Politiko sago

Reago al komunismo. Neperfekta estonto

Aŭskultante maldekstrulojn fanatikajn en nuna Hispanio, ŝajnas, ke oni ŝuldas ion al ili. Fakte ili malvenkis la militon je 1939 pro siaj sensencaj decidoj tiutempaj. Ili kredis siajn sloganojn, kaj perforte rabis havaĵojn al homoj, kiuj havis ilin, mortopafis homojn pro tio, ke ili havis alian ideologion, ĉu religian, ĉu politikan, ĉar esence ĉiu sufero estas rajtiga por revolucio, kaj kiam ili perforte estis venkitaj de la plejparto de la hispana armeo, ili komencis militon propagandan bazite de mensogoj kaj malamo. Tiu propagando daŭras eĉ hodiaŭ, kaj se oni provas rezoni kun tiuj fidirantoj, ili reagas insulte, kaj agreseme ĉar laŭ ili oni nepre estas faŝisma por povi diri tion. Do, estas du tipoj da hispanoj: faŝistoj kaj maldekstruloj, laŭ ili.

Jes, estas ridinde, ke oni diris, ke PP estas ekstremdekstra partio, kaj nun ekstremdekstro estas VOX, kaj ne plu PP, eĉ se la programo de PP nun estas pli dekstrisma ol ĝi estis en la tempo, kiam Marjano Raĥoj prezidis la partion.

Simile al tio, kion Paŭlo Iglesias, gvidanto de PODEMOS, diras,  enkondukante siajn argumentojn, ne mi diras tion, sed..., nun ne nur mi diras tion, sed nuna realo diras pri tio, kio okazas, kiam komunismo regas landon. Oni ne vere konis komplete pri tio, kio okazis en Sovetunio en ties tempoj, sed nun oni konas pri tio, kio okazas en Venezuelo. Je 1998 la Movo Kvina Respubliko, gvidata de Hugo Rafael Chávez Frías (plej vaste konita kiel Ugo Ĉaves), ricevis plenplenon da apogo de voĉdonantaro, kaj starigis la unuan maldekstran registaron en la lando. Tiu partio poste transformiĝis je 2007 en PSUVn, la Partio Socialisma Unuiĝinta de Venezuelo. De tiam ĝi estas en povo, spite al la denoncoj internaciaj pri balota friponado. De la tempo de Ugo Ĉaves la ŝtato prenis privatajn entreprenojn, kaj fermis aliajn, kiuj estis kritikaj al la registaro.

Sed plej gravaj aferoj okazis post la morto de la gvidanto. Nikolao Maduro sukcesis konservi la registaron, malgraŭ tio, ke la ekonomio malpliboniĝis terure, ĉar fakistoj estimas inflacion ĉirkaŭ dek milionoj procenta rilate al tiu de 2017, la plej alta registrita en la historio de la mondo. Aldone, estas manko da elektriko en moderna, riĉa lando, almenaŭ ĝis kiam tiu partio venis en povon. Ilia promeso finigi la stratmurdado ne nur ne estis plenumita, sed nun estas multe pli kreskigita, ĉefe pro la agado de Kolektivoj, kiuj estas aroj da apogantoj al la reĝimo, al kiuj oni ne plu povas pagi, sed kiujn ne persekutas oni  pro ties murdado kaj rabado al senkulpa popolo.

En Hispanio nun estas mirantoj de tiu reĝimo, kies mankojn oni ne rigardas, kaj reagas agreseme, se oni notigas ilin pri ĝi. Oni energie asertas, ke ne interesas al ili Venezuelo, sed Hispanio. Kaj ankoraŭ estas tiuj, kiuj sekvas ilin, kvazaŭ ne gravus al ili, ke en la estonto simila partio al tiu de Ugo Ĉaves regos en Hispanio. Sed historio pruvas, ke en ĉiu lando, kie komunisma partio prenis povon, ĝi neniam forlasis ĝin se la tuta lando ne estas ruinigita, kiel okazis en Sovetunio kaj nun en Venezuelo. Infanoj mortas en kovaparatoj pro manko da elektriko, plenkreskuloj mortas pro manko da manĝaĵoj kaj medicinoj, lando mortas pro manko da zorgado, socio mortas pro manko da libereco. Ĉu vere oni deziras tion por Hispanio?


Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 10ª)