Estas domaĝe, ke La lando de Liberuloj, laŭ sia nacia himno, nun estas la Lando de Inkvizicio.
Je la monato de februaro de 1950
Senatoro Jozefo Rajmond' MacCarthy komencis ĉasadon de
sorĉistinoj inter la registara funkciularo (kiu poste
larĝiĝis al aliaj kampoj) laŭ akuzo esti komunismaj aŭ simple
simpatiaj al komunismo. Oni akre kondamnis tiun agadon ĉar oni
ne povis pruvi eĉ unun kazon, kaj ankaŭ pro tio, ke ne estante
krimo esti komunisma, la karieroj de multe da homoj, ĉefe
artistoj kaj komercistoj, kiuj vivis el vendado de siaj varoj,
ruiniĝis terure.
Simile okazas nun en Usono kaj, bedaŭrinde, en aliaj landoj kies manko da identeco kopiigas la imperiajn kapricojn. Sed grava diferenco estas, ke Makarti starigis publikajn procedurojn en kiuj akuzitoj povis defendi sin antaŭ ol ricevi sentencon. Sed nun sufiĉas esti akuzita en amasmedioj por ke li (pli ofte ol ŝi) suferos sentencon kaj punon. Hodiaŭ ne plu ekzistas la Supozo pri Senkulpo, sed ĉiu stulta mallertulo trovas sin sufiĉe kapabla juĝi post aŭskulti nur unu flankon, la akuzantan. Sed necesas aŭskulti la du flankojn kaj taksi la pruvilojn antaŭ decidi pri tio, kiu kulpas. Sed se pruvojn ne estas sufiĉaj, akuzito ne estas kulpa.
Antaŭ kelkaj
monatoj oni akuzis Kevinon Spejci (Kevin Spacey) pri seksa
molestado, kaj tiu sola akuzo estis sufiĉe ĉesigi lian
partoprenadon en fama televidserio Domo de kartetoj
(House of Cards originale, hispane Castillo de
naipes) kaj aliaj prokejtoj kinaj. Verŝajne lia kina
kariero jam finis pro tio, kaj kulpuloj pri tiu falsa akuzo
restos nepunataj pro tio, ke korekteco politika protektas ilin
same kiel en la inkviziciaj tagoj atestantojn falsajn kaj
akuzantojn protektis la proceduro mem. Tial ne estas malmultaj la
homoj justicavidaj, kiuj ĉesis vidi tiun televidserion, ĉar
estas aliaj faritaj de nefaŝistoj. K. Spacey estas senkulpa, laŭ
tribunalo.
Simila kazo estas tiu de Woody Allen, la fama reĝisoro, kiu ridigis nin tiom ofte per siaj brilaj filmoj. Post kelkaj tagoj oni vidos finfine en Hispanio kaj Eŭropo lian lastan filmon, Pluvtago en Novjorko, sed oni ne premieros tion en Usono ĉar la moderna Inkvizicio de Politika Korekteco jam kondamnis lin al ostracismo pro tio, ke oni akuzis lin pri nekorekta konduto kun infaninoj.
Estas sufiĉe
malsana, ke socio reagis tiel pro tio, ke oni volas esti
bonisma. Bonismuloj ŝajne jam supreniris la socian ŝtuparon
sufiĉe alte por dikti tion, kio estas bona kaj malbona. Kaj ne
nur malbonas molesto, sed simpla akuzo pri molesto, sendepende
de ĉu ĝi veras, ĉu ne. Tiuj senkapaj bonismuloj diras, ke ne
estas, ke ili ne kulpas: estas, ke oni ne sukcesis pruvi
lian kulpon, sed li ja kulpas pro tio, ke oni akuzis lin. Kaj
homoj sekvas tiun konsideron same kiel germanoj sekvis la
argumentojn de Hitlero kontraŭ judoj, ŝafe kaj adepte.
Feliĉe ankoraŭ estas justaj kaj inteligentaj homoj, kiuj ne sklaviĝas al sloganoj kulpigaj. Lastan jarcenton inteligentaj homoj kiel Einstein forlasis Germanion ĉar ne estas sane vivi tie, kie oni ne opinias, sed la ŝtato opinias por oni, kaj hodiaŭ estas saĝaj homoj, kiuj denoncas tiujn maljustajn persekutadojn.
Sed, aldone, mi kuraĝas demandi: kio gravas? Oni povas esti krimulo kaj produkti bonegajn artaĵojn. En la kazo de Woody Allen, same kiel en tiu de Spacey, tribunaloj sentencis, ke ili estas senkulpaj. Sed socio hontas konfesi, ke ĝi eraris, kaj ne nur socio, sed ĉiuj akuzintoj. Ili neniam pardonpetas, kaj oni ne postulas, ke ili pagu la damaĝon kaŭzitan de la misfaro de la akuzintoj. Urĝas, ke venos leĝo, kiu punos la damaĝon kaŭzita de sensencaj akuzantoj.
Revenante al Pluvtago en Novjorko, geaktoroj redonis la monon, kiun ili ricevis por partopreni en la filmo, kaj bojkotis ties premieron, kion ili atingis dum du jaroj, kaj eĉ hodiaŭ ĝi ne aperos en Usono. Eble ili sentis sin devigitaj fari tion pro la skandalo ĉirkaŭ la reĝisoro. Sed ili nur pruvas per tio, ke ili ne estas honestaj kaj fidindaj civitanoj.
Mi certe rekomendas vidi la filmon, ĉar kelkaj kritikistoj, inter ili Fernando Trueba, diras, ke temas pri unu el la plej bonaj filmoj de tiu fama reĝisoro.