Barbarin' havis dometon ĉe la mezo de Hartford', la ĉefurbo de ŝtato. Fakte ĝi rigardas al rivero Connecticut (pron. Konek-tikat). Ŝi ne vere estas Nutmegger (nuksozulino), kiel homoj naskiĝintaj en tiu urbo estis kromnomitaj, ĉar ŝi naskiĝis en Kingsville (la urbo de la reĝo, pron. Kinsvil en la angla), en la ŝtato Teksaso, kvankam ŝi baldaŭ translokiĝis al Dallas (dalas, la ĉefurbo), kie ŝi kreskis kaj edziniĝis al riĉa posedanto de petrolputoj, du en Teksas' kaj tri en Arizono. Por ŝia unua naskiĝtago post kiam ili geedziĝis, li donacis al ŝi milionon da dolaroj kaj ŝi uzis ĝin aĉeti tiun dometon je la alia parto de la lando. Kvankam ŝia edzo estis tie kelkajn semajnojn kun ŝi poste, li forgesis eĉ kie la dometo estas. Li nur scias, ke ĝi estas ie en la orienta parto de la lando. Tial ĝi iĝis sia kaŝejo, kaj eĉ se ŝi fojfoje iris iel ajn, ŝi oficiale estas tie, kiam ŝi ne estas kun li. Ŝia rilato al ŝia edzo malproksimiĝis iom post iom, kaj anstataŭ divorci, ili atingis interkonsenton per kiu ŝi ricevas sindonan monatan monhelpon kaj ili forgesas unu la alian, sen malfacilaj sentoj. «Feliĉe», ŝi finis sian vivan resumon, «ni ne havas infanojn».
«Ĉu vi ne ŝatus havi infanon?»
«Kompreneble jes. Sed jen la problemo. Li havas du filojn de antaŭa geedzeco, do nova infano ĝenus ilin, kaj mi pensas, ke la patron ankaŭ. Do ni povas diri, ke mi alvenis malfrue al lia vivo por havi infanojn».
«Ho. Sed estas aliaj virinoj ... »
«Jes. Sed mi ne eksedziĝos, Don'. Mi vivas nur tro bone por tio ».
«Sed vi estus pli feliĉa kun infano aŭ du ... Ne vendu vian feliĉon al Diablo de Malfekundeco. Ĉu vi ankoraŭ povas havi bebon? »
«Mi pensas, ke jes. Mi havas kvindek jarojn, sed tamen produktiva. Mi volas diri, fekunda».
«Bone. Tio estas agrabla scii. Sed diru al mi, kio povus okazi, se vi havus bebon nun?»
«Mi ne scias. En mia interkonsento kun mia edzo infanoj ne estas menciitaj».
«Ĉu? Vi certe celas diri estis».
«Ne. Ĝi estas skriba interkonsento. Laŭleĝa, liaj advokatoj preparis ĝin. Li provizas min por ĉio, kion mi bezonas, kondiĉe ke mi ne eksedziĝu. Ĝi ne estas eksedziĝa interkonsento. Mi estus stulta se mi dezirus eksedziĝon».
«Verŝajne via edzo pensas, ke vi ne volas ilin".
«Eble. Ni parolis pri tio unufoje en la 30 jaroj, de kiam ni edziĝis ».
«Tridek jarojn! Kaj kiom ofte vi vidas unu la alian?»
«Nu, teorie neniam, sed ni vere pasigas niajn naskiĝtagojn kune eĉ se nia interkonsento senkulpigas ĉiun el ni vidi la alian. Mi iras kaj vidas lin ĉar ni ambaŭ tiel deziras».
«Kaj ĉu tio ankaŭ signifas sekson? Kiam estas viaj naskiĝtagoj, interkrampe?»
«Nu, la 12an de julio kaj la 28an de januaro. Kaj jes, estas sekso inter ni, kvankam ni nomas ĝin amo, eĉ se ili vere estas nur varmegaj seancoj, ĉar li provas konvinki min, ke li estis fidela al mi la tutan tempon».
«Ĉu li pridemandas vin pri tio?»
«Ne. Li diras, ke li estas liberala en tio, kvankam li estas konvinkita, ke li estis mia sola viro».
«Do tio pruvas, ke li ne estas tiel fidela».
«Jes, mi pensas tiel».
«Kaj ĉu vi estas fidela al li? Krom mi, kompreneble».
«Nu, mi havis kelkajn aferojn, daŭrantajn de tagoj ĝis semajnoj, sed nenio, kio postvivis mian restadon en la koncernata loko».
«Ho. Do vi neniam estis tiel implika kiel nun».
«Tio pravas».
«Nun diru al mi, Barbi': ĉu vi ankoraŭ volas forigi vian nazon?»
«Jes».
«Kiam vi faros tion?»
«Kiam vi permesos al mi fari ĝin».
«Ĉu? Vi povas fari ĝin, kiam vi volos».
«Ne. Mi ne faros ĝin, se ĝi ne plaĉos al vi ».
«Ĉu vi certas pri tio?»
«Kompreneble»
Don' Ĥŭan' fiksrigardis tiun fajnan virinon, ĉirkaŭ kvin futojn kaj ses colojn (unu metron sesedek centimetrojn) alta kies dikajn kaj longajn blondajn harojn li tre ŝatis, kies okuloj kaj kisoj similis al mielo, kiu preskaŭ duobligis lian aĝon..., kies mamoj defiis la forton de graveco, eble pro pasinta kirurgio..., kaj tiam li decidis, ke ŝi eble pravas. Eble ŝi estus eĉ pli bela kun nova, pli mallonga nazo.
«Rigardu, Barbi ', al via Sinjoro ne plaĉos vi malpli, se vi havas malsaman nazon. Kian nazon vi pensis?
Ŝi staris kaj serĉis en alta loko en sia biblioteka ĉambro, kaj poste donis al li grandan koverton. En la interno li vidis multajn bildojn kun diversaj nazoj. Estis cirklo ĉirkaŭ nazon iom humiliga, aroganta. Tamen ĝi ankaŭ estis alloga, ĉar la forto de ŝia vizaĝo estis en ŝiaj okuloj, je la maniero per kiu ŝi rigardis, ne en la nazo, ĉu granda ĉu malgranda.
«Barbi», diris li, «vi povas havi la nazon, kiun vi volas. Via Sinjoro ankoraŭ amos vin kun via granda aŭ malgranda nazo. Vi estas multe pli ol nazo. Kaj en ĉi tiu tempo mi lernis scii tion, kara». Kaj li mordis ŝian nazon milde. Estis ĝi iom malvarme kaj eĉ se la hejtilo funkciis, ŝi portas dikan puloveron, sed ŝi sentis sin pli varma kaj diris:
«Ĉu mi povas forpreni ĉi tion, mia Sinjoro?», ŝi demandis ektuŝante ĝin.
«Kompreneble, Barbi». Laŭ via deziro».
Ŝi nun estis tute nuda, malfermis siajn brakojn kaj diris:
«Mi volegas, ke mia Sinjoro amu min nun».