Recenzo sago

La horloĝisto de la Imperiestro

La libro de Sepúlveda.

Lastan fojon, kiam mi vizitis Toledon, mi trovis en librovendejo interesan libron pri italo, kiun Imperiestro Karlo 1ª de Hispanio (kaj 5ª de Germanio) trovis en Kremono, kaj dungis kiel sian personan horloĝiston. La afero estis sufiĉe komuna tiutempe, sed la aparta afero pri tiu horloĝisto, estas, ke li aplikis siajn konojn al aliaj aferoj, kaj li sukcesis fari civilajn laborojn inĝenierajn, kiel levi akvon de la rivero Tago al la urgo, pli ol 90 metrojn super la nivelo de la rivero.

La libro ne estas mallonga, certe, sed estas plezuro legi ties 400 paĝojn pri tiu elkora toledano, kiun la Imperiestro konsideris sia caro amico (kara amiko). Bedaŭrinde filo de la Imperiestro, Reĝo Filipo 2ª ne amis lin tiumaniere, kaj li ne pagis la laborojn de la horloĝisto, kiu mortis malriĉa kaj mizera.

Se oni vizitas Toledon hodiaŭ, oni certe vidos indan straton La homo de ligno (Calle El Hombre de Palo). Laŭ la popola rakonto, Juanelo Turriano faris aŭtomatan pupon homskalan, kiu dankis homojn, kiam oni donis monon al ĝi. Ili du promenis kune laŭ tiu strato, kaj sekve la strato nomiĝis laŭ ĝi. Strange, en tiu ĉi libro oni rakontas sufiĉe longe pri la maŝino, per kiu akvo estis prenita ĝis la Kastelo (Alcázar) de Toledo, sed estas nur unuparagrafa mencio pri tiu homo ligna, kaj ŝajne estis sonĝo, kiun Turriano havis. Mi sciis pri tiu aŭtomato, kaj pro tio min disapontis tio. Sed vere la aliaj elpensaĵoj de Juanelo Turriano ja valoras pli ol tiu hommaŝino, kiu vere nur utilis al ricevo de kelkaj moneroj de tempo al tempo por la majstro.

Se oni deziras legi la libron, ĝi estas trovebla sufiĉe facile en librovendejoj, sed ankaŭ ĉe Amazon  kontraŭ €26.


Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 20ª)