Filozofio sago

Prometeo kaj Elpis kiel prognozo

de Alberto Buela

Prometeo, la ruzulo, estas filo de unu el la unuaj titanoj, Japeto, kiu kune kun Krono batalis kontraŭ Zeŭs' kaj Klimene, tiu kun belaj maleoloj. LI havis tri fratojn: Epimeteo, la turpulo, edzo de Pandora; Atlas', la kuraĝulo, kondamnita subteni la ĉielon sur sia dorso; kaj Menesjo, la sentimulo, kiu estis mortigata de la radio de Zeŭs' kaj sendita en Tartaron. Prometeo kaj Epimeteo luktis favore al Zeŭs kaj Atlas' kaj Menesjo malfavore. De ĉiam Prometeo estis la pli studata pro ties interpretaj riĉaĵoj montrataj de la tekstoj de Hesiodo el Teogonio kaj ankaŭ en La­bo­roj (=erga, greke εργα).

Prometeo . Oni scias, ke grekoj, male al kristanoj kaj ju­doj, havis neni­am sanktajn li­brojn, sed tiuj, kiuj plej proksi­miĝas al tiuj es­tas la libroj de Homero, Ili­ado kaj Odi­seo, krom tiuj de Hesiodo1. Gre­­koj konis ilin kiel La plej diaj poetoj (Certamen ab ovo), kaj tiumaniere ili konsideris kaj citis ilin ad nauseam (ĝis trosate).

Ambaŭ poetoj vivis samtempe je la lasta kvarono de la jarcento 8ª a.K., kaj estas neeble kompreni la okcidentan kulturon, kaj grekan kaj latinan, kaj kristanan, sen ili du. Homero pro tio, ke li situigas ĝin rila­te al oriento, kaj Hesiodo, ĉår li mal­fermas la por­don al in­di­vi­­dua kons­­­ci­en­­co de an­tik­va ho­mo.

Ili aperas je la momento en kiu grekoj disvolvas el tribo en urbon (polis), mo­men­to taŭga por ko­­lo­­ni­­igo kaj ko­mer­­co maraj kaj por agnosko de juro aprobita de gre­­kaj gedioj.

Indas noti, ke ĉirkaŭ tiu epoko efektiviĝas ŝanĝon en la maniero batali, kiu disvolvas el individua al ara da hoplitoj kaj kavaleria, kio igas konscienkon pri aneco al komunumo aŭ polis.

La mito de Prometeo kon­sis­tas el du momentoj2: la ruzo de Prometeo, kiu trompas Zeŭzon per graso kaj ostoj de taŭro kaj la rabo de la fajro en momento, kiam la dio ne atentas. Tiu punas lin kreante Pandorinon (=tiu, kiu donacas ĉion) kaj katenigante lin al roko.

Prometeo, la antaŭvidulo, es­tas unu el la sep titanoj gvidataj de Kronos, kiu kontraŭstaris Zeŭzon kaj estis venkataj de li. En tiu batalo li, tamen, flankumis al Zeŭzo, sed la dio ĉiam malkonfidis pri li pro lia ruzemo kaj inteligenteco.

Iam estis diskuto pri tio, kiujn partojn de taŭro oni devas oferti la gediojn, kaj kiujn oni devas doni al homoj, kaj tiam Prome­teo senkarnigis taŭron kaj metis la karnon en parton de ledo, kaj la ostojn kaj grason en alian parton ledan, kaj li proponis al Zeŭs', ke li elektu. La dio kom­pre­neble prenis la plej grandan sakon. Sed kiam li komprenis la trompon, li eksklamis: Ili ja manĝu krudan karnon! Kaj sen­ha­vigis ilin de fajro. De tiam ho­moj bruligas grason aŭ ĉendas kan­delojn honore al gedioj.

Prometeo ekserĉis fajron, ĉar li antaŭsentis, ke ĝi estas en Olimpo kaj ne en la interno de arboj, kiel oni diris tiam, pro tio, ke oni povas produkti ĝin per frotado de du pecoj de ligno.

Li petis de Atino, ke ŝi eblos lin eniri sekrete la monton Olimpon, kaj tie li forŝtelis la fajron el Zeŭs' per brulanta karbo ene de interno de kano kaj donacis fajron al homoj, kiuj de tiam denove povis manĝi bruligitan karnon.

Zeŭs' ekkoleriĝis kaj ordonis la plej kleran Hefeston miksigi tuj teron kaj akvon, donaci al ĝi voĉon kaj homan vivon por fari be­lan, ĉarman figuron de kna­bi­no... Poste li mendis de Atino, ke ŝi lernigu al ŝi virintaskojn, kiel teksi puntojn delikatajn. La oran Afroditon li mendis provizi ŝi­an kapon per graco, ne­re­zis­te­bla voluptemo kaj flatoj kap­tantaj; kaj Hermeson li ordonis provizi ŝin per cinika menso kaj nekonstanta karaktero (Erga 60-70). Kaj tiel naskigis Pandorino, el kie venas la fatala raso kaj tri­bo de virinoj (Teogonio, 591), kiu estis sendata tuj kiel donaco al Epitemeteo, kiu ne atentante la konsilon de sia frato ne akcepti iam donacon el Zeŭs', akceptis ŝin kiel sian edzinon.

Pandorin', havante nesateblan sci­volemon, trovis grandan kru­ĉon kie per granda laboro Pro­me­teo estis fermiginte ĉiun mal­bonon, kiu povos vundi ho­mon, kaj ŝi forprenis la kruĉkovrilon, lasante tiel eskapi ĉiujn mal­bo­nojn, escepte de unu: Elpison (= ελπισ), vorto, kiun oni erare tradukis kiel esperon. Tamen ne estas sence, ke ĝi estas kune kun la aliaj malbonoj ene de la kruĉo, ĉar espero ne estas malbono. Jen kontraŭdiro, ĉar espero ne estas malbona, sed bona por homo. La plej bona ŝanco por elpis, kiun ni havas, es­tas esperas. Tiel faras mi­to­lo­gi­istoj nunaj (Verdenius, Pérez JIménez, etc). Tiel, se Esperas' restas ene de la kruĉo, homoj ricevos malbonojn senaverte. Fakuloj venas al tio kaj tie, sed ne daŭrigas la rezoadon aŭ ko­njek­ton. Sed Esperas' per si mem ne estas malbono. Ĝi simple estas atendi ion, kio povas aŭ ne povas okazi. Malbono estas, tamen, tio, kio okazigas Esperason, kiu estas ebleco antaŭkoni aŭ prognozo.

Ene de tiu senco oni devas kompreni la Elpison laŭ Hesio­do. Kiel tiun atendon pri io venanta, ĉar malbono por homo estas prog­nozo aŭ antaŭkono, ĉar kian homaron havos ni, se ni scius kiam ni mortos? Kie kuŝus nia libereco, se ni scius tion, kiam ni mortos? Prognozo, kaj ne espero estas tio, kio restis fermita en tiu kruĉo, kie ĝin enmetis Prometeo, la antaŭvidulo, kaj ne Zeŭs, kiel erare konfuzas kelkaj mitologi­istoj.

Jen alrporteto nia al komento pri mito, kiu aĝas 2800 jarojn. La dua momento pri tiu mito okazas iam Prometeo forrabas, kaŝitan en truo de kaneto, tiun fajron, kiun Zeŭs kaŝis el nomoj. Eksciante la dio pri la rabo, li ordonas, ke nuda Prometeo estu ka­tenigita al roko en montoj Kaŭkazaj, kie dumtage vulturo manĝos lian hepaton, kiun dum­nok­te denove kreskos. Vidante lian troan suferon, Heraklo mor­tigas la vulturon kaj liberigas lin el liaj katenoj, sed Zeŭs pardonis lin, tiel ke li ade ŝajnos prizonulo, li igis lin porti ringon faritan el ĉe­nero kun kaŭkaza ŝtono tredata al ĝi. De tiam homaro portas ringojn oma­ĝe al Prometeo, kaj tiuma­ni­ere memori, ke homo estas, iusence, prizo­nigita sur tiu ĉi tero.

Rimarkinda estas la kono pri medicino, kiun jam havis grekoj je la 8ª jarcento a.K, rilate al tio, ke ili sciis, ke hepato resaniĝas per si mem. Tiu donitaĵo estis konfirmata science komencante la 18ª jar­cento.

Ankaŭ tio, ke estas senlimaj la konkludoj, kiujn oni eltiris el tiu mito: a) oni komparis lin kun Kristo, kiel liberiganto de homaro. b) La sekvoj moralaj de la teorio pri kulpo. c) La gedioj ne estas diaj, sed nur projektoj de homoj. d) Pandorin' estas nova Evo, kaj ties enkonduko de malbono en la mondon, kaj tiel granda plu. Ni la­sas malferma la kampon pri mul­toblaj interpretoj kaj emas al mal­fermo de individua konscienco de antikva homo.


Kajero 103ª ~ Kajeroj ~ En PDF versio (paĝo 11ª) ~