Redaktore sago

Novmondiĝo ~ Hispana versio

Dum la lasta jarcento Hispanio perdis sian nocion pri si  mem, kaj laŭ la unuaj jaroj de ĉi tiu jarcento la afero ne pliboniĝis. Multe oni mensogis kaj mensogas pri ni mem, kaj nia loko en la mondo, kaj nun estas tiuj mallertuloj, kiuj deziras esti eŭropa per neigo de sia identeco kiel hispanoj.

Tiu absurda sinteno komencis du Monumento al Eltrovo.jarojn antaŭ la komenco de la 20ª jarcento, je la milito kontraŭ Usono je la jaro 1898, kiun komencis la mensogoj de propaganda ĵurnaloj de Hearst (Donu al mi la faktojn, mi kreos la militon!, li asertis), kaj kiun Hispanio malvenkis ĉar stulteco de ties registaro (eble pro korupteco politika) malebligis, ke ili produktos submarŝipon jam inventita de Isaac Peral en Kartaĥeno. Per tiu milito Cuba, Portoriko (Puer­to Rico, riĉa haveno en la hispana ling­vo) kaj Filipinaj Insuloj estis okupitaj de la trupoj de Usono, sen konsidero al la deziroj de ties civitanoj. Estas nepenseble, ke hodiaŭ neniu kondamnu tiun neigon pri la homaj rajtoj de tiuj homoj. Nun en Portoriko estas civitana movado celante reveni en la kronon de Hispanion, sed ne ŝajnas, ke la registaro usona atentas multe al ili, eĉ se pli ol jarcento poste por­to­rikanoj ankoraŭ ne havas plenajn civi­to­raj­tojn kiel usonanoj. Filipinoj estas sen­de­pen­da ŝtato, sed kun multe da problemoj, kaj Kubo suferas kruelan komunisman reĝi­mon, interalie pro tio, ke Usono ne sciis aŭ ne volis fari taŭgan sendependigan proceduron. Kiam evi­dentiĝis, ke ne plu ekzistas avantaĝoj por ili, ili forlasis la landon, kiu kostis al ili monon, Filipinojn, dum ili ne plene akceptis Portorikon kiel novan ŝtaton, kaj ankaŭ mistraktis Kubon, kiu estis kvazaŭ putinejo por riĉuloj de Usono. Tio kreis la kondiĉojn por ke Fidel' Kastro kaj siaj partianoj sukcesos batali kontraŭ la invadinta povo kaj ties pupa registaro prezidita de Fulgencio Batista. Kaj tiel stagnas aferoj en Kubo de la kvindekaj jaroj de la lasta jarcento.

Usono kreis registaron pupan en la insulo, kaj poste kreis ankaŭ la reakcion al tiu, kaj sekve Kubo falis en brakojn de la sola potenco, kiu kuraĝis defii Usonon, Sovetunio. Nun Sovetunio ne plu ekzistas, sed la kuba registaro vampiriĝas la riĉaĵojn de Venezuelo, kaj ankoraŭ ĝi subtenas sin per tio kaj la helpo de Ĉinio kaj Rusio. Kaj tio estas domaĝo por la loĝantaro de Venezuelo, kiu ne vidas eliron al sia granda problemo supervivi.

Sed kio okzintus, se Hispanio farintus dek submarŝipojn tiutempe? Neniu alia lando havis ilin, kaj sekve la usona militŝiparo estus detruita, kaj Hispanio venkintus la militon. Oni scias, ke la surlandaj bataloj en la insulo ĉiam estis venkitaj de hispanoj, ĉar la armila teĥnologio estis simila en ambaŭ flankoj. Sed ne tiel pri tia ŝipa: la hispanaj ŝipoj estis eksmodaj kaj tre limigitaj, dum la usona militŝiparo estis tre moderna kaj ties anoj povis pafi de multe pli fore ol siaj malamikoj. Hispana venko savintus, tamen, nur tri el la hispanaj provincoj, Kubo, Filipinoj kaj Portoriko. Bedaŭrinde la stulteco de Fernando 7ª kaj Isabel IIª ne permesis al ili fortikigi la amerikajn provincojn tiel ke la krioljaj perfiduloj ne sukcesis venki la civilan militon (kiun ili nomumis Sendependeco), kiu okazis tie dum la Reĝo (kaj poste reĝino) ne kuraĝis iĝi imperiestroj kaj sekve honori sian devon protekti siajn civitanojn preter la oceano. Se ili farintus tion, la tuta Ameriko estus Hispanio nun, krom Kanado kaj la 13 originalaj kolonioj britaj, kiuj devenis Usono pro tio, ke mankis al ili reprezentadon politikan en la brita parlamento. Tio ne okazis en la hispana Ameriko, ĉar la Consejo de Indias (Indiana Konsilantaro) donis voĉon al indianoj. Hodiaŭ oni scius multe pli pri la kulturoj sjuks', mohikan', ĉejene' kaj aliaj, kiuj estis ekstermitaj de britdevenaj genociduloj, kies praidoj silentas tiujn misfarojn kontraŭajn al bazaj homaj rajtoj, dum ili laŭtvoĉigas elpensitajn similajn aferojn kvazaŭ faritajn de hispanoj.

Jes, protestantoj invadis kaj ekstermis  indiĝenojn ĉiam, kiam ili povis. Katolikoj komprenis dekomence, ke indiĝenoj estas homoj, kaj proponis al ili uzon de lingvo kaj religio, kiu igos ilin grandaj kaj potencaj en la mondo. Tiel etaj triboj iĝis grandaj kulturoj konitaj nun kiel inkao, meksika, gŭarani', kaj similaj multaj aliaj. Tia estas la diferenco inter la du Isabeloj, tiu de Kastilio kaj tiu de Anglio, tiu katolika kaj tiu anglikana. La unua celis disvastigi la mesaĝon de Jesuo en la novan kontinenton, la dua celis komercan profiton koste al la Universala Imperio. La stulteco de la diversaj imperiestroj hispanaj, krom la perfido de la Francujo napoleona, malebligis tion, sed la problemo venis el multe da jaroj kaj faktoroj, kiel ekzemple ne nomumi heredonton antaŭ la morto de la reĝo Karlo 2ª je 1700.

Tamen, la Malkovro de Ameriko estis grandioza evento, kiun devas festumi ĉiu moderna homo, ĉar la Nova Kontinento estis de tiam grava en la historio de Homaro. Danke al Hispanio, spite al Anglio. Ĝi ebligis, ke la hispana estis la Esperanto de Ameriko, ĉar tiutempe ĝi estis nenies lingvo inter indiĝenoj, kaj ankaŭ prenis ilin de prahistorio en modernan eraon.

Dankemo igas onin bonenaskiĝinta.

La Redakcio,
je la 12ª de Oktobro de 2019.


Kajeroj ~ Kajero 109ª ~ En PDF (paĝo 3ª)