Redaktore sago
Kovrilo 116ª

Nova epoko

Denove ni iras monatotrie antaŭ vi, leganto, kiel ni diris lastan redaktoran artikolon. La kaŭzojn mi jam komentis, kaj ili estas ĉefe ekonomiaj, pli ol prilaboraj. Por mi estas plezuro redakti ĉi tiun bultenon monate, sed mi komprenas, ke la kosto estas neeltenebla por la poŝo de anoj de HALE, kiuj estas niaj solaj apogantoj.

Sed ne pro tio mi renoncas kontakti vin pli ofte ol antaŭe. La eksperimento pri monata apero estis inda, laŭ mi, kaj ne sen korpezo mi ĉesis ĝin pro la kialoj jam pridiskutitaj, sed tio ne malebligos, ke ofte aperos novaj artikoloj en nia TTT-paĝaro. La situacio en Hispanio kaj en la mondo, ĉefe en la laborista medio, estas grava kaj dinamisma, kaj pro tio, endas, ke ni diskutu komunajn aferojn pli okfte ol monatotrie. Tio signifas, tamen, ke kelkaj artikoloj perdos aktualecon je la momento, kiam la surpapera versio de Kajeroj el la Sudo aperos, kaj pro tio ili estos malaperigitaj aŭ resumitaj per samsekcia diĝesto.

Je la momento, kiam mi verkas ĉi tion ni jam suferas la kvinan semajnon kvarentenan, kaj la novaĵoj ne estas tre esperigaj. Bedaŭrinde la nombro da mortintoj kreskas kaj kreskas (pli ol 18 000 nun), sed tamen tiuj mortintoj estas nevideblaj en amaskomunikiloj, kvazaŭ ili ne gravas. Mi memoras, ke dum la pandemio de Ébola, estis plej fama hundo en Hispanio, Excalibur, la sola mortinto en nia lando pro tiu epidemio. Sed 18 000 homoj ŝajnas, ke estas malpli gravaj por ni, komunaj civitanoj, kies sola devo estas resti hejme kaj pasigi la tempon. Kaj tio starigas gravajn demandojn: kion registaroj kaj aliaj iuj faras dum ni kaŝas hejme? Kio okazas en la mondo? Ĉu estas mensogo mondorĥestrigita, kaj ne estas mortintoj, kaj pro tio oni nur vidis kelkajn ĉerkojn? Oni pridiskutis la aferon ĉe sociala interreto, kaj mi povas atesti, ke la sola hospitalo, kiun mi vizitis, estis sufiĉe malplena...

Pri nia magazino, ŝokis min scii, ke kelkaj samideanoj ne scias, ke nia magazino senpaŭze aperas de sia ekesto. Kaj daŭre mi aperigos ĝin ĝis kiam alia samideano prenos la taskon daŭrigi ĝin. Se oni dubas, oni demandu al kajeroj@gmail.com.

Elkore,

Jesuo,
redaktoro


Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 3ª)