Politiko sago

Petro Prezidento. Pri aprilo 28ª

Ŝajnas ke finfine la prezidento de Hispanio akceptas, ke oni devas honori sian promeson. Prezentante sian Voĉdonon de Cenzuro, pasintan junion, li promesis, ke li nur deziras okazigi voĉdonadon por ke la popolo hispana elektu novan registaron (eble socialisma), sed tuj kiam li vidis sin Prezidento, li ne emis honori tiun promeson.

Komunista partio PODEMOS (nun rebaptita kiel Unuiĝintinaj PODEMOS), postulis kelkajn kondiĉojn, por ke ili apogos socialisman partion PSOE. Sed nun ili estas tre koleraj, ĉar Pedro Sánchez ne plenumis siajn promesojn al ili, kian ajn ili estas. Same okazas pri sendependistoj, kiujn ne kontentigas la etaj paŝoj al ili de nia Prezidento.

Dekstrismaj partioj CIUDADANOS (civitanoj), PP kaj VOX (voĉo, en la latina lingvo), aliflanke, vidas la agadon de Pedro Sánchez kiel tro danĝeran, ĉar li cedis al kelkaj petoj de sendependistoj. Ĉiuj partioj, eĉ dekstrismaj Ciudadanos kaj PP parolas pri VOX kiel "ekstremdekstra" partio, sed se oni vidas la petojn de tiu partio, kiuj baze estas, ke oni plenumu la leĝon, oni ne povas ne demandi al si ĉu tiuj fifamigantoj freneziĝas, ĉu ili honeste konsideras, ke plenumi la leĝon estas ekstremodekstra doktrino.

La plej grava afero kiun Pedro Sánchez priparolis dum tiu tempo, kiun li regas kiel Prezidento, estas, ke oni devas eltombigi Fransiskon Frankon. Post pli ol ok monatoj oni anoncas tion, sed la Diktatoro ade kuŝas tie, kie li estis de 1975, la Valo de la Falintoj. La familio tute ne volas, ke oni faru tion, sed se oni devas, ili diras, ke oni reentombigu lin en La Almudena, la katedralo de Madrido, kie ili posedas kapelon. La registaro ne volas tion fari, ĉar multe da dekstruloj kaj admirantoj de la Generalo irus tien kiel pilgrimoj, do ili volas, ke oni kaŝu la kadavron de la Generalo aliloken, por ke oni ne plu vidos ĝin. Sed, bedaŭrinde, eĉ se la registaro truke faras leĝon, ili nepre devas plenumi ĝin, kaj ne povas prifajfi pri la deziroj de la familio. Laŭ mi, la plej bona afero pri tio estus lasi la Generalon en la Valo de la Falintoj, kaj forgesi pri li. Fakte, post tiom da tempo neniu memoris pri la Diktatoro, sed pro la insistado de socialistoj kaj komunistoj de PODEMOS, li remodiĝis denove nun.

Nun estas multe da prognozo pri la venonta balotado. Ĉiu partio parolas pri sia privata prognozo, kaj evidente ĉiu diras, ke ili venkos. Socialistoj diras, ke estos grava katastrofo, ke ekstremdekstro regos la landon, dum dekstraj partioj diras, ke socialistoj jam rabis sufiĉe, kaj oni devas havi alian registaron por malkaŝi la tutan rabaron de maldekstro. Fakte oni nun scias, ke en Andaluzio mankas miloj da milionoj da eŭrojn, inter ili la necesa mono por ke dependuloj ne mortus..., fakte 28 000 el ekzistantaj 35 000 jam mortis pro manko da mono por helpi ilin. Mi dubas ĉu iu respondecos pri tio ĵure, aŭ eĉ politike...



Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 7ª)