Tiuj niaj ~ Muziko. sago

Salvador Bacarisse

Ekzistas multaj elstaraj hispanoj, kiuj kaŝas forgesitaj en la ŝrankoj de historio. Bedaŭrinde tiu distrumpetata Leĝo pri Memoro Historia okupiĝas nur pri mortintaj restaĵoj fizikaj, sed ne pri la heredaĵo, kiun ili lasis al ni, kaj ni lasas perdi pro tio, ke ni estas ignorantaj pri nia trezoro kultura, kaj, ĉikaze, muzika. 

Inter tiuj forgesitoj kaŝas elstara muzikisto, Bacarissekiun gitaristoj kutime konas nur pro sia dolĉa Concertino por gitaro en La minora, verko 72ª, po­pu­­larigita de ludisto Nar­ci­so Yepes antaŭ kvar jar­de­koj. Sed li komponis mul­tajn verkojn pli, multaj el kiuj meritoplene membras en muzika trezoro de ho­ma­ro, ekzemple liaj ope­roj elstaraj Ĉarlot kaj La trezoro de Boabdil', komponitaj je 1933 kaj 1958 respektive.

Sed kiel eblas, ke tiu grava komponisto estas senrimarkata en nia kulturo hodiaŭ? Evidente, pro politikaj kialoj. Mi ne komprenas, ke maldekstruloj reivindikas literaturistojn Federico García Lorca kaj Miguel Hernández, sed ne Salvadoron Bacarisse..., sed estas grava diferenco: Federiko estis mortpafita de faŝistoj dum nia Intercivitana Milito, kaj Miĥaelo mortis en malliberejo post tiu milito, kulpe de faŝistoj, ankaŭ, sed Salvadoro mortis siahejme en Francio je 1963... Do, li ne estas viktimo, kiun maldekstro povas priplendi kontraŭ faŝisma dekstro (fakte ili ne agnoskas nefaŝisma dekstro, interkrampe). Do, pro politikaj kialoj, oni forgesas pri muzika kaj kultura trezoro. Merda politiko!

Sed fakte, Salvador Bacarisse estis membro de la Komunisma Partio de Hispanio, male al la du menciitaj verkistoj, kaj havis oficon en la Dua Respubliko Hispana, male al ili du menciitaj beletristoj, ankaŭ. Jen maldankemo de kontraŭfaŝistoj, mi trovas.  Kiam la senkuraĝa registaro de la respubliko fuĝis al Valensjo, li sekvis ilin kaj iĝis Delegito de la Registaro pri Muzikaj Aferoj, kaj sekve li organizis koncertojn kaj operojn en tiu urbo. Li ankaŭ estis ano de la Alianco de Intelektuloj Kontraŭfaŝismaj por Defendo de Kulturo kune kun aliaj elstaraj eminentuloj, kiel María Zambrano, Rafael Alberti, Miguel Hernández, José Bergamín, María Teresa León, Rosa Chacel, Luis Buñuel, Luis Cernuda, Pedro Garfias, Juan Chabás, Rodolfo Halffter, Antonio Rodríguez Moñino, Ramón J. Sender, Emilio Prados, Manuel Altolaguirre, Max Aub, José Peris Aragó, Eduardo Ugarte, Salvador Arias kaj Arturo Serrano Plaja,pri kiuj oni povas legi en la hispana en tiuj menciitaj ligoj. Li ankaŭ aliĝis al Grupo de Oko, starigita de ok muzikistoj kun la celo avangardi la hispanan muzikon, kiun ili taksis tro tradiciisma tiutempe.

Antaŭ la milito li jam laboris en Union Radio, kiun oni konsideras la praavo de nuna Cadena SER (hispana akronimo por Societo Hispana de Radiodissendo) kiel direktoro artisma por propagandi la muzikon tiutempan. Je 1939 li elmigris al Francio, kaj tie li laboris aktive por Radio Televido Franca (ORTF) de 1945, produktante programojn en la hispana lingvo por Sudameriko.

Salvador Bacarisse verkis muzikon abunde, kaj se oni deziras koni lian verkaron, oni povas konsulti lian katalogon, kies referencon ni provizas. Liajn verkojn oni povas, aldone, aŭskulti ĉe Spotify kaj aliaj muzikeldonejoj (kaj fizikaj kaj virtualaj). Mi esperas, ke per tiu ĉi artikolo, mi helpis disvastigi la laboron de interesa hispano, unu el ni.




Kajeroj ~ Kajero 106ª ~ En PDF (paĝo 10ª)