Redaktore sago

Muziko kaj infano. Renverso

Kiam nia bulteno unue aperis, nur la surpaperan formaton ni uzis. Poste, ĝi aperis unue surpapere, kaj kiam la redaktoro konsideris, ke ĝi jam atingis niajn aliĝintojn, ĝi aperis sur formatoj PDF kaj HTML. Laste, unue kreiĝis la PDFn formaton, kaj kelkajn tagojn poste mi enretigis la HTMLan formaton, kiu estas pli komplike krei, sed malpli peza por legi sur komputilo aŭ poŝ­te­le­fono; kaj finfine mi sendis la surpaperan version al niaj abo­nan­toj.

Tamen, ĉifoje mi konsideris inversi la procedon, pro la tuja kialo, ke la hispana balotado venas tiom proksime. Jes, kun tempo mi lernis krei la HTMLan formaton per pli facila maniero, kaj mi komprenas, ke ĝi estas la plej rapida maniero atingi la aten­ton de la leganto de Kajeroj el la Sudo. Ne serĉas mi, ta­men, influi en la balotado, ĉar fakte ni ne estas multaj, sed nur pripensigi niajn legantojn pri politikaj aferoj en Hispanio, kaj ĉefe lasi ĉi tie ateston pri tio, kio okazas en Hispanio. Jes, tiu ĉi artikolo estu mejlŝtono por refe­renco en la estonto, se eblas. Ĉar ni estu atestantoj pri tio, kio okazas en la nuna Hispanio. Legantoj estas invititaj komenti la socialajn kaj politikajn aferojn de nuna Hispanio en niaj paĝoj.


Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 3ª)