Redaktore sago

Muziko kaj infano. Muziko kaj infaneco

Muzikarton oni devas lerni de infanaĝo, aŭ almenaŭ oni devas promocii intereson pri muziko inter infanoj, laŭ mia eltrovo. Tio povas ŝajni troa, sed fakte ĉio estas muziko en nia vivo: nia respiro, nia marŝado, eĉ nia rigardo havas ritmon, kaj iusence ankaŭ melodion.

Tion ja komprenis Klaŭdia Ortis', kiu agas favore al tiu ideo pere de sia retpaĝo Allegro Magia, kie regule ŝi aldonas eron kun komentoj pri gravaj temoj muzikaj, kiel, ekzemple, kiaj estis ĉefaj komponistoj, kiel Beethoveno, Baĥ, Mozart, kaj ankaŭ temoj, kiel Kio estas opero?, aŭ Maro kaj muziko.

Se oni vizitas ŝian retejon, oni trovos ankaŭ ligojn, kiuj permesos al vi aŭskulti la duonhorajn muzikajn programojn aparte pensitaj por infanoj, kvankam ili estas vere podkastoj, kiujn oni preferinde aŭskultu pere de apartaj aŭdigiloj, kiel PocketPodcast, ThePodcastApp, aŭ Ivoox, inter multaj aliaj, kiuj permesas aŭskulti radioprogramojn pere de via poŝtelefono, tableto aŭ komputilo.


Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 3ª)