Politiko sago

Ĉu Hispanio estas ruĝa?

De multe da tempo Ĉu ruĝas Hispanio?mi miras, ke se oni parolas al simpla civitano en mia etoso, oni aŭdas sloganojn de maldekstro dise, kiu temas ĉefe pri memoro historia kaj politika korekteco. Oni malaprobas, ke kelkaj defendas la rajton memdefendon en sia hejmo, ĉar oni devas havi valorojn homamajn, kiu defendas, ke vivo homa valoras pli ol propraĵo, eĉ se inter tiuj propraĵoj estas via mema vivo...  Pro tiuj sloganoj tiom vaste akceptitaj sen antaŭa pripenso, oni povas kompreni, ke Pedro Sánchez povis venki la lastan balotadon, eĉ se ĝi, lia plej bona, donis al li tiom da deputitoj, kiel la plej malbona de Mariano Rajoy, kiu ankaŭ  ne povas fieri esti lerta politikisto...

Tamen, mia demando restas valida, kaj plaĉus al mi, ke samideano respondos, se li aŭ ŝi povas kaj emas: Ĉu Hispanio estas ruĝa? Dum nia bedaŭrinda Intercivitana Milito, evidentiĝis, ke tiam ĝi ne estis. Ni diru, ke estis kaj kaj, ke estis duono ruĝa, kaj duono malruĝa (mi ne kuraĝas diri, ke la neruĝa duono estis faŝisma, eĉ dekstra pro respekto al vero), sed ili ariĝis malantaŭ la armeo kontraŭ la ruĝaro, kiu volis senhavigi la popolon favore al komunisma kredo, kiu tiam triumfis en Sovetunio, kaj pretis disvastiĝi en la mondon. Poste venis kvar dek jaroj, dum kiuj neniu volis malferme aktivi politike, nur tre malgranda minoritato, kiu kaŝis aŭ elmigris en aliajn landojn, kiel Francio kaj Meksikio, kiuj estis la plej grandaj ricevantoj de niaj elmigrintoj. Poste oni sciis, ke tiuj landoj ne estis tiom sindonaj al niaj samlandanoj, sed mi parolos pri tio je alia momento...

Post tiu bedaŭrinda diktatoreco, venis aldona periodo, kiun oni bombaste priparolas kiel Demokration, eble pro tio, ke oni ne volas lerni tion, kio demokratio estas. Dum tiuj jaroj oni aĉetis falsajn sloganojn, kiel ekzemple, ke komunistoj estas demokratoj, aŭ ke nia Leĝo da leĝoj estas konstitucio, kaj ke konstitucion oni ne povas ŝanĝi aŭ anstataŭi de alia, vera konstitucio kaj vere demokratia. Homoj stratpiede ankoraŭ ne parolas pri politiko, sed pri partioj politikaj per simila maniero al tio, kion ili diskutas pri futbalo: mi defendas tiun mian, eĉ se ĝi malvenkas! Sed ĉiel ajn, la memdiritaj ruĝaj partioj, nome PSOE kaj PODEMOS, fakte ne venkis kun absoluta plimulto, eĉ ne sufiĉe signifa por formi registaron sen la helpo de partioj sendependismaj, kiuj en civilizaj landoj estas malpermesitaj kaj ĵure persekutataj pro tio, ke ili perfidas la nacion. Sed ruĝuloj ne abomenas tion, kaj pro tio la kontraŭ ruĝa movado kreskas kaj kreskas ĉe ni, mi kredas. Oni ne plu kredas la mensogojn, kiujn demagogoj propagandas: ekzemple, pro tio, ke la minimuma salajro kreskis ĝis €900, multaj familioj ne plu povas dungi servistinojn, kaj pro tio maldungeco kreskis en la lando. Kompreneble, estas bone, ke oni havas bonan salajron, sed unue la registaro devus krei la kondiĉojn, por ke oni povos dungi la laboristojn, ke oni bezonas. Sed se oni devigas troajn impoŝtojn al dunganto, la dunganto ne dungas.

Se oni analizas la mapon, kiun mi metis supren, oni vidos, ke ne ruĝa estas. Inter la urbestrejoj gajnitaj de tiel memnomumitaj ruĝajn partioj, kiuj en la mapo koloras ruĝe, estas alipartiaj, kiuj koloras blueske. Se Hispanio estus ruĝa, la koloro de la mapo estus ruĝa, klare ruĝa. Sed tio ne okazas. Eble post la paktoj partiaj de tiuj ĉi tagoj, la mapo ruĝiĝos iomete, se mi kredas, ke ne multe pli. Aŭ eble ĝi bluiĝos. CIUDADANOS povus pakti kun iu ajn, sed ni atestas, ke Alberto Rivera ĵuris dumkampanje, ke li ne paktos kun PSOE de Pedro Sanchez. Eble la situacio disvolviĝis en staton, kiun li ne plu povos kontroli. Se li volas povon, li devos konsenti kun aferoj, kiujn li ne devos, inter ili pakti kun PSOE. Ĉu li demisios pro tio? Mi dubas: en Hispanio neniu demisias. Eĉ Manuel Valls, kiu nun volas donaci siajn voĉojn al Ada Kolaŭ ŝanĝe de nenio, por ke ŝi daŭre estos urbestrino de Barselono. Oni povas trovi, ke tio estas perfido al siaj voĉdonantoj, kaj al sia partio kaj ideologio. Sed ne gravas: partioj ne havas solidan ideologion, krom atingi povon kaj konservi ĝin tiom longe, kiom oni povas.

Eble post miaj argumentoj, la leganto ne vidas klaran respondon al mia demando, Ĉu Hispanio estas ruĝa? Mi devas konfesi, ke ankaŭ mi ne havas respondon. Espereble leganto havos kialojn diskuti pri tio, kaj konsideros utila sendi siajn konkludojn al mi, por publikigo en Kajeroj el la Sudo n-ro 107ª.




Kajeroj ~ Kajero 106ª ~ En PDF (paĝo 8ª)