Nun Abdul' Saleh' estas sepdekjaraĝa. Li perdis sian hararon kaj siajn gepatrojn, kaj eĉ dolĉa Rejin' preterpasis antaŭ kelkaj monatoj. Li vivis kun filoj Asen' kaj Ali', kiuj zorgas pri la vendejo. Ili estas filoj de Benazir', Tiu, kiun oni neniam vidis, sia bofratino, pli juna ol sia unua edzino. Benazir' restis sola kiam siaj gepatroj mortis, antaŭ dudek jaroj, senedza. Li parolis al Rejin' pri la afero, kaj anstataŭ akcepti ŝin en sian domon kiel malriĉan familianinon, li deziris fari tion pli bone, kiel edzinon kaj sekve posedantinon de sia domo kune kun ŝia fratino.
La geedziĝo estis diskreta, kun partopreno nur de familianoj plej proksimaj, kiel estis la kutimo se temas pri dua, tria aŭ kvara edzinoj. Abdul' estis religiema, kaj pro tio li promesis siajn du edzinojn, ke neniu el ili iam havos plendon taŭgan pro la alia edzino. Rejin' estis feliĉa havi sian fratinon hejme ĉe si, same kiel tiam, kiam ili estis infaninoj kaj kunhavis hejmon. Tiam temis pri la hejmo de ilia patro, kaj nun temas pri tiu de ilia edzo, la edzo de ambaŭ ili.
La unuan fojon, kiam li prenis ŝin, tamen, evidentiĝis, ke Benazir' ne estas virga. Abdul' Saleh' ŝajnigis, ke li ne rimarkas, sed li vidis je la vizaĝoj de la fratinoj la frustron, kiu kaŭzas al ili la ebleco, ke li repudias sian duan edzinon. Ĉu ili vere timas, ke li faros tion al la plej juna fratino?
Kiam li jam malŝarĝis ene de la sino de Benazir' kaj ŝi laŭte spiris ĝis kiam ŝi perdis aeron, post longa ripozado, li petis al Rejin', ke ŝi portu La Libron.
Kiam ili kredis, ke li estis malfermonte ĝin je la paĝo kun la formulo rita por repudio, li kantis tiun ĉi fragmanton per elokventa maniero:
Dio estas kompatema, pia, lojala kaj fidela al tiuj, kiuj estas fidelaj kaj malfidelaj, lojalaj kaj mallojalaj, kaj suferas pro la manko de virto de la duaj, kvankam Lia Koro ĝojas pro pento kiu alproksimigas la duajn al la unuaj.
Se via edzino trompas vin, aŭ se ŝi kaŝas ion de vi, aŭsultu ŝin kun zorgo kaj justeco, kaj ne rapidu. Vivo de feliĉo valoras multe pli ol momento de dubo. Ĉar Dio estas kompatema kaj vi, filo mia, estas pia.
Ili du rigardadis la viron, unu plena de miro, la alia de pento.
«Edzo», diris Benazir' kun voĉtremo, «mi devas diri ion al vi, kion mi ne diris al vi antaŭe».
«Ni aŭskultas».
«Vi ne estas la unua en mian sinon».
«Rakontu».
«Antaŭ multe da jaroj, mi komencis esti virino, kaj mi konis knabon iomete pli aĝa ol mi, kaj li logis min».
«Kiom da fojoj?»
«Nur unu, edzo. Mi sentis tre malbone pro tio, kaj mi ne vidis lin denove».
«Ĉu pro tio vi rifuzis edziniĝi la tri fojojn, kiam niaj gepatroj volis?»
«Jes, edzo. Mi ne volis esti repudiata kaj sekve altiri malhonoron al mia hejmo. Mi ne plu vidus mian fratinon...»
«Prudenta knabino. Ĉu la gepatroj sciis pri tio?»
«Ne, edzo. Ili nur kredis, ke mi ne ŝatas virojn».
«Ĉu tio estas tiel?»
«Ne! Mi ĝuis multe tiun momenton kun vi, edzo».
«Nu, vere, se mi sciintus, mi ne prenus vin kiel edzinon, Benazir', sed kiel malriĉan familianon de mia edzino, aŭ eble kiel konkubinon. Sed tion neniu scios. Nur Dio kaj ni tri», diris li rigardante Rejinon. «Sed pensu, Benazir', ke pro malpli ol tio mi vidis ŝtonigi aliajn virinojn. Vi komprenas tion, ĉu ne?»
«Jes, edzo», ŝi respondis inter larmoj.
«Sekigu viajn larmojn, kaj venu ĉi tien, Benazir', kaj plezurigu vian edzon denove».
Tiun nokton Abdul' Saleh' ĝuis ambaŭ siajn edzinojn, kaj ili neniam parolis pri tiu temo denove dum siaj tutaj vivoj.
Kaj nun, kiam jam pasis unu monato de kiam jam forpasis lia koramata edzino Rejin', la virino, kiun unue li murdis nome de kruela dio kaj poste savis de la morto kaj amis nome de amanta dio, post amindumi sian duan edzinon, kiu nun estas la unua kaj ununura, li ekdormis inter ŝiaj brakoj.