Karlo estas emerita, tamen Reĝo. Jes ja, gesinjoroj, li retenas la kvaliton reĝan, ĉu li estas emerita, ĉu ne. Kaj la Hispana Konstitucio de 1978 ne diferencigas inter emerita kaj funkcianta kiam ĝi diras, ke la persono de la Reĝo estas neimputebla. Sekve, mi deduktas, la Reĝo Don' Johano Karlo daŭre senimputeblas. Geakuzistoj povas enketi ĉion ajn, kion ili volaĉas, sed mi timas, ke ili povos preni lin al hispana tribunalo pro io ajn, ĉu ĝi pruveblas, ĉu ne. Mi dubas ĉu oni povos kunvoki lin kiel atestanton..., sed bone, mi ne estas juristo, kaj pri tio mi povas erari, kompreneble. Kaj ĉar mi ĵus pruvis, daŭrigi tiun persekutadon estas senutila kaj malŝparado pri publika mono, mi provos analizi la supozeblajn deliktojn de Don' Johano Karlo.
Sur ĉi tiu benita lando estas komisipagoj por ĉio. Bankoj prenas de ni komisipagojn eĉ por deponi monon. Ĉu tio estas delikta? Mi suspektas, ke ne, se ne prevarikas la tutaj servoj kaj funkciuloj de la Ŝtato, kies devo estas subpremi delikton. Se oni luas aŭ aĉetas apartamenton, oni devas pagi komision al agento, kiu irigas al ni ĝin. La Ŝtato mem prenas procenton, ĝis 21%, pro ĉiu afero, kiuj ni aĉetas. Oni referencas al ĝi kiel AVI (Aldon' Valora Imposto), sed vere ĝi estas komisipago, senrigarde al nomo. Komercaj agentoj ricevas komisojn, fakte ili vivas el tio. Jes, mabonŝance, tiu estas la Hispanio de la Komisio, kion fari? La Hispanio de funckciuloj estas nur utopio kaj teoria ekzerco, ĉar se ni ĉiuj estus funkciuloj..., kiu pagus impostojn por nutri la kofrojn de la Ŝtato?
La Reĝo Don' Johano Karlo, kiam li ekzercis kiel Reĝo, iris ĉasi en Botsŭanon kun la Reĝo de Arabio, pro kio li estis akre kritikata ĉar li fotiĝis apud sia araba kolego antaŭ la elefanto, kiun tiu ĉi ĵus ĉasis. Oni silentis tiam tion, kio estis samtempa, kaj kion oni tute ne donis gravecon: li sukcesis decidigi la Reĝon de Arabio elekti la industrion hispanan fari la AVE (rapida trajno) al la Meko. Miliona negoco por nia industrio, multaj laborpostenoj por hispanaj laboristoj, kaj ataŭenpuŝo por hispana teĥnologio. Li ne povus sukcesi se li ne irintus ĉasi kun la Reĝo de Arabio. Sed kritiki estas pli amuze ol agnoski meriton al ĉiu, vere. Kaj pli maldigne, ankaŭ.
Kja diras mi: en lando de komisioj estas delikto, ke la Reĝo ricevas ĝin pro granda servo al sia lando? Nu, vi povus diri, ke ne estas eleganta, ke estas avara, ke estas malaprobinda, ke Reĝo devas esti super tiuj aferoj, ktp. Sed ĉu delikto? Ekzurprizus min, ke tiel estus. Ŝajnas, koistarnsiderante tion, kion oni diras la mi, ke televido diras, ke ĉi tie leĝojn faras surstrataj homoj, aŭ televidaj prezentistoj. Sed ne: ilin faras la Kongreso de Deputitoj, kaj nedece la Registaro, ĉar Konstitucio akceptas al tiuj la rajton nur sub urĝaj kaj eksterordinaraj cirkonstancoj, sed ne pro kutimo, kiel faris ĉiuj prezidantoj kaj ministroj de Hispanio de kiam nia Magana Ĉarto ekregis. Kaj laŭ mia scio, nek la Kongreso de Deputitoj nek la Registaro proklamis ian leĝon, kiu diras, ke la Reĝo, malsame al la aserkuragentoj (ekzemple) ne povas ricevi komision pro sia laboro, aldone al sia regula salajro.
Tion, kion mi petas, estas forgesi ni ĉiuj pri tiu supozebla komisio, kiun la emerita Reĝo prenis, kaj enketi pri tiuj, kiuj eble ricevas deputitoj, prezidantoj kaj konsilistoj aŭtonomaj, urbestroj kaj magistratanoj, kiuj ne havas senimputeblecon, kvankam ili ja zorgis ricevi privilegion juran ne esti juĝata de normala juĝisto.
Sed, nu, oni enketu pri ili alta tribunalo kompetenta je ĉiu kazo. Tiel ni ĉiuj estus trankvilaj sciante, ke ĉiuj niaj politikistoj, kiuj ricevas komision pro io ajn estos punataj de trafiko da influon, tio estas, fari favorojn politikajn ŝanĝe al profito por si mem aŭ siaj partioj politikaj (ne necese monajn), kaj eble ni ekkonstatos, ke la supozebla delikto de Reĝo Don' Johano Karlo ne estis prevariko, ĉar la profito, kion ili ekhavis estis por la hispana popolo, ties industrio kaj teĥnologio, apud kiuj la kvanto de la supozebla komisio estas sengrava. Pro tio la Reĝo Patro povas ignori, de sia alta majesto, la paroladon de malamo kiu persekutas lin de kelkaj semajnoj.
Ĉar se tiu parolado de malamo kontraŭ la Reĝo estas la tendenco de supozebla Tria Respubliko, mi bedaŭras ege, ke mi ne povas krii Vivu Respubliko..., pro tordema. La delikto de malamo ekzistas, sed ŝajnas, ke maldekstro havas buleon malami publike homojn, eĉ sian Reĝon... Se faktoj ne dementos min, kompreneble.
Vi fartu bone.