Redaktore sago

Sub la flago. Sub la flago

Dimanĉon, la 10an de februaro mi atestis grandan manifestacion en Madrido por la unuiĝo de Hispanio. Mi neniam vidis tiom multe da flagoj de nia lando. Estis kvazaŭ tajdo ruĝflava. La Registaro intencis nuligi la gravecon de tiu manifestacio, malkreskigante la nombron da manifestaciantoj, sed nur el Mursjo iris 22 aŭtobusoj.

Laste ni havis prezidenton, kiu emis resti en sia posteno ne nur por organizi balotadon, kiel li promesis, sed kiel vera prezidento ĝis la fino de la prezidenta periodo. Cele al tio, li bezonas apogon de aliaj partioj, sed nur naciismaj partioj apogis lin..., ĝis kiam ili vidis, ke tiu ĉi prezidento ne akceptas iliajn postulojn. Sekve tiu ĉi politika periodo hispana estis senfruktodona kaj stranga. Nun magio naciisma elĉerpiĝis, kaj la venontan 28an de aprilo okazos balotadon en Hispanio, denove por elekti parlamenton, kiu nomumos registaron, okazigante tiumaniere festumadon maldemokratian pro tio, ke povo leĝofaranta kreas po­von leĝoekzeku­tantan.

Hispanio havas malsanon deve­nantan el okdekokjaraĝa Inter­civita­na Milito, kies venkita partio neniam prenis la flagon de Hispanio kiel sian, kaj trudante la ideon, ke hisi ĝin estas iĝi faŝisma, eble pro tio, ke PSOE kaj PCE tiam hisis la flagon de Sovetunio, kies satelita lando ili penis, ke Hispanio estu. Tamen la 10an de februaro miloj da hispanoj pruvis, ke Hispanio estas multe pli ol maldekstro aŭ dekstro. Fakte progreson oni povas konstrui en Hispanio nur se oni konscias pri tio, ke Hispanio estas ni ĉiuj.

Fi al faŝismo, fi al komunismo, fi al separatismo, kiuj neniam suk­ce­sis aŭ sukcesos detrui nin. Ni konstruu de­mo­kra­tion por Hispanio.


Kajeroj ~ Kajero 103ª ~ En PDF (paĝo 3ª)