Politiko sago

Malkovro Sub alies flago

Diferenco inter laboro kaj servado estas, ke la unuan oni faras pro mono, kaj la duan pro altruismo, deziri fari ion por aliaj (alter, en la latina). Venas al mia menso ekzemplo tre grafika kaj persona: mi faris la armean servadon, devige, certe, sed lerni defendi sian landon, se venus la neceso, estas la minimuma afero, kiun oni povas fari danke al tiuj, kiuj donis al oni lingvon, societon en kiu oni vivas, kulturon kaj historion, inter aliaj bonaĵoj, kiujn oni ĝuas, kvankam homoj de la estanto sentas sin kun rajto ĝui ĉion sen fari laboron iel indan reciproke al ĉiu ricevita, aŭ eĉ intenci tion. Aliaj povas fari same pro mono, evidente. Oni nomas ilin mercenaroj. Ili ankaŭ defendas vian landon, sed ili faras tion nur pro tio, ke vi pagas ilin, vole-nevole, pere de viaj impoŝtoj. Mi memoras ke je la armeservo mi ricevis manĝadon (tre bongusta, interkrampe) trifoje tage kaj mi dormis en senpaga tabullito en dormoĉambro kie aliaj du cent homoj dormas ankaŭ. Mi ankaŭ ricevis iom malpli ol €2ojn monate, 300 pesetojn. Fakte ĝi estis simbola salajro eĉ en tiu tempo, la Hispanio de 1975.

Hodiaŭ estas homoj, kiuj diras, ke ili servas socion kaj zorgas pri nia estonto, nia estanto, kaj nia bonfarto; kaj sekve ili ellaboras leĝojn, kiuj garantias nian bonfarton kaj kunvivadon. Sed ili ne ricevas €1.8 monate, kaj ilia salajro ne estas simbola eĉ laŭ hodiaŭa normo, eĉ se oni konsiderus tia la minimuman intermetian salajron, kiu estas la limo, kiun oni povus konsideri simbola. Ili ricevas multe pli. Ili estas mercenaroj. Ilin oni luas kontraŭ salajro, kies kvanton ili mem decidas, sed kiam la leĝo konfliktigas ilian intereson aŭ tiun de iliaj partioj kontraŭ tiu de la cetero de la socio, ili adaptigas la leĝon al interesoj, kiuj ne estas tiuj niaj, de la popolo. Tial ili estas privilegiite protektitaj de leĝo. Por atingi la postenon de deputito aŭ senatano ili devis unue aliĝi al partio politika. Ĉiun partion difinas aparta ideologio, kiu kondiĉigas la politikan agadon de ties deputitoj, kaj ellaborante leĝojn ili kondiĉigas la komunan bonfarton  al tiuj ideologioj. Poste deputitoj voĉdonas laŭ sia ideologio kaj sub la ordonoj de gvidanto de partio, kiu punas ilin, se ili ne obeas, kvankam tion malpermesas la Konstitucio nun en Hispanio (artikolo 67-2: «La anoj de la Ĝeneralaj Kortumoj ne estos ligataj de imperativa ordono». Sed okazas nenio, ĉar eĉ se ili ne havas aŭtoritaton (moralan), ili havas la forton (de la leĝo, kiun ne vane ili mem faras): jen la kerno de la divorco inter leĝo kaj justico en Hispanio: La leĝo ne fontas el popolo, sed el partioj, kaj tiu estas la bazo de la politika korupteco, kiu generas ĉiujn aliajn koruptojn, kaj aldone estas la unua kaŭzo de la deficito de demokratio en Hispanio.

Sed ni ne bezonas korpon da mercenaroj, kiuj dediĉas sin al farado de leĝoj por altrudi siajn ideologiojn, kiujn ni nek volas nek bezonas sur nin. Ni ne bezonas novajn ordonojn, sed plibonigon de niaj vivkondiĉoj. Kaj tion oni ne atingas plenigante la landon de impoŝtojn mallegitimajn aŭ krimigante duonon de Hispanio pro tio, ke ĝi estas vira. Tien kondukis permeseco lasi trudi al ni tiun ideon, ke ideologio estas bona, aŭ ke ĝi utilas al io. Laŭ la ĵusa historio de Hispanio ĝis nun ĝi utilis nur por ke kelkaj individuoj atingis postenojn per kiuj ili ricevas salajrojn skandalajn pro nulaj servoj al la patrio, sed anstataŭ ili ŝirmis sian ĉeestadon en povo. La povo fari nenion, kion ili promesis antaŭ ol veni en povon.

Ne, ili ne reprezentas nin, kaj ne pro tio, ke nur mi diras tion: la Konstitucio de 1978 mem, kiu ne permesas al ni elekti niajn reprezentantojn sed nur voĉdoni por ili. Ĉar tiuj, kiujn ili reprezentas estas nur siaj politikaj gvidantoj, kiuj elektas ĉiujn kandidatojn, kiujn poste la popolo privoĉdonas. Ankaŭ la Konstitucio diras, ke La Kongreso de Deputitoj elektas la Registaron pere de plimulta voĉdonado (artikolo 99ª, punktoj 1 kaj 3). Tio estas, ke laŭ la Deklaracio pri Rajtoj de Homo kaj Civitano de 1789, en Hispanio ne ekzistas demokratio, ĉar por ke ĝi okazu devige devas ekzisti reprezentiteco (kiu ne estas) kaj apartigo de povoj (kiu ankaŭ mankas). Pro tio en Hispanio ne estas demokratio ĉar tiel diras la leĝo. Leĝo, kiun, malgraŭ ties ĉefaj profititoj, partioj politikaj, perfortas ree, kvazaŭ ili estas super la leĝo. Eble tio veras.

Jen tial, kial mi ne voĉdonas. Tio estas la sola povo, kiun civitanoj havas: se ili volas, ke ni voĉdonu la neleĝon, ni ne voĉdonu ĝin, en la espero, ke tio iam venigos la demokration finfine. La tagon, kiam estos servistoj publikaj anstataŭ mercenaroj, se oni sukcesas venigi demokration vere, kaj ne tiun falsaĵon kiun ili nomas tiel, kaj se iu gajnas mian voĉon, nur tiam mi iros voĉdoni. Dume, vi estu atentigitaj pri la ridindigo, kiu venas la venontan 28an.


Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 12ª)