Mia nomo estas Isaac kaj mi estas venezuelano. Mi estas devigita paroli pri la aktuala situacio de mia lando, ne nur pro tio ke mi estas esperantisto de Venezuelo, sed ankaŭ pro tio ke mi vivis proksime la politikan kaj ekonomikan krizojn kaj ankaŭ pro tio ke mi havas studojn pri ekonomiko.
Kio okazas en Venezuelo? Kial kaj kiel okazis? Tion mi esperas bone klarigi.
Venezuelo havis petrolan riĉecon dum kelkaj jaroj (2007-2014), en tiu epoko la registaro uzis tiun riĉecon (900.000 milionoj da usonaj dolaroj) por kreskigi la ŝtatan elspezon, sed ankaŭ komencis kontroli kaj ŝtatigi la ĉefajn industriojn, tiamaniere kreskigis ankaŭ la koruptadon.
La propra registaro anoncis ke 20.000 milionoj da usonaj dolaroj perdiĝis; sed post la morto de Hugo Chávez (2013) lia ĉefekonomisto, Jorge Giordani malproksimiĝis de la registaro pro la granda koruptado kaj li anoncis ke la registaro ŝtelis pli ol 300.000 milionojn da usonaj dolaroj, trionon de tiu petrola riĉeco. Dum tiuj jaroj la registaro ne povis efike funkciigi la ŝtatajn industriojn kaj en la lastaj jaroj de la petrola riĉeco, la registaro devis importi preskaŭ ĉion de fremdaj landoj, initer ili: la medikamentojn kaj nutraĵojn, kiujn la lando produktis antaŭe, sed pro granda kontrolo, burokratismo kaj koruptado la lando jam ne povis memprodukti.
Sed poste finiĝis la petrola riĉeco. La petrolo kiu iam kostis pli ol 100 usonajn dolarojn, en 2014 apenaŭ kostis 40 usonajn dolarojn. La kialo de la malkreskiĝo estis diversaj:
Pro la finiĝo de la petrola riĉeco, Venezuelo jam nek povis importi nutraĵojn nek medikamentojn, komenciĝis granda manko de ĉio en la lando, personoj devis fari vicon dum horoj kaj poste dum tagoj por povi aĉeti apenaŭ kilogramon da rizo aŭ faruno, unu fojon semajne. La registaro kiu ŝtatigis la ĉefajn industriojn, havis pli ol 3 milionojn da ŝtataj funkciuloj. La registaro kiu jam ne havis monon, kreis monon sen garantio por pagi a la funkciuloj kaj por pagi al maljunuloj sian emeritiĝon. Tiu mono sen garantio estis la kaŭzo de la granda inflacio (170% en 2014; 380% en 2015; 300% en 2016; 3.500% en 2017; kaj pli ol 1.000.000% en 2018).
Mi mem perdis pli ol 8 kilogramojn da pezo en 2016, mi mem havis salajron de malpli ol 20 usonaj dolaroj en 2016 monate, sufiĉe nur por manĝi (sed ĉiufoje mapli) . Mi mem devis fari vicon dum horoj por aĉeti apenaŭ 1 kilogramon de rizo aŭ faruno, kelkfoje mi devis fari vicon dum kelkaj horoj kaj, antaŭ povi aĉeti, ĉio finiĝis.
Tre malfacile estis havi tiun vivon dum kelkaj jaroj, kaj ĉiu jaro estis pli malbona. Tre malfacile estis ne povi helpi miajn gepatrojn ekonomike, kaj estis malfacile vidi ke ili ne povu aĉeti la medikamentojn kiujn ili bezonas. Pro tio mi devis eliri la landon en 2017.
Ekde antaŭ multaj jaroj centoj da miloj de venezuelanoj eliris la landon pro la ekonomika krizo, sed ekde 2016, estas milionoj da personoj kiu eliris la landon. Oni kalkulas pli ol 3 milionoj. La plimulto iris al Kolombio kaj Peruo, centoj de venezuelanoj eĉ piediris milojn da kilometroj por eliri la landon. Ne estas facile aĉeti aviadilbileton kiam via salajro apenaŭ permesas vin manĝi aŭ malpli.
Multaj estas kuracistoj, inĝenieroj, ekonomikistoj, advokatoj, sed el tiuj la plimulto devas labori kiel vendistoj aŭ aliaj nefakaj laboroj, ĉar ne estas facile trovi fakan laboron. En kelkaj urboj ekster Venezuelo, la venezuelanoj suferas pro ksenofobio kaj kelkaj eĉ estis atakitaj, malgraŭ tio la kvanto de venezuelanoj kiuj eliras venezuelon kreskiĝas. Kvankam estas malfacile vivi malproksime de mia lando kaj de miaj familianoj kaj amikoj, estas pli bone povi labori kaj povi helpi ilin ol vivi en Venezuelo kaj ne povi helpi nek min mem.
En 2015 la ekonomika krizo jam estis sufiĉe forta, oni jam povis facile rimarki ke preskaŭ ĉiu kiu antaŭe apogis la registaron jam tute ne apogas kaj eĉ malapogas. Sed oni devis atendi la finon de la jaro por la venontaj balotadoj de la Parlamento. En decembro de 2015 estis la balotado, la registaro jam sciis ke ili povis perdi, pro tio la politika kampanjo de la registaro estis tre agresema. Malgraŭ tio la kontraŭstara partio MUD atingis 67% de la voĉdonoj.
Ekde tiu elekto la registaro faris multajn friponaĵojn por forpreni povon de la Parlamento, inter ili:
Finfine la 29an de Marto 2017, Maduro eksigis la parlamenton kaj la 1an de Majo 2017 anoncis la kreadon de nova parlamento. En venezuelo estis ondo da protestoj kiuj estis perforte subpremitaj. Centoj da venezuelanoj mortis kaj miloj estis arestitaj. En tiu momento Luisa Ortega Días, ministro de internaj aferoj, kiu estis elektita de Hugo Chávez, foriris de Venezuelo, kaj eksterlande ŝi denuncis ke Maduro malproksimiĝis de la Konstitucio, kaj ankaŭ denuncis lian perforton de la homaj rajtoj en Venezuelo kaj ankaŭ ŝi denuncis ke kelkaj funkciuloj de la registaro estas estroj de la narkotaĵŝakrado de la lando. En Aŭgusto 2018 Maduro kreis sian propran parlamenton.
Dum la jaro 2018 la membroj de la Justica Povo, elektitaj de Maduro, eliris la landon kaj kreis la Justican Povon de Venezuelo en ekzilo, ili ankaŭ denuncis la perforton de homaj rajtoj de la registaro de Maduro. En tiu jaro Maduro faris anticipe balotadon de Prezidanto, ĉar lia periodo finiĝas la 10an de Januaro 2019. En tiu balotado la registaro malpermesis partopreni la partion MUD, tiu kiu havas la plimulton en la Parlamento, ankaŭ malpermesis voĉdoni eksterlande (kion permesas la konstitucio de la lando) kaj ankaŭ malpermesis partopreni al Henrique Capriles kiel kandidato, la ĉefa politikisto kiu povis venki Maduron (alia eble kandidato Leopoldo López, estis arestita). En tiu balotado Maduro atingis apenaŭ 30% de la voĉdonojn el la registritaj voĉdonantoj.
La 10an de Januaro 2019, finiĝis la prezidado de Maduro laŭleĝe, laŭ la Konstitucio la prezidanto de la Parlamento estas la provizora estro de la lando. Nun la plimulto de la landoj rekonas Juan Guaidó kiel prezidanto de Venezuelo.
La kaŭzo de la politika kaj ekonomika krizoj en Venezuelo estis la malkorektaj decidoj de la registaro. Usono neniam lasis aĉeti kaj pagi por la venezuela petrolo, fakte Donald Trump helpis plialtigi la kotizon de petrolo (pli ol 60 usonaj dolaroj) pro la malpermeso aĉeti petrolon al Irano.
Ekde 2015 la registaro de Maduro ne estas plimulta en la lando. Fakte oni kalkulas ke apenaŭ 10% de la venezuelanoj ankoraŭ apogas lin.
Ekde 2016 Maduro estas diktatoro, kiu malproksimiĝis de la konstitucio, kaj oficiale jam ne estas prezidanto ekde la 10an de Januaro 2019.
En Venezuelo mortas miloj da personoj pro: malsato, manko de medikamentoj, reapero de malsanoj kiuj estis malaperigitaj en la pasinteco.
La diktaturo aĉetis kaj ankoraŭ aĉetas armilojn por subpremi la popolon, ni la venezuelanoj bezonas helpon de la aliaj landoj por forigi la diktaturon. Maduro ne zogas pri la vivo de la venezuelanoj, li nur volas resti ĉiam kun la povo.
Mi esperas bone klarigi tion, kio suferigas la venezuelanojn.