Jam
pasis la 50a tago post la proklamado de la plej totalisma leĝo
en Hispanio de antaŭ 80 jaroj. Kelkaj hispanoj diras, ke ĝi estis
neevitebla, dum kelkaj aliaj defendas, ke ĝi estas troiga. Neniu
registaro, eĉ dum la Civila Milito, kuraĝis forpreni niajn civilajn
rajtojn tiom dure. Nun estas krimo promeni surstrate kun geamikoj, trinki
kafon publike, manĝi en restoracio, viziti viajn gepatrojn, eĉ funebri
ilin dece. La registaro kaŝas la realan ciferon de niaj mortintoj, kaj
aldone rifuzas honori ilin kun duonhisitan flagon. Ne, ne estas funebro en
Hispanio pro la plej granda kvanto da mortintoj en nia historio en pacaj
tempoj. Terorismo mortigis ĉirkaŭ mil homojn en Hispanio. KROVIM19 jam
mortigis, almenaŭ oficiale, 25 613, se ne pli. Tiuj, kiuj indigniĝas
pro la malaperintaj mortintoj dum la Intercivitana Milito, nun
silentas antaŭ la dekoj da miloj da niaj mortintoj en pacaj
tempoj, sub la regado de la plej maldekstrisma registaro de la Reĝimo de
78ª, erare misprenita kiel demokration, kiel pruvas eventoj kiel tiu, kiun
mi mencias. Ĉar ĉu tio ĉi estas tio, kion ni hispanoj deziras? Ĉu tion, ke
miloj da ni mortas, kaj oni kaŝu la mortintojn? Pli ol dudek mil! Ne, mi
opinias, ke ni ne meritas registaron, kiu mistraktas nin tiom malbone. Ĝi
profitas la forton de la ŝtato por senmovigi nin hejme sen rajto protesti,
ĉar oni monpunas nin per €1 500, kaj poste ministroj diras, ke ili ne
havas ion pardonpeti. Aliaj pli valoraj socialistoj ol tiuj ĉi ja
pardonpetis kaj pentis, eĉ la lasta Prezidento de la Dua Respubliko,
Manuel Azaña, publikigis sian penton pro sia konduto pere de la libroj,
kiujn li verkis en ekzilo.
Jes, mi povas akcepti, ke la Registaro de Hispanio estas turpa, nescia, aŭ malbonŝanca. Sed ne honori mortintojn estas memdifine fia. Ĉu ni meritas tion, voĉdonantoj de PSOE? Eĉ pli: ĉu ni bezonas tion, voĉdonantoj? Ĉar per via voĉdono —eĉ se vi voĉdonas por VOX— vi asertas, ke vi akceptos la rezulton de la balotado. Kaj mi ne povas kompreni, ke vi ne vidas, ke la fakto originanta en la preno de povo de tiu ĉi registaro estas tio, ke vi akceptas la regulojn regantajn tiun ĉi sistemon, kiun vi, voĉdonanto, nomas Demokratio per via voĉdono. Sed en demokratio, la popolo rajtas forpuŝi el povo registaron, kiu ne funkcias efike je la plibonigo de la nacio.
Hodiaŭ Hispanio funebras, sed ne la registaro. Hispanio funebras kaj ploras pro siaj mortintoj, sed ne politikistoj, kiuj reprezentas neniun, krom siajn partiojn. Hispanio funebras, ĉar hispanoj protektas sistemon, kiu favoras politikan klason, sed ne tiujn, kiujn ili diras, ke ili reprezentas. Hodiaŭ Hispanio funebras malgraŭ la iluminitoj, kiuj kreas siajn proprajn mensogojn. Kaj dume la popolo suferas la nekompetenton propran kaj aliesan.
Antaŭ nelonge oni riproĉis al mi publike, ke ne estas klare tio, kion mi proponas, aŭ ke mi proponas nenion. Ververe ne mi devas proponi ion ajn. Mi fingromontras la problemon. Vi, anoj de la pololo, kiu ne scias tion, kion vi faras kiam vi voĉdonas, aŭ tion, kiun vi donas la fidon, kiun ili ne gajnis, estas tiuj, kiuj devas sidi pensi kaj proponi agliniojn, ĉar vi ne kredas, ke donaci blankan ĉekon al neprudentulo estas damaĝa por sano. Ekzistas pli ol dudek kvin mil faktoj, kiuj senvalidigas tiun penson tiom absurdan.
Dume, ĉiu bonvola hispano ploras por Hispanio.