Sanigaj murdoj sago

2 Komenco.

Kovrilo de Sanigaj murdoj

Mi sidis en parko legante ĵurnalon tiun matenon majan. Mi eble komentis ion laŭte, pro kutimo, kiun ni homoj, kiuj vivas solaj, akiras tiun kutimon. Mi notis voĉon apud mi:

Mi rigardis ŝin scivole, plena da honto. Mi supozas, ke mi aspektis tre nervoza. Antaŭ mi estis tre bela blondulino, kun verdaj okuloj. Kaj mi estis stultulo, kiu ne sciis kion diri al ŝi.

—Kion vi legas?

La konversacio direktiĝis al pli personaj temoj, kaj du horojn poste mi akompanis ŝin hejme. Ŝi invitis min supreniri, sed mi rifuzis antaŭ la ebleco trovi ŝian edzon. Mi scias, ke li estas moderna, liberala homo, sed mi ne fartas komforte en tiu etoso, en kiu fojfoje oni trovas virojn, kiuj plezuriĝas vidante alian viron ĝui sian edzinon. Ŝi diris, ke li ne estas, sed mi ne fidis ŝin tute, ĉefe pro tio, ke mi ĵus konas ŝin. Ne, mi ne fidis ŝin, kaj mi kredas, ke ankoraŭ mi ne fidas ŝin aŭ iun ajn alian virinon. Jen kutimo, kiun mi konservas de mia tuta vivo, kaj tio ĉiam rezultis bone por mi.

Ĉar mi ne havis gravan aferon fari, mi restis tie, sidante ĉe la kontraŭa trotuaro, sur benko, kiu estas en bushaltejo. Estis unu el tiuj malnovaj benkoj, lignaj, kiuj estas apud fosto ankaŭ lina, kiu montras la nombrojn de la buslinioj, kiuj haltas tie, kaj ties horarojn. Vere mi ne ofte prenas aŭtobusojn, sed tiuj benkoj utilas multe por ripozi kaj legi ĵurnalon aŭ libron, kiu neniam mankas al mi. Mia labora historio estas tre simpla, kaj vicas kun senlaborperiodoj. Ses monatojn jare mi sendungiĝas, kaj la aliajn mi laboras kiel remetisto en supermerkato. Ne estas mi sukcesanto en vivo, sed tiu mia estas trankvila kaj estas ornamita per senkomplikaj plezuroj, kiel promeni laŭ mia urbo, kiun fojfoje mi opinias planita por mia persona ĝojo, ĉar mi sentas, ke mi posedas ĝiajn tutan strataron, avenuojn, placojn kaj eĉ benkojn ĉe bushaltejoj. De tiu ĉi, en kiu mi sidas, mi povis vidi la loĝejon de Brendin'. Ŝildita malantaŭ mia ĵurnalo, mi vidis ŝin eliri en la balkonon de la dua etaĝo akvumi siajn plantojn. Ŝi ne vidis min, ŝi ne rigardis en mian direkton, sed se ŝi rigardus, ŝi vidintus nur viron legante sian ĵurnalon, kiu kaŝis lian vizaĝon tute. Post mallonga tempo, ŝi reiris en sian domon. Ĝi estis konstruaĵo kvaretaĝa kun unu loĝejo je ĉiu flanko de la enirejo de la strukturo sur ĉiu nivelo. Sekve, ŝi vivas en la dua maldekstra ejo, tiu, kiun mi rigardis je mia maldekstro. Tiam venis aŭtobuso de linio 14ª, kaj el ĝi subeniris tri homoj. Unu el ili estas diketa viro, iom pli malalta ol mi, kun mostaĉo kaj sia leda valizeto. Li iris al la konstruo de Brendin', kies pordo englutis lin. Dek minutoj poste, kiam mi jam solvas la antaŭlastan linion de la krucvortenigmo de mia ĵurnalo, mi vidis, ke tiu viro eliras kun seĝo en la blakonon de mia Brendin', kaj eklegas libron.

Do ĉi tiu estas la edzo de tiu belulino, mi diris al mi. Kion ŝi vidis en li? Ĉar tiu viro estis ronda, kun mostaĉo kaj skuiras . Eble li estas bonega amanto. Aŭ tre riĉa.

Ĉu riĉa?, diris mi al mi mem. Se li etus riĉa, ili ne vivus en tiu domo. Ĝi ne estas malriĉa, sed tamen modesta. La fasado bezonas farbadon, kaj ĉe la balkono de la apartamento de Brendin' mankas kelkaj kaheloj. Sed ŝatintus mi vivi en tiu apartamento kaj legi libron en tiu balkono, kaj ke Brendin' portus al mi kafon tian, kian ŝi ĵus portis al li en tiu momento. Ŝi kisis lian angon, kaj li sidvangofrapis ŝin dum ŝi eliras.

Tio memorigis al mi, ke estas tempo por kafo, kio estas, ke mi jam estas preter la horo por manĝi, kaj mi iris miahejmen.

Mi estas fraŭlo denaska. Mi neniam havis kialon ŝanĝi t.ion, sed eĉ se mi havis, mi ne kredas, ke mi ŝanĝintus mian civilan staton. Se virino ne amas min sufiĉe por ke mi ne devos aĉeti per domo kaj manĝado senpaga por la ceero de ŝia vivo, ŝi ne indas. Sola mi estas plej bone. Ververe kuiri ĉiun tagon ne estas tiom malfacila, kaj purigi..., bone, kiam mi havas monon, mi vokas Sonjinon, purigistinon sendependan, kiu sukcesas lasi ĉion pura kaj brila kontraŭ tridek eŭroj. Kiam mi ne havas mono, mi mem purigas ĉion, kaj eĉ se mi lasas same kiel ŝi, aŭ eĉ pli pura, mi perdas la tutan vesperon, aŭ matenon; kaj mi trovas, ke tio estas ĵeti monon, ĉar mia tempo valoras multe pli ol tio, kion mi pagas al Sonjin'.

Ŝi estas agrabla virino, tre juna kaj serioza. Mi ne ŝatas miksi aferon, do mi neniam demandis al ŝi ion ajn personan, kaj se ŝi demandis al mi, mi respondis per evidentaj ekskuzoj. Estas malfacile trovi bonan purigistinon, kaj amantinon ne estas tiom malfacile trovi, konsiderante la grandan kvanton da impotentaj aŭ sensentivaj, kiun oni trovas ĉie ajn.

Nesciante tre bone kial, mi revenis al la ejo de Brendin' kelkajn fojojn je diversaj horoj laŭ la tago, ĉiam sidante sur mia benko en tiu haltejo, ĉiam ŝildite de mia ĵurnalo. Tie mi pasigis kelkajn horojn ĉiutage, ĉiam je malsama horo. Matenon, je la sepa horo, mi vidis la edzon eliri kaj sidi ekzakte apud mi. Mi daŭre legis mian ĵurnalon senatente al tio, kion ŝia edzo diris al mi, ĝis la tria aŭ kvara frazo:

Certe, tiumomente alvenas numero 14ª, violkolora. La urbodomomistoj havis la bizaran ideon farbi la urbajn busojn tiukolore, kelkaj homoj diris, ke pro tio, ke ni jam estas en la erao de Orion', kies koloro estas viola.

Ni eniris la buson, kaj post dekkvin minutoj, Tomas' premis la butonon por eliri.

Ni eliris la buson kaj mi vidis, ke mia nova amiko eniris konstruon egan sur kies fasado estas afiŝo, kiu diras «Fontoplumoj Reverso'», sur fontoplumo, kiu skribas je la dorso de arba foliego. Mi daŭrigis mian matenan promenadon, kaj je la deka matene mi estis en la placo, kie mi konis Brendin'. Mi disfaldis mian ĵurnalon, kaj plonĝis en la eventojn, kiuj zorgigas duonon de la mondo, kaj prifajfigas la alian.

Mi mallevis mian ĵurnalon, kaj tie mi trovis tiun paron da verdaj okuloj, kiuj persekutis miajn sonĝojn.

Tio ja veras. Mi laboris tie ĝis kiam mi trovis postenon en alia, kie oni pagas al mi iom pli bone.

Dudek minutojn poste mi jam finis legi la ĵurnalon. Mi levis mian rigardon kaj vidis ŝin veni denove.

Ni klaĉis la tutan vojon. Ŝia domo ne estis malproksime. Ŝi edziniĝis antaŭ du jaroj, sed ŝi ne havas infanojn ĉar ŝia edzo ne emis.

Mi ne diris al ŝi mian opinion, ne dolorigi ŝin. Sed ĉifoje, atingante ŝian domon kaj oferinte ŝi al mi kafon, mi ne rifuzis: mi sciis, ke edzo ankoraŭ ne venos dum horoj, kaj ke ĉiuj najbaroj laboras ekstere, krom stranga oldulo, kiu neniam lasas sian hejmon. La verkisto, rakontis ŝi al mi survoje, estas tre simpatia maljunulo. Li vivas fronte al mia apartamento kaj fojfoje ni vidas unu la alian tra la balkon', sed kutime li estas en sia manĝoĉambro, kie li verkas siajn rakontojn sen najbara ĝeno. Ŝi konis lin tiam, kiam ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro, kiam poŝtisto venis, kaj dum ŝi subskribas la liveron, la pordo fermiĝis. Voki sian edzon ne solvus la problemon, ĉar la ŝlosilo estas en la seruro, kaj sekve oni ne povas malfermi de la alia flanko. Sed S-ro German', la verkisto, pasis de sia balkono al tiu ŝia laŭ la fasado, riskante fali kaj morti kaj malfermis la pordon de interno. De tiam ili salutis unu la alian elkore, sed li neniam plu venis en ŝian apartamenton.

Nun mi akceptis ŝian kafon kaj konfidojn, kaj iom post iom, senkonscie, ni iĝis geamantoj. Ŝi ne plu amis sian edzon, sed ŝi ne havis alian aferon. Mi ankaŭ havis nenion oferti al ŝi, kaj mi ne farus, eĉ se mi havus, kaj ni du scias tion.

Mi ne plu montris min al Tomas', ĉar mi jam scias kie li laboras, kaj dum iom da tempo, ĉar mi havis nenion fari, mi sekvis lin kiam li eliris sian laborejon. Tial mi lernis, ke li ne reiris rekte al sia hejmo, sed li haltis diskrete en alia, en kiu li restis dum du horoj kelkajn tagojn semajne. Ĉu kromsalajro?



Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 22ª)