Movado sago

Mojoseco kaj muziko - Muzaiko


Tiel sonas la ĵinglo de la 9-jaraĝa ret­radio-kanalo Muzaiko (www. muzaiko.info), kaj ĝi ĝuste esprimas, kion Muzaiko elsendas tagnokte: mo­jo­secon: programerojn en Espe­ran­to el la tuta mondo kaj Es­pe­ran­tan muzikon. Ĝi estas ne nur taŭga por fluparolantoj de Esperanto, sed ankaŭ por komencantoj, por alkutimiĝi al la lingvo kaj por kona­tiĝi kun la diversa Esperanta muzik­kulturo.

Por krei ĝin volontule kun­la­bo­ras multaj Esperanto-paro­lantoj, ĉu rekte kontribuante al Muzaiko aŭ konsentante ke ilia jam kreita elsendo estu ankaŭ elsendita en Muzaiko. Tiel vi ricevas kaj povas aŭskulti diversan Esperantan en­havon.
Aldone al aŭskultado, vi ankaŭ povas kune krei la retradio-kanalon Muzaiko! Ĉu per helpado en la administrado, ĉu per kom­pu­tilaj lertoj, ĉu kreante inte­rvju­ojn, ĉu muntante programerojn por Muzaiko. La efikon de via laboro ĝuos homoj el la tuta mondo (blue: landoj de kie oni aŭskultis Muzaikon inter la 1-a januaro kaj la 1-a de aprilo 2020, ju pli blua, des pli da aŭskultantoj):

Muzaiko.

Ĉu vi ŝatus kontribui al tiu unika Esperanto-kulturaĵo? Vi povas tion fari, skribu al info ĉe muzaiko.info. Por ĝui, aŭskulti Muzaikon vizitu ties retejon ĉe www.muzaiko.info

Mojoseco kaj muziko: Muzaiko!


Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 16ª)