Beletro: La Faraono sago

Ĉapitro 52

La grandega sekvantaro de lia sankteco restis ankoraŭ en la atendejo, sed kvazaŭ fendita du partoj. De unu flanko Herhor,Faraonoj Mefres kaj kelkaj pli maljunaj pastroj, de la alia ĉiuj generaloj, civilaj oficiroj, kaj la plejmulto da junaj pastroj.

La agla okulo de l' faraono tuj rimarkis la dividon de la altranguloj, kaj en la koro de la juna estro ekflamis ĝoja fiero.

"Kaj jen, ne eltirante la glavon, mi akiris venkon!..." ―pensis li.

La altranguloj pli kaj pli malkaŝe foriĝis de Herhor kaj Mefres. Neniu dubis, ke ambaŭ ĉefpastroj, ĝis hodiaŭ plej potencaj en la ŝtato, ne posedas la favoron de l' faraono.

Nun la sinjoro transiris en la manĝoĉambron, kie antaŭ ĉio mirigis lin la nombro de la servantaj pastroj kaj de la pladoj.

La pastro, zorganta pri la kuirejo, klarigis al la faraono, ke la manĝoj, kiujn ne uzos lia sankteco, iros ofere al la dinastio.

Kaj dirante tion, li montris la vicon de statuoj, starantaj apud la muroj.

La sinjoro ekrigardis la sta­tu­ojn, kiuj havis tian aspekton, kvazaŭ oni nenion donadus al ili, kaj poste la pastrojn, kies vizaĝoj estis freŝaj, kvazaŭ ili manĝus ĉion, kaj li postulis bieron kaj soldatan panon kun ajlo.

La supera pastro ŝtoniĝis de mirego, sed li ripetis la postulon al la malsupera. Ĉi tiu ŝan­celiĝis, sed ripetis la postulon al servaj knaboj kaj knabinoj. La knaboj, ŝajnis, ne kredi al la propraj oreloj, sed tuj ili diskuris en la tuta palaco.

Post kvaronhoro ili revenis timigitaj, murmuretante al la pastroj, ke nenie estas soldata pano kaj ajlo.

La faraono ekridetis kaj ordo­nis, ke de nun neniam manku en la kuirejo simplaj manĝoj. Poste li manĝis kolombon, pecon da fiŝo, tritikan bulkon kaj trinkis iom da vino.

Li konfesis en la animo, ke la manĝo estis preparita bone kaj la vino estis bonega. Sed li ne povis forpeli la penson, ke la kortega kuirejo devas engluti eksterordinarajn sumojn.

Bruliginte incenson por la ho­noro de la antaŭuloj, la mo­narĥo iris en la reĝan kabineton, por aŭskulti la raportojn.

Herhor venis la unua. Li sin klinis antaŭ la sinjoro multe pli profunde, ol li faris tion salutante la monarĥon, kaj kun granda emocio gratulis lin pri la venko super Libianoj.

La faraono sentis, ke lia malamikeco al Herhor komencas malfortiĝi.

Kalkulante je la juneco de l' faraono, Herhor iom troigis la flaton. La sinjoro baldaŭ trankviliĝis kaj subite demandis:

"Li do ĉiam pensas pri tio!..." ―diris al si la ĉefpastro.

La faraono, kvazaŭ por konfirmi liajn dubojn, ŝanĝis la temon de l' interparolado kaj demandis:

La sinjoro salte leviĝis de la seĝo.

La faraono ridis antaŭ lia nazo.

Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn kaj ni, kiel vi mem diras, posedas nur kvardek... Kie do la homoj, kiuj hodiaŭ paŝtas la brutojn, plugas la teron, knedas potojn aŭ drinkas kaj faras nenion, kie ili lernos la militan metion?... egiptanoj estas mizera materialo por soldatoj; mi scias tion, mi ja vidas ilin ĉiutage... Libiano, greko, ĥeto, ankoraŭ infano, uzas la pafarkon kaj ŝtonĵetilon kaj perfekte svingas la basto­negon; post unujara lernado li jam scias bone marŝi. Sed egiptano apenaŭ post trijara laboro komencas marŝi, kiel soldato. Vere estas, ke post du jaroj li jam kutimas al la glavo kaj lanco, sed eĉ kvar jaroj ne sufiĉas al li por trafe ĵeti sagojn... Do post kelke da monatoj vi povus havi ne armeon, sed du­on­milionan bandon, kiun tuj frakasos alia bando, la asiria. Ĉar kvankam la asiriaj regi­mentoj estas malbone ekzer­citaj, sed la asiria soldato scias ĵeti ŝtonojn kaj sagojn, haki kaj piki, kaj antaŭ ĉio li havas la atakemon de sovaĝa besto, kiu tute mankas al la delikata egiptano. Ni rompas la mala­mikon per tio, ke niaj disciplinitaj kaj ekzercitaj soldatoj estas kiel murrompiloj: oni devas mortigi duonon da soldatoj por detrui la kolonon. Sed sen ekzercita kolono ne ekzistas egipta ar­meo.

La faraonon ree ekregis kolero.

Kaj ili supozas, ke mi subskribos la honton de mia regado?... Malbonaj spiritoj ekregis vin ĉiujn!...

La aŭdienco estis finita. Ĉi tiun fojon Herhor falis sur la vizaĝon, kaj revenante de la sinjoro, meditis en sia animo:

"Lia sankteco aŭskultis la raporton ĝis la fino, li do ne forĵetas miajn servojn... Mi diris al li, ke li devas subskribi la traktaton kun Asirio, la plej malfacila afero do estas finita... Li ŝanĝos sian opinion, antaŭ kiam Sargon venos duan fojon... Sed li estas leono, eĉ ne leono, sed furioza elefanto, ĉi tiu junulo... Tamen li ja nur tial fariĝis faraono, ke li estas nepo de ĉefpastro!... Li ankoraŭ ne komprenis, ke la samaj manoj kiuj levis lin tiel alten..."

En la vestiblo la nobla Herhor haltis, pensis momenton, fine anstataŭ reveni hejmen, iris al la reĝino Nikotris.

En la ĝardeno estis nek virinoj, nek infanoj; el la dissemitaj palacetoj flugis ĝemoj: la virinoj, apartenantaj al la domo de la mortinta faraono, ploris tiun, kiu foriris al la Okcidento.

Ilia ĉagreno, ŝajnas, estis sincera.

Dume en la kabineton de l' sinjoro venis la plej alta juĝisto.

La plej alta juĝisto ŝanceliĝis.

En Seĥem la kamparanoj mor­tigis la skribiston, kiu ko­lektis la impostojn... En Melcatis kaj Pi-hebit kamparanoj detruis la domojn de la feniciaj far­mantoj... Apud Kasa ili ne volis rebonigi kanalon, pretendante, ke por ilia laboro devas pagi al ili la ŝtata trezorejo... Fine, en la porfiraj minejoj la kondamnitoj batis la gardistojn kaj volis for­kuri al la maro...

La faraono apogis la barbon sur la manoj kaj meditis.

Post la foriro de la plej alta juĝisto, la faraono alvokis Tutmozison. Li ordonis al li en sia nomo saluti la armeon, revenantan de Sodaj Lagoj, kaj disdoni dudek talentojn al la oficiroj kaj soldatoj.

Poste la sinjoro ordonis, ke venu Pentuer, kaj dume akceptis la grandan kasiston.

La faraono kun rido levis la manojn supren kaj post mo­men­to li terure ekkoleris kaj batante la tablon per la pugno, ek­kriis:

La granda kasisto adiaŭis la sinjoron. Sed la faraono ankaŭ ne estis kontenta; ĉar post mallonga konsidero ŝajnis al li, ke li tro malkaŝe parolis kun siaj oficistoj.


Kajeroj ~ Kajero 103ª ~ En PDF versio paĝo 17ª) ~