La misaventuroj de Don' Ĥŭan' sago

9ª La grava vorto

Don' Ĥŭan' jam estis en Unuiĝintaj Ŝtatoj dum unu semajno, eble du, sed li vivintis kun tia sia Barbi' dum du jaroj jam. Unue li daŭrigis tiun ŝercon pri mastro kaj sklavino, sed baldaŭ li alkutimiĝis al ĝi, de kiam li suprizinte vidis, ke ŝi faras ĉion, kion li proponas al ŝi. Li eĉ demandis al ŝi pri tio, kion ŝi farus, se li ordonos (kaj li elektis zorge lektis tiun vorton) al si, ke li forlasu lin pace. Ŝi respondis, ke li farus tion, eĉ se tio estos malfacile por ŝi kaj plorus multe dum multe da tempo, ĉar ŝi profunde amas lin.

«Sed mi ne amas vin, Barbi'», li respondis.
«Mi scias, mastro. Sed neniu alia knabino aŭ virino donos al vi eĉ duonon da tio, kion mi donas al vi. Kaj mi ne donas pli al vi ĉar vi estas feliĉa per tiom malmulte. Mi ne volas superŝuti vin, aŭ malkomfortigi vin».

Tio ridetigis lin. Ŝi superrandigis lian kapablon surpriziĝi de antaŭ multe da tempo. Do li karesis ŝian hararon kaj kisis ŝin longe, kaj poste li amindumis kun ŝi eĉ pli longe. Kaj poste ŝi diris al li, kvazaŭ pensante malrapide: «Ĉu vi scias, mia mastro? Ĉiam, kiam vi vokas min Barbi', mi vidas amon en vi. Tio signifas, ke vi eble ne scias, ke vi amas min, mastro. Jes, eĉ se vi ne diras Mi amas vin al mi, mi scias, ke tio estas vera, mia mastro. Kaj mi estas feliĉa pri tio. Bonvolu, neniam ĉesi voki min Barbi'. Mi estos via Barbi' tiom longe, kiom vi volos».

10 Farendaj taskoj.

Ŝi permespetis iri kaj vidi sian edzon pro ties naskiĝtago. Li jesis eĉ sciante, ke ili du amindumos dum horoj. La aliajn tri datojn li ordinintis ŝin iri al ŝia edzo kaj ne reveni ĝis kiam edzo diras al ŝi, ke ŝi revenos. Tio okazis ĉiam ene de semajno post ŝia iro. Sed nun estas li, kiu iros for. Oni jam riparis ŝian nazon en nazeton antaŭ kelkaj monatoj pli frue ol komuniki ŝin, ke li devas reiri en Malnovan Anglion por solvi kelkajn aferojn, tiel ke li povos reveni al ŝi por ĉiam. Li prokrastis lian vojaĝon al Britio dum kelkaj semajnoj pli, ĉar li volis alkutimiĝi al ŝia nova nazo. Mankis al li la kutimo, kiun li akiris teni ŝian nazon inter siaj dentoj malforte, sed ne liberigante la tenon. Kaj li ne plu povas fari tion nun. Li tenas per siaj dentoj, anstataŭe, ŝian mentonon, tamen. Tio estas unu el tiuj stultaj aferoj, kiujn oni faras al sia knabino pruvi, ke oni kaptis ŝin.

Ĵus reveninte en Londonon, li sercis sian amikon Koeljon kaj vendis sian domon al li. Koeljo ĉiam volis vivi kun li, ĉar lia hejmo estis tiom proksime al urbocentro, kaj tamen la najbarejo tiom silenta, ke estas kvazaŭ oni vivas en insulo de soleco meze de ĥaozo.

Tuj poste li vizitis Elvirinon, la frenezulino, kiu volis edziniĝi al li tiom postule. Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? Certe jes.

«Don' Ĥŭan'! Do vi venis ĉi tien?»
«Saluton, Elvirin'. Mi kredas, ke mi ŝuldas al vi pardopeton esti tiom kruela al vi tiom longe».
«Ho, certe ne! Vi ne estis kruela. Ĉu vi venis peti min, ke mi edziniĝu al vi?»
«Ne, ne vere, Elvirin'. Mi vivas kun virino de kiam ni ne vidis unu la alian. Mi ja venis deziri al vi ĉion bonan kaj bonŝancon, ĉar mi forlasas Anglujon por neniam reveni, kaj vivi kun tiu eksterordinara virino, kiun nur Ameriko povas produkti, ĝis kiam mi mortos. Mi volis vidi vin kaj konservi agrablan memoron pri vi, pro kio mi ĉiam dankos al vi».
«Ho, dankon, Don'. Tio tuŝas mian koron. Fakte mi troigis mian persekuton al vi. Mi vere bedaŭras tion».
«Ĉu vi vivas kun iu?»
«Mi havis fianĉojn dum tiu tempo. Kaj jes, nun mi estas kun viro. Sed unu vorto via, kaj li estos historio».
«Ho, ne... Restu kun li. Eble vi fartos bone kun li, certe multe pli ol kun mi. Se vi ne amas lin, lernu fari tion».
«Nu, se mi ne povas havi vin...»
«Jes, mi certas. Dio benu vin, Elvirin'». Li kisis ŝin kaj foriris.

Anin' ne estis tiom prudenta.

«Vi murdis mian paĉjon!»
«Juĝisto decidis, ke tio estis bedaŭrinda akcidento».
«Sed vi pusis lin!»
«Jes, tio estis aŭtomata movo. Mi vere bedaŭras tion, Anin'».
«Nun, dum jaroj mi ofertis monon al tiu, kiu mortigis vin. Sed ŝajnis, kvazaŭ la tero englutis vin. Mi esperis, ke vi estas morta kaj en Infero».
«Ho, bone, mi estis nur en Ameriko».
«Bonorde. Vi povas reiri tien kaj neniam reveni».
«Tio estas ekzakte mia plano, Anin'. Mi nur volis, ke ni estos amikoj».
«Ne. Mi ne povas amikiĝi al fia persono, kia vi estas. Vi povas mensogi en korto kaj al ĉiuj ajn, sed vi neniam povos mensogi al mi. Vi estas fia, kaj ĉiam vi estos tia».
«Vi ne diris tion, kiam vi volis edziniĝi al mi…»
«Jes, mi estis stulta tiam. Eĉ pli malbone, mi estis freneza».
«Mi opinias, ke vi estas freneza nun, Anin'. Vi kulpigas min, sed estis vi tiu, kiu ĵetis vian patron kontraŭ mi. Estis mur malbonŝanco, mi scias. Sed mi bedaŭras pri li. Kaj pri vi».
«Ne kuraĝu paroli pri mia paĉjo! Mi ne volas vidi  vin denove!»
«Bonorde, tio ne okazos, Anin'. Mi bedaŭras, ke ni finas tiel. Mi volis, ke ni estos amikoj».
«Ĉu amikoj?! Mi neniam amikiĝos al murdisto! Neniam!»

Do li reiris en Usonon kun nenia ligo al la malnova kontinento. Li havas la promeson, ke Koeljo kaj lia edzino vizitos lin en Hartford'. Li ne plu havas hejmon tie, sed Barbi' dirintis lin, ke ĉio ŝia estas lia, eĉ ŝi mem, do li sentas, ke li povas inviti ilin veni vidi lin.

Kiam li revenis en Usonon, Barbi' estis ege kontenta, ĉar ŝi temis, ke li decidis ne reveni al ŝi.

«Kion vi farintus tiukaze?»
«Mi respektus vian deziron, mia mastro, kiel mi promesis al vi iam. Eĉ se mi estos tre malgaja dum tre longa tempo».
«Ĉu feliĉigas vin, ke mi revenis?»
«Komprenegeble, mia mastro!»
«Mi ne scias…», Don' Ĥŭan' diris.

Tiam ŝi ekkomprenis kaj senvestiĝis. Post sekundoj ŝi estis tute nuda por li. Li prenis ŝin tuje, starante. Ŝi estis tre feliĉa kaj montris tion al li per ĉiu maniero, kiun ŝi povis.

Vivo estis alia por ili de tiam. Li komencis pentri kaj lernis ludi pianon. Ŝi kantis bele, kaj estis agrable vidi ŝin kanti nuda dum li akompanas ŝin per piano. Post kelkaj monatoj ŝi devis vidi sian edzon, kaj baldaŭ poste ŝian ventron komencis ŝveliĝi, ĉar ŝi estis graveda. Ŝi neniam diris al edzo, ke la tri bebojn, kiujn ŝi konceptis ne plu estis liaj. Ŝi ankaŭ ne diris al li kies ili estas. Sed ŝi portis ilin al ties patro ofte. Ŝia oficiala edzo sciis, ke ŝi vivas kun viro, sed li ne zorgis pri tio de la fojo, kiam li demandis al ŝi pri tio, kaj ŝi respondis ofertante divorcon. Li divorcintis antaŭe, kaj rifuzis. Li memorigis al ŝi pri la skribita interkonsento ili du estis firmintaj. Li havas personajn kialojn ne divorci, kaj ade diris: Preferinde malbona interkonsento ol bona divorco. Fakte li konceptis divorcon nur kadre de bona ne-divorca interkonsento. Aldone, li ne zorgis pri tio, kio okazos pri siaj petrolputoj post kiam li mortos. Li ne zorgis ĉu siaj gefiloj estas du aŭ kvin. Ĉiel ajn, kvin putoj estas sufiĉe por kvin geoinfanoj, kaj ili ne povos vivi pli bone kun du kaj duono ol kun po unu.

Sed tio estus alia rakonto. Pro tio ni lasas ĉi tie nian aferon, ĉar Barbi' signifas vere la fino de la misaventuroj de Don' Ĥŭan'.

Mursjon, Novembro  
14ª
2014,  je la 18:21.

Fintradukite en Esperanton

la 1an de marto de 2020

je la 11:51 horo.



Kajeroj ~ Kajero 114ª ~ En PDF (paĝo 5ª)