Sanigaj murdoj sago
Sanigaj krimoj, kovrilo

1 Enkonduko

Hieraŭ nokte oni murdis du virinojn. Oni diras, ke pro ĵaluzo, kaj kulpigas Tomason, mian amikon. Kompatindulo. Li estas senkulpa. Mi scias, ĉar mi estas la murdisto. Kaj ĝi ne estis pro ĵaluzo.

Mi ne ĝenis pendigi la telefonon. Mi lasis ĝin balancante en la telefonejo. Trairante la angulon mi vidis policaŭton, kiu venis rapide.

Jes, Silvin' estis koruptulino, kaj Tomaso jup-ĉasanto kaj masokisma. Plaĉis al li partopreni tiujn festojn en kiuj oni vestumas ledon kaj portas vipojn, kaj virinoj iras preskaŭ nudaj. Nu, preskaŭ siajn brustojn videbla. Mi mem ĉeestis iam festojn tiajn. Mi ne timis, ke oni rekonos min, ĉar mi ĉiam uzas maskon, kaj falsigas mian voĉon sufiĉe bone. Mi scias ion pri muziko, kaj kiam mi malplialtigas mian voĉtonon du notoj. Kutime mia voĉo sonas en F, do mi mi plimaltigas ĝin al C#, kaj solvita la problemo. Aldone, mi parolas pli malrapide kaj kun andaluza aĉento, mi naskiĝinte en Logronjo.

Tiujn sekretojn de Brendin', la edzino de Tomaso, mi konas, ĉar ŝi rakontas ilin al mi fojfoje. Mi estas bone aŭskultante sekretojn de homoj. Mi konas tiujn de homoj, kiuj oftas tiajn festojn, de tiuj, kiuj havas maskon, same kiel mi, kaj ĉefe de tiuj, kiuj ne uzas ĝin. Sed poste tiuj amikoj de masko venas kaj rakontas al mi enkonfide. Kompatinduloj. Vere konscienco mordas ilin.

Tomaso estas inĝeniero kaj edzo de Brenda, kiu estas plej bela blondulino. Li diras, ke li ĝuas ŝin ĉiun nokton. Do..., kial li iris viziti Silvinon fojfoje? Tiu submetas lin per perversigaj rimedoj: ŝi metas lin en kaĝon kaj pinĉas lin per iloj en liaj plej nesusepteblaj partoj. Brendin' devas scii ion, ĉar kiam edzo lasas sian hejmon, ŝi iras vidi Samŭelon, kiu estas tiu, kiu pinĉas ŝin. Tio ĉi estas Sodomo kaj Gomoro. Mi iras en tiujn festojn nur por rigardi, ne pensu aliel.

La unuan fojon, kiam mi iris, mi trovis ruĝulinon ĉe baro. Ŝi diris, ke ŝi volas, mi submetos ŝin. Mi diris al ŝi, ke ŝi forprenu sian ĉemizon, kaj ŝi forprenis ĝin! Mi prenis ŝin en apartejon, kaj vangofrapis ŝin kvarfoje, kaj mi revenis ĉe la baron. Kiam mi turnis, tie ŝi estas, petante pli. Mi devis iri miahejmen.

Mia amiko Tomaso rakontis al mi kelkajn tagojn poste, ke li estis kun ruĝulino, kiu avidis pri la afero. Mi ne volis scii kiel.

En tiuj kazoj mi demandas al mi mem pri libera volo. Jes, Dio dekretis tion, kaj eĉ Li kuraĝis forpreni nian specon de Edeno mem. Vi manĝos el ĉiu arbo, escepte de tiu de Bono kaj Malbono. Kaj jen mi, celante revenigi en la sinon de Dio tiujn maliculojn, tiujn estaĵojn, kiuj ĝuas suferante aŭ kaŭzante suferadon. Ho, Dio! Kial vi sendas tiun ĉi teston al mi?



Kajeroj ~ Kajero 115ª ~ En PDF (paĝo 11ª)