La Faraono sago

Ĉapitro 64ª

La 12-an de Paofi de diversaj egiptaj temploj disvastiĝis maltrankviligaj Kovrilo de eldono de La Faraono.novaĵoj.

En la lastaj tagoj en la templo de Horus renversiĝis altaro, en la templo de Izido la statuo de l' dio ploris. Ĉe la teba Amon kaj ĉe la tombo de Oziriso en Denderaĥ oni kolektis tre malbonajn antaŭdirojn. De sen­e­raraj signoj la pastroj kon­kludis, ke Egipton minacas ia granda malfeliĉo, antaŭ la fino de la monato.

La ĉefpastroj Herhor kaj Mefres ordonis procesiojn ĉir­kaŭ la temploj kaj oferojn al la dioj en la domoj.

Tuj en la sekvinta tago, la 13-an de Paofi, granda procesio havis lokon en Memfiso: la dio Ptah eliris el sia templo, kaj la diino Izido el sia. Ambaŭ dioj iris al la centro de l' urbo, kun tre malgranda sekvantaro de fideluloj, plejparte de virinoj. Sed ili devis reiri: la egiptaj burĝoj mokis ilin, kaj la alireligianoj eĉ ĵetis ŝtonojn sur la sanktajn ŝipetojn de l' dioj.

La polico, vidante tion, restis tute indiferenta, kelkaj ĝiaj membroj eĉ partoprenis en la maldecaj ŝercoj. De la tagmezo, iuj nekonataj homoj komencis rakonti al la popolo, ke la pastraro malhelpas la reformojn por la laborantaj klasoj kaj volas ribeli kontraŭ la Faraono.

Ĉirkaŭ la vespero, apud la temploj kolektiĝis aretoj da laboristoj, fajfante kaj malbenante la pastrojn. Samtempe oni ĵetis ŝtonojn al la pordegoj, kaj iu krimulo publike rompis la nazon al Horus, gardanta sian templon.

Kelke da horoj post la subiro de la suno en la templo de Ptah kolektiĝis la ĉefpastroj kaj iliaj plej fidelaj partianoj. Estis tie Herhor, Mefres, Mentezufis, tri nomarĥoj kaj la plej alta juĝisto de Teboj.

La nomarĥo de Aa tordis siajn manojn.

Poste Herhor aldonis:

Baldaŭ la nomarĥoj adiaŭis la pastrojn, eĉ ne penante kaŝi sian malĝojon kaj maltrankvilon. Restis nur Herhor kaj Mefres.

Post longa silento Herhor diris:

La greko eksilentis kaj subite komencis tremi, vidante en la mano de Mefres globeton el malhela kristalo. Li paliĝis, malklariĝis lia rigardo, sur lia vizaĝo aperis ŝvitaj gutoj. Liaj okuloj estis fiksitaj sur unu punkto, kvazaŭ najlitaj al la kristala globeto.

—Li jam dormas —diris Mefres. —Ĉu tio ne estas stranga?

La dormanta greko pli fikse rigardis la kristalon kaj post momento respondis:

—Mi vidas lin... Li estas vestita per ĉifonoj de almozulo...
"Fine la pia Mefres komencas montri dentojn kaj ungegojn... Li mem deziras fariĝi nur... la gardisto de Labirinto, kaj sian edukaton Likonon fari nur... Faraono..! Vere, por satigi la avidecon de miaj helpantoj, la dioj devus krei dek Egiptojn..."

Kiam ambaŭ altranguloj forlasis la subteraĵon, Herhor nokte, piedire revenis en la templon de Izido, kie li loĝis, kaj Mefres ordonis prepari kelke da ĉevalaj portiloj. En unu portilon junaj pastroj metis la dormantan Likonon, kun sako sur la kapo: en la alia sidiĝis la ĉefpastro mem kaj, ĉirkaŭita de kelke da rajdantoj, ektrotis al Fayum.

En la nokto de 14-a al la 15-a de Paofi, la ĉefpastro Samentu, konforme al la promeso donita al la Faraono, eniris Labirinton tra koridoro, konata nur de li. Li havis en la mano faskon de torĉoj, el kiuj unu brulis, kaj sur la dorso korbon kun instrumentoj.

Samentu tre facile transiris de unu salono en alian, el koridoro en koridoron, per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj. Iafoje li ŝanceliĝis, sed tiam li legis la misterajn signojn sur la muroj kaj komparis ilin kun la signoj sur la rozario, kiun li havis sur la kolo.

Post duonhora irado li atingis la trezorojn. Foriginte tie platon en la planko, li eniris en suban salonon. Ĝi estis malalta, sed vasta, kaj ĝia plafono estis apogita sur multenombraj dikaj kolonoj.

Samentu demetis sian korbon kaj, eklumiginte la torĉojn, ĉe ilia lumo komencis legi la surskribojn sur la muroj.

"Malgraŭ mia mizera aspekto —diris unu surskribo —mi estas vera filo de l' dioj, ĉar mia kolero estas terura. Ekstere mi fariĝas fajra kolono kaj naskas la fulmon. Enfermita, mi estas tondro kaj detruo kaj ne ekzistas konstruaĵo, kiu kontraŭstarus al mia potenco. Kvietigi min povas nur la sankta akvo, forprenante mian forton. Sed mia kolero naskiĝas same de flamo, kiel de plej malgranda fajrero. En mia ĉeesto tio tordiĝas kaj falas. Mi estas kiel Tifono, kiu renversas plej grandajn arbojn kaj levas ŝtonojn..!"

Li malfermis unu kolonon kaj elprenis grandan poton. La poto havis kovrilon, algluitan per vakso, kaj truon, tra kiu pasis longa, maldika ŝnuro, finiĝanta oni ne scias kie en la interno de la kolono.

Samentu fortranĉis de la ŝnuro pecon, proksimigis ĝin al la torĉo kaj rimarkis, ke la torĉo brulas rapide kun siblo.

Nun singarde li demetis per tranĉilo la kovrilon kaj ekvidis en la poto kvazaŭ sablon kaj ŝtonetojn de cindra koloro. Li prenis kelke da ŝtonetoj kaj, foririnte flanken, almetis la torĉon. Tuj ŝprucis granda flamo, kaj la ŝtonetoj malaperis, lasante post si fumon kaj malagrablan odoron.

Li iris de kolono al kolono, malfermis la kaŝejojn kaj elprenis la kaŝitajn potojn. Ĉe ĉiu estis ŝnuro, kiun Samentu tratranĉis, kaj la potojn li starigis flanke.

Antaŭgardinte tiel la suban salonon, Samentu revenis en la trezorejon, kaj de tie eniris en la supran salonon. Tie ankaŭ estis surskriboj, multenombraj kolonoj, kaj en ili potoj, provizitaj per ŝnuroj kaj plenigitaj per ŝtonetoj, kiuj ĉe la kontakto kun fajro eksplodis.

Samentu tratranĉis la ŝnurojn, forigis la potojn el la kolonoj kaj iom da griza sablo prenis en ĉifonon: Poste laca li sidiĝis. Ses el liaj torĉoj jam forbrulis; sendube la nokto jam proksimiĝis al sia fino.

Laca li komencis revi. Nun li estis certa, ke li okupos la plej altan postenon en la ŝtato, pli potencan ol tiu, kiun okupis Herhor. Kion li faros tiam..? Multon, multon. Li certigos saĝon kaj riĉaĵon al siaj posteuloj. Li penos elŝiri la sekretojn de ĉiuj temploj, kio senlime fortigos lian povon kaj certigos al Egipto superecon je Asirio.

La Faraono ridas la diojn: tio faciligos al li la taskon fondi la kulton de unu sola dio, ekzemple de Oziriso, kaj kunigi Fenicianojn, Hebreojn, grekojn kaj Libianojn en unu ŝtaton kun Egipto.

Samtempe li komencos la laborojn ĉe la kanalo, kiu devas kunigi Ruĝan maron kun Meza. Kiam sur la bordoj de la kanalo estos konstruitaj fortikaĵoj kaj kolektitaj grandaj armeoj, la tuta komerco kun la nekonataj popoloj de Oriento kaj Okcidento falos en la manojn de Egiptanoj.

Oni devas ankaŭ posedi propran ŝiparon kaj egiptajn maristojn... Kaj antaŭ ĉio frakasi Asirion, kiu ĉiujare fariĝas pli kaj pli danĝera...

Oni devas limigi la lukson kaj avarecon de l' pastroj... Ili estu saĝuloj, ili havu bonstaton, sed ili servu al la ŝtato, anstataŭ ekspluati ĝin por sia profito, kiel hodiaŭ...

Li rekonsciiĝis. Ankoraŭ unu torĉo forbrulis, kaj estis jam granda tempo forlasi la subteraĵon.

Li leviĝis, prenis la korbon kaj forlasis la salonon sub la trezorejo.

Li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj, kiam subite li haltis... Ŝajnis al li, ke sur la planko de la ĉambro li vidas maldikan strion de lumo...

En unu momento tiel granda teruro ekregis lin, ke li estingis la torĉon. Sed la strio sur la planko ankaŭ malaperis.

Samentu atente aŭskultis, sed li aŭdis nur la batadon de la pulso en la propra kapo.

Per tremanta mano li prenis el la korbo malgrandan vazon, en kiu malrapide bruletis meĉo, kaj ree eklumigis la torĉon.

Li ĉirkaŭrigardis en la salono kaj aliris al la muro, en kiu estis kaŝita pordo. Li premis unu najlon, la pordo ne malfermiĝis. Dua... tria premo... nenio.

Subite ree ekregis lin timo. Li komencis kuri de muro al muro kaj ĉie provis malfermi kaŝitan pordon. Fine unu cedis. Samentu profunde ekspiris kaj troviĝis en grandega salono, tute plena de kolonoj, kiel ordinare. Lia torĉo lumigis apenaŭ parton de ĝi, la resto dronis en densa krepusko.

La mallumo, la arbaro de kolonoj, kaj antaŭ ĉio la fakto, ke la salono estis al li nekonata, redonis al la pastro kuraĝon. Sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero: ŝajnis al li, ke ĉar li ne konas la lokon, neniu ĝin konas, neniu venos tien...

Li iom trankviliĝis kaj sentis, ke la piedoj fleksiĝas sub li. Li sidiĝis. Sed ree li salte leviĝis kaj komencis ĉirkaŭrigardi, kvazaŭ por kontroli, ĉu vere minacas lin danĝero kaj de kie..? El kiu el la mallumaj, anguloj ĝi eliras, por sin ĵeti sur lin..?

Samentu, kiel neniu alia en Egipto, kutimis al subteraĵoj, mallumo, erarvagado. Krom tio li travivis multajn maltrankvilojn. Sed tio, kion li sentis nun, estis io tute nova kaj tiel nova, ke la pastro timis doni al ĝi la ĝustan nomon.

Fine kun granda peno li kolektis la pensojn kaj diris:

La morto..! -murmuretis al li voĉo, kaŝita ie sur la fundo de lia koro.

Ĉu la morto..?

Ŝvito kovris lian vizaĝon; lia spirado haltis. Kaj subite la frenezo de l' timo ekregis lin. Li komencis kuri en la salono kaj bati la murojn per la pugno, serĉante eliron. Li jam forgesis, kie li estas kaj kiel li venis tien; li perdis la direkton, eĉ la eblon sin orienti kun la helpo de la rozario.

Samtempe li sentis, ke estas en li kvazaŭ du homoj: unu preskaŭ freneza, alia trankvila kaj saĝa. La saĝa klarigis al si, ke ĉio povas esti nur iluzio, ke neniu trovis lin, neniu lin serĉas, kaj ke li eliros, se nur li iom liberiĝos de l' timo. Sed la unua, la freneza, ne aŭskultis la voĉon de la prudento, kontraŭe, ĉiuminute li akiris superecon je sia interna antagonisto.

Oh, se oni povus sin kaŝi en iu kolono..! Tiam oni serĉu... Certe neniu lin trovus, kaj li, dorminte iom, reakirus la regadon de si mem.

—Kio povas okazi al mi ĉi tie? —diris li, levante la ŝultrojn. —Se nur mi trankviliĝos, ili povos persekuti min tra la tuta Labirinto... Por bari ĉiujn vojojn oni bezonus milojn da homoj, kaj por montri la ĉelon, en kiu mi estas —almenaŭ miraklon..!

Bone, sed ni supozu, ke oni kaptos min... Kio do..? Mi prenas jen ĉi tiun boteleton, mi levas ĝin al mia buŝo kaj post unu minuto mi forkuras tiel, ke neniu kaptos min... Eĉ la dioj...

Sed malgraŭ la rezonado, ree ekregis lin tiel terura timo, ke duan fojon li estingis la torĉon kaj tremante, klakante per la dentoj li enŝovis sin post kolonon.

Kovrilo de eldono de La Faraono.

Ŝajnis al li, ke li aŭdis pezan frapon. Li salte leviĝis kaj, en la fundo de l' salono ekvidis brilon..!

Jes: realan brilon, ne iluzion... En malproksima muro, ie en la fino de l' salono, pordo estis malfermita, kaj tra ĝi en ĉi tiu momento eniris kelke da armitaj homoj kun torĉoj.

Vidante tion, la pastro eksentis malv­armon en la piedoj, en la koro, en la kapo... Li ne dubis plu, ke ne nur li estas malko­vrita, sed persekutata kaj ĉirkaŭita.

Kiu povis lin per­fidi..? Kompreneble, nur unu homo: la juna pastro de Set, al kiu li sufiĉe detale konfidis siajn planojn. La perfidulo sola devus unu monaton serĉi la vojon en Labirinto; sed kun la helpo de la gardistoj li povis dum unu tago trovi liajn postesignojn...

La armeo de La Faraono. En ĉi tiu momento li havis la impreson, konatan nur de homoj, kiuj staras antaŭ la morto. Li ĉesis timi, ĉar la imagataj teruroj malaperis en la ĉeesto de la realaj torĉoj... Kaj ne sole li reakiris la memregadon, sed eĉ li eksentis sin senfine supera, ol ĉio vivanta... Post unu momento minacos lin plu neniu... neniu danĝero...

La pensoj trakuris lian kapon kun la rapideco kaj heleco de fulmo. Li rememoris sian tutan ekzistadon: la laborojn, danĝerojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj ĉio ŝajnis al li bagatelo. Ĉar eĉ se li estus en la nuna momento Faraono aŭ posedus ĉiujn juvelojn de ĉiuj reĝaj trezoroj...

Ĉio ĉi estas vantaĵo, polvo, eĉ malpli, ĉar iluzio. Nur unu estas granda kaj reala, la morto...

Dume la homoj kun la torĉoj, atente rigardante la kolonojn kaj angulojn, atingis jam la mezon de la grandega salono. La pastro vidis eĉ la pintojn de iliaj lancoj kaj rimarkis, ke ili ŝanceliĝas, ke ili iras antaŭen nevolonte kaj kun timo. Kelke da paŝoj post ili iris alia grupo de personoj, lumigita per unu torĉo.

Samentu eĉ ne sentis koleron kontraŭ ili, nur scivolon: kiu perfidis lin? Sed ankaŭ ĉi tiu demando ne tre interesis lin; multe pli grava ŝajnis al li la demando: kial la homo devas morti..? Kaj por kio li naskiĝis..? Ĉe la fakto de la morto, la tuta vivo mallongiĝas en unu doloran momenton, eĉ se ĝi estis plej longa kaj plej riĉa je spertoj.

Vekis lin la voĉo de unu el la armitoj:

La armitoj haltis. Samentu sentis, ke li amas ĉi tiujn homojn, kaj la koro ekbatis en li.

Malrapide proksimiĝis la alia grupo. Oni disputis:

"Likon..? —pensis Samentu. —Ah, tio estas la greko simila al la Faraono... Sed kion mi vidas..? Mefres mem alkondukis lin ĉi tien..."

En la sama momento la dormanta greko sin ĵetis antaŭen kaj haltis antaŭ la kolono, post kiu sin kaŝis Samentu. La armitoj sekvis lin, kaj la brilo de iliaj torĉoj eklumigis la nigran figuron de la pastro.

Samentu eliris. Lia apero faris tiel grandan impreson, ke la homoj kun la torĉoj posteniĝis. Li povus trairi inter la teruritaj, kaj neniu haltigus lin; sed la pastro ne pensis plu pri la forkuro.

Samentu proksimiĝis al li kun rideto kaj diris:

La ĉeestantoj ŝtoniĝis; Samentu daŭrigis kun trankvila ironio: