Antaŭ pli ol dekkvin tagoj nia Prezidanto proakcidenta sendis nin ĉiujn hejmen kiel premion permesi al li fari aferojn malbone. Li primokis nin, kaj efike, kiam li diris, ke li deziras eloficigi Marjanon Raĥojn cele al alvoko pri balotado tuja kaj povi havi Prezidenton decan gvidante la landon. Sed poste li ekĝuis la prezidentan aviadilon, Falkon', kaj aliajn aferojn, post aĉeti novan matracon por sia lito ĉe Palaco de Monkloa, li decidis, ke tio ja estas vivo, kaj restis prezidente ĝis ni sukcesos forpeli lin, se ni kuraĝas fari tion.
Sed vidente, ke la primoko komenca sukcesis, li decidis resti, eĉ se li devos alianci al Diablo. Dekomence li diris, ke povus bone dormi nek li nek la ceteraj hispanoj se lia lianciĝus al PODEMOS, sed poste li alkutimiĝis al la ideo, kaj li decidis, ke ne estas tiom malbone la afero havi registaron koalician maldekstran, ĉar vere tio estas pli bone ol havi neniun. Kaj hispanoj toleras tion.
Sed oni vidu, ke denove plenumas la Principon de Petro: ĉiu funkciulo supreniras en novan postenon ĝis kiam li aŭ ŝi atingas sian kulminon pri nekompetenco, en kiu posteno li aŭ ŝi restas sensuprenire. Tio estas same kiel la Leĝo pri Gravitacio, sed male: ĉiu nekompetentulo estas allogata supren, ĝis sia plafono, same kiel la pomo de Njuton' (kaj ĉiu alia objekto) estas tirita suben, ĝis kiam ĝi atingas la grundon, kiu estas ties suba limo.
Kaj la plafono de tiu sinjoro, kiu kredas sin nesenhavebla, estas la krizo pri KROVIM19º. Kiam ĉiuj diris al li, ke ĝi estas grava, kontaĝa malsano, li prenis tion supraĵe, kaj sukcesis konvinki la popolon, tiom mallerta popolo, kredi, ke oni povas defii senpune Kronviruson kaj organizi manifestacion kontraŭ masklistoj, kiuj estas pli mortigaj ol KROVIM19º, kiel mi vidis en panelo manifestacia tiun malfeliĉan tagon. Jes, mi konsentas, ke li mem ne faris tiun panelon, sed tiuj homoj ne estintus tie defiante morton, se li malpermesintus tiun manifestacion, kiel li estis konsilita el eksterlando kaj parto de Hispanio, same kiel la eventojn sportajn tiutempajn. Sed ne, oni devis plaĉi sian partneron registaran, ĉar Prezidento devas prezidi la nacion, eĉ li ne povas plenumi ion ajn de sia programo, ĉar programon li ne havas. Lia registara partnero ja havas programon, kaj eĉ se li estas minoritata, li bone ludas pokeron politikan, por kio sufiĉas multe pli ol esti belulo, kiu promesas tion, kion li ne povas doni. La partnero ja povas doni tion, kion li povas, kaj kelkon da kio, dekomence, li ne havas. Kaj por tio ne necesas esti belulo, kio li ne estas, sed li prifajfas. Li ja havas programon kaj kurson.
Tial ni ĉiuj nun estas punitaj. Ni havas pli da mortintoj post 20 tagoj ol Ĉinio post du monatoj. Kompreneble, eĉ ne sciante kion fari, ili ne prenis la problemon supraĵe. Ili estis transpasitaj, jes, ja, sed ili solvis tiun gravan problemon per gravaj rimedoj. Ĉi tie oni primokis la problemon, kaj tio estis kvazaŭ inviti La Parcon al senpaga bufedo. Kaj ĝi ja venis. La Prezidento nun diras al ni, ke ni devas esti kuraĝaj ne eliri surstraten, ĉar se ni elirus, tiu ĉi pesto mortigus nin. Granda kontraŭdiro. Poste li diris, ke ni devas esti punitaj ne eliri dum aliaj dekkvin tagoj. Dume ĉinoj trompas nin per maskoj kaj turkoj forrabas ilin de ni. Kaj kion faras Prezidento de registaro en tiuj kazoj? Ĉu ŝultrumi? Mi ne scias..., tiuj, kiuj voĉdonis por li ne favoris nin, ne.
Se Hispanio estus demokratio, ni ne havus tiun ĉi Prezidenton Registaran. Se ĝi estus totalisma monarĥio, ankaŭ ne. Kaj se ĝi estus monarĥio parlamenta vere, eble oni forpuŝintus lin antaŭ longe. Sed tiuj aferoj ne ekzistas en Hispanio. Ĉi tie ni havas demokration vorte, sed ne fakte. La Kongreso ne povas forpuŝi la Prezidenton Registaran ĉar tiu partio, kiu havas majoritaton en Kongreso estas tiu de la Prezidento. Kaj li regas sian partion. La afero devus funkcii tute male por ke ni povus diskuti, ĉu ĉi tio estas demokratio, ĉu ne. Nome: deputitoj ne respondecu krom al sia konscienco kaj al la hispana popolo, prifajfante la interesojn de sia partio. Ni elektu la Prezidenton ni mem la popolo, rekte, ne la Kongreso de Deputitoj. Kaj ni ankaŭ elektu juĝistojn rekte, ne la Kongreso, por ke justico fontu rekte el popolo, ne el registaro. Sed oni faras aliel ĉar la registaro ne fidas la popolon. Kaj se la afero estas tiel, kial la popolo devas fidi la registaron? Ĝi estas nia servanto, kaj sekve ni devus povi forpreni ĝin kiam ni vidos, ke ĝi ne plenumas sian laboron. Sed ŝajnas, ke ne estas maniero. Estus maniero, se ni ŝanĝus la Konstitucion, aŭ, eĉ pli bone, ni anstataŭus la Konstitucion de alia nova. Kaj por tio ni bezonas balotadon ad hoc.
Sed kiu kolĉenos la katon? Jam ekzistis iam homo, kiu priskribis la problemon, sed oni ne atentis al li. Nun li ne plu estas, li mortis, sed li lasis sian penson skribita. Li estis respublika, kaj pro tio sia plej grava verko titoliĝas Teorio pura pri respubliko. Sed ŝajnas al mi, ke ĝi utilas ankaŭ al monarĥio, kiu respektas liberecon kolektivan por ĉiuj hispanoj. Ĉar neniu naskiĝas klera kaj kapabla regi, sed oni povas lerni fari tion laŭ multe da jaroj, ĉefe se oni pretiĝas cele al tio sian tutan vivon. Prezidento de respubliko ne havas pli da merito ol ricevi pli da voĉdonoj ol la ceteraj kandidatoj, ĉu ili estas pli inteligentaj aŭ estas pli bone pretigitaj ol tiu, kiu venkas, ĉu ne. Por iĝi pordisto lerneja oni devas plenumi minimumajn konojn, sed iĝi Prezidento de lando ne estas tiel: oni postulas de li, ke li ricevos pli da voĉdonoj ol la aliaj. Kaj tiel iras la afero. Ĉar por voĉdoni oni ankaŭ ne postulas de ni minimuman konstaton. Homoj voĉdonas ĉar ili diras, ke ili devas voĉdoni, eĉ se multaj ne scias tion, pri kio temas voĉdono, aŭ kial oni voĉdonu, aŭ kiun oni devas voĉdoni por ke ni ĉiuj pli bonfartos. Sed ne estas malmltaj tiuj, kiuj voĉdonas kontraŭ partio, kiun ili ne volas, ke ĝi venkos. Eĉ se tiu voĉdonata de lili estas nekompetenta, senkapabla kaj perfida al sia nacio. Sed se li estas unu el tiuj niaj, ne gravas. Malfeliĉa lando, tiu, en kiu malamo superas emon vivi pace.
Pro tio ni havas la Prezidenton, kiun ni meritas. Ĉar li povas esti senkompetentulo, sed la popolo estas eĉ malpli kompetenta. Pravis Viston' Ĉerĉil, kiam li diris, ke la problemo en Hispanio estas, ke tiuj, kiuj voĉdonas ne estas tiuj, kiuj legas ĵurnalon, sed tiuj, kiuj purigas sian pugon per ĝi. Kaj tial ni estas nun tie, kie ni estas, kun 13341 mortintoj je la momento, kiam mi verkas tiun ĉi artikolon, kaj trista afero estas, ke estos multaj pli kiam tiu ci katastrofo finos. Oni forprenis de ni niajn civilajn rajtojn kaj oni traktas nin kiel krimulojn pro la simpla afero iri promeni surstraten, pro la evidenta senkompetenco de la registaro, gvidata, kio estas eĉ pli malbone, pro la ideologio de la partnero. Kaj oni intencas kulpigi dekstrulojn. La lando falas en ruinon, kaj la Prezidento petas de ni unuiĝon por eliri la krizon. Jes, jes, sed unuiĝo sub kiu? Mi ne findas pri la decidoj de tiu, kiu venigis tiun ĉi katastrofon. Jes, certas, ke la Registaro ne venigis KROVIM19on, sed ĝi povintus preni fruajn decidojn ignorante ideologiajn maniojn. Sed evidentiĝas, ke ideologio gravas pli ol la popola bonfarto, ties civilaj rajtoj kaj eĉ ol nia vivo mem.
Jes, ni vivas en lando tre malklera, kiu ne scias tion, kio konvenas al si. Estas nekredeble, ke la partio, kiu forrabis la oron de la Banko de Hispanio prenis nin finfine al katastrofo ĉar parto de hispanoj, pro malamo al politika opcio preferata de la ceteraj hispanoj, voĉdonis denaskan malvenkiton, kiu alianciĝis al diablo por preni nin en la inferon. Kiam vi vekiĝos, Hispanio?
Kiam ni sukcesos eliri el tiu ĉi problemo, eble ni lernis ion, ke ni ne apartenas al partio, sed la partio apartenas al ni, aŭ ĝi malaperu. Ke ideologioj devas servi la popolon, aŭ ili malaperu. Kaj ne estas ĉielaj kantoj en Ĉi Tia Vivo, kaj ke paradizoj ne ekzistas en tiu ĉi mondo, sed oni ja povas vivi pli bone. Kaj oni vivas pli bone kiam la popolo havas meĥanismojn kontroli la registaron, la ŝtaton kaj la politikan kaston. Kaj ke ni ekzercos tiun povon forpeni la postenon al perfiduloj, kiuj konspiras kontraŭ komuna bonfarto, efektive kaj fulme. Sed, kompreneble, tiu signifus vivi en vera demokratio. Kaj neniu donacos tion al ni. Ĝi ne falos elĉiele, kiel naivuloj kredis, ke ĝi venis post la morto de Franco. Ni ĉiuj devas konstrui ĝin, kiel Ĉerĉil' diris, per sango, ŝvito kaj larmoj. Ĉar komuna bonfarto ja indas. Kaj tio postulas havi Registaran Prezidenton efikan. Dum tio, kion oni nomas demokratio, ni havis sep Prezidentojn, kaj neniu senkulpas sukcesi havigi la bonfarton de la popolo. Ĉiuj eraris grave, kvankam mi devas agnoski, ke la aliaj ne tiom multe. Suárez fuŝis pri la Konstitucio, kiun li mendis al areto de homoj sen permeso de la popolo. Filipo González prenis al ni la rubkontraktojn, nekonitaj en Hispanio antaŭa, poste Aznar venigis la Leĝon de la Neplenkreskulo, tiom fia kiel tiu LOGSEa leĝo de sia antaŭanto, Zapatero mensogis pri ĉio, ĉar li estis renonconte la socialajn konkerojn de sia registaro, ĝis kiam li vidis nin je la limo de tiu ekomomia rekapto, kiun Marjano Raĥoj' evitis, sed li mem ne aboliciis iun ajn leĝon teruran de sia antaŭanto, pro kiuj la averaĝa hispana civitano nuna lamas tiom multe pri politika edukado kaj respondeco civitana. Kaj Sº Petro Sanchez agis tre turpe pri la malplej bona krizo homa, kiun Hispanio havis en la lastaj jarcentoj, aplikante metodojn de la jarcento 17ª, kvazaŭ medicino kaj sanplibonfartigado progresis nenion dum la lastaj kvar jarcentoj. Temas pri vera tragedio nacia, kiu venkis lin de la komenco. Nun li parolas pri novaj «Paktoj de la Monkloa», kiu aprobos la decidojn, kiujn li ekpensos de nun, kiam la plej bona afero, kiun li povas fari por Hispanio estas demisii kune kun sia tuta registaro, kaj ebligi, ke oni elektos registaron de nacia koncentriĝo kies sola celo estu eliri tiun ĉi krizon homan kaj ekonomian. Kaj poste, kiam la ŝtormo jam pasis, respondecojn politikajn, civilajn kaj kriminalajn oni analizu kaj punu, se endas. Sed oni ĉesu mensogi kaj kulpigi la aliajn. Ĉiu homo faru sian laboron, kaj ni ĉiuj finu bone ĉi tiun militon, plorante niajn mortintojn, kaj protektante la vivulojn.
Ĉar tiel Hispanio estos grava denove. Kaj oni ne forgesu: Hispanio estas ni ĉiuj.