Politiko sago

KRONVIM19ª, la pandemia monda krizo Hispana flago

Ĉifoje mi estas enkarecerigita en mia hejmo, senebla promeni aŭ viziti amikojn, estante miaj gardistoj timo kaj registaro. Jes, se oni devas esti en prizono, la plej bona estas sia propra hejmo,Mesaĝo prezidenta. ĉu ne? Sed mi, same kiel preskaŭ ĉiuj ceteraj hispanoj, faris nenion meriti tion. Mi diras preskaŭ pro tio, ke politikistoj ĝenerale, kaj la registaro pli precize, okazigis tion pro la prokrasto, kiun ili faris, pro sia neceso promocii la Manifestacion pri  la Tago de la Vi­ri­no, la las­tan 8an de marto. Mi­nis­tro pri Sci­en­co, S-ro Pe­tro Du­ke, diris, ke la Re­gis­taro ko­nis pri la gra­veco de la mal­sano la 2an de Fe­bru­aro, kaj mi kre­­das lin. Mi ne refe­ren­cos al viruso ki­el Kron­viruso, sed KO­VID19º pro tio, ke ekzistas almenaŭ 6 diversaj kronvirusoj, sed tiu, al kiu ni referencas, estas ekzakte KRONVIM 19º.

Povas esti, ke la Registaro kaj la ceteraj hispanaj politikistoj ne antaŭvidis tiun ĉi katastrofon, sed mi tion dubas. Dum mi verkas tiun ĉi artikolon, mi aŭs­kul­tas la Prezi­den­ton de Hispanio per tele­vido klarigi pri la decidoj, kiujn li kaj siaj ministroj faris. Li diras, ke ni restu hejme ne pro timo, sed pro kura­ĝo. La rezonado es­tas sentaŭ­ga kaj la agado, mal­frua. Se ili farintus tiun de­ci­don unu mo­­na­ton pli frue, ne ti­om mul­te da ho­moj mortintus. Ĝis nun jam mortis pli ol  8000 homoj je la momento, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon. Se oni malpermesintus la Manifestacion por la Rajtoj de Virinoj, same kiel la diversajn sportajn eventojn de lasta januaro (la daton, kiam la unua hispano estis infektita), certe la cifero da mortintoj estus multe malpli granda. Kaj la Prezidento scias, ke ni scias pri ĝi. Se ili kredis tiam, ke estus troige enkarcerigi nin ĉiujn hejme, nun oni konstatas, ke estintus malpli traŭmatige fermi la aerspacon hispanan tiam, same kiel aliaj landoj faris, ansataŭ enkarcerigi tutan popolon, kion eĉ Diktatoro Franko neniam faris. Mi memoras, ke dum ties tempo en Alarmostato oni permesis kunvenojn surstrataj ĝis tri homoj samtempe.

Mi tute ne ŝatis tiun paroladon de la nuna Prezidento, ĉar li parolis kvazaŭ ŝajnas al li, ke la grava afero estas, ke ni ĉiuj estas enkarcerigitaj hejme, kaj ne tio, ke homoj mortas, kaj ke oni ne scias kiuj mortos venontfoje.

Onidire aperas teruraj novaĵoj, kaj imagoj teruraj per televido kaj interreto. Mi ĉesis vidi ilin, ĉar ne estas same informo kaj ĝui morbe malfortunon aliesan. Ŝajnas, ke kelkaj homoj ĝuas katastrofon kaj emas esti la unuaj, kiuj komunikas terurajn aferojn. Honton al ili. Plej bona afero estas, ke ni ne atentu al ili. Same kiel la Registaro ne dece agas, tiuj homoj ankaŭ ne decas. Oni ja scias, ke oni mortos iam, sed oni preferinde ne vivu kun timo, sed kun optimismo kaj, ĉefe, amo al vivo.

Ne estas tempo por timo kaj kulpigo, sed mi honeste opinias, ke ni meritas pli bonan registaron ol tiun ĉi, kiun ni suferas en Hispanio nun. Registaron, kiu ne mensogas kaj kiu zorgas pri la bonfarto de la civitanaro. Ŝajnas, ke Dua Vicprezidento, S-ro Paŭlo Iglesjas' jam proponis, ke oni ŝtatigu la privatajn hospitalojn kaj komunikilojn eble forgesante (ĉar li ja scias), ke ĉiuj entreprenoj ŝtatigitaj en Venezŭelo ne plu funkcias, ĉar ilin ekregis funkciuloj tre lojalaj al la reĝimo, sed tute senutilaj regi entreprenojn. Ne estas, ke ili ne volas bone agi, estas ke ili tute ne scias, kaj eble prifajfas, ĉar ili estas dogmemaj, sed ne patriotoj, kaj ili ja scias, ke ne el sia agado dependas siaj postenoj, ĉar ili daŭre ricevos siajn salajrojn funkciulajn. Feliĉe ne ĉiuj ministroj opinias tiel, kaj estis tre longa ministra kunveno, en kiu oni petis, ke la ministroj de PODEMOS estu eksigitaj de la registaro, ĉar iliaj proponoj estas bizaraj kaj senutilaj al la momento tiom tragika de Hispanio.

Aldone, moŝtaj Vicprezidanto Iglesjas kaj Prezidento Sanĉes devintus resti hejme kaj ne ĉeesti la ministran kunvenon ĉar iliaj edzinoj suferas la malsanon KRONVIM19on. Malbonan ekzemplon ili montras al civitanaro. Ni ĉiuj memoru tion je la venon­ta fojo, kiam estos voĉdonado, se ĝi iam estos denove.

Dume hispanoj mortas, ĉefe maljunuloj kaj tiuj jam malsanaj kiam la pandemio komencis. Ĉu estas likvidado de ne produktemaj civitanoj? Kiuj profitos per tiu damninda evento? Eble oni iam scios..., kvankam mi sincere dubas. Kaj alilande okazas simile, escepte de en Rusujo, la plej granda lando el la tuta mondo, kie sufiĉe frua agado registara malebligis, ke granda kvanto da homoj mortos. Gratulon al la rusa registaro.

Ni, malsame, estas punataj en niaj hejmoj ĉar la Registaro malbone kondutis. Pro tio la Registaro devas demisii jam, kaj oni devas starigi Registaron de Koncentriĝo Nacia kies celo sola devas esti solvi la krizon prisanan, kiun ni havas, kaj la ekonomian, kiu falos sur nin tuje pro tio, ke la tutan produktivan klason de Hispanio estas enkarcerigita. Ĉar tio, kion ni riskas ne estas la reĝimo, aŭ la lando, sed la nacio.


Kajeroj ~ Kajero 115ª ~ En PDF (paĝo 9ª)