De
kelkaj monatoj mi, sub plumnomo Francisco Paroligema, instigas
geesperantistojn el la tuta mondo paroli en Esperanto pere de
programo Telegram, kiu permesas kunhavi parolajn (ne nur
skribitajn) mesaĝojn facile. Baldaŭ multaj samideanoj aliĝis la
ideon, kaj oni jam povas aŭskulti ĉe si la voĉojn de miloj da
samideanoj dise el la mondo. Kiu diras, ke oni ne parolas
Esperaton? Oni jam povas montri, ke ĝi estas unu el la plej
parolataj lingvoj el la mondo. Laŭ mia eltrovo, ĝi rangas inter
la 20 plej parolataj, el ĉirkaŭ sep mil.
Tamen, tio ne estas senkoste. En Esperantio ekzistas anoj ĉiaspecaj, same kiel en ĉiu alia homa aro. Multe da egoj vunditaj, kiuj trovas grave al si piedpremi samideanojn, kiuj faras ion elstaran kaj kvalitan. Do, estas kelkaj parolantoj de Esperanto, kiuj akre atakis min pro tiu iniciato. Mi rakontu tion, kiel tiu brila ideo disvolviĝis.
Je listo Esperanto-español la 17an de februaro mi sendis
voĉmesaĝon. Knabino respondis tuj, kaj tria homo apogis la
ideon, ke oni devas paroli en Esperanto senhonte kaj ade. Sed
administranto malkonsentis pri tio, kaj ni decidis translokigi
niajn parolojn al retejo de programo Telegram*. Tie la Dua viro,
ni nomu lin Duo, proklamis, ke tiam komencas la Voĉmesaĝa
Revolucio. Tamen estas kontraŭuloj al tio, kaj la nombro da
mesaĝoj malkreskas, pro ridindigaĉoj de malparolemuloj kaj kaj
enviuloj. Tamen la krizo korektiĝas per si mem kaj nun estas
centoj da voĉmesaĝoj en tiu listo. Ĉar finfine surstrataj
geesperantistoj povas paroli, aŭskulti bonajn kaj malbonajn
parolantojn, homojn, kiuj havas ion diri, kaj aliaj, kiuj nur
celas pasigi la tempon parolante kun geamikoj, kaj tio kuraĝigas
ĉiujn finfine paroli senhonte kaj senlime. Tio ja estas vera
revolucio, kvankam kelkaj preferas nomi ĝin Movado 17ªFº,