Datreveno sago

Malkovro

La 12an de ĉi ti­u monato estis la 527ª datreveno de la malkovro de Kon­tinento Ame­ri­ka fare de Kristoforo Kolombo por la Krono de Kastilio. Tiu grava evento ŝanĝis la mondon. Ni esperu, ke niaj kuncivitanoj iam fieros pri tio, liberiĝite de fifamigo kaj mensogado de angloj, neder­lan­danoj kaj italoj en­vi­antaj, deko­men­ce.

Monumento al Malkovro de Ameriko en Placo al Kolombo en Madrido.

Sed pli singardiga estas la fakto, ke multaj hispanoj de ambaŭ flankoj de la Atlantika Oceano hodiaŭ atakas la agon malkovri kaj konkeri Ame­ri­kon. Ŝajnas, ke fia trajto de multaj hispanoj estas memneigo.  Espereble iam tio ne plu  okazos. Eble tiun tagon Hispanio estos granda denove. Kaj se ne, ni ankoraŭ povos fieri pri tio, kion niaj avoj faris. Iliaj nomoj kuŝas sur tiu ŝtono.



Kajeroj ~ Kajero 109ª ~ En PDF (paĝo 7ª)