Ombrigitaj de famo giganta de gravaj gitaristoj Francisco Tárrega kaj Fernando Sor kaŝas aliaj meritoplenaj muzikistoj, kiel Antonjo Ĥimenez Manĥon', kiu ankaŭ verkis belajn pecojn por gitaro klasika.
Naskiĝis li en Villacarrillo (viĝakariĝo), urbo de la provinco de Ĥaen', Andaluzio, je 1866, kaj mortis en Bonaero, Argentinio, 53 jarojn poste.
Bedaŭrinde li perdis sian vidkapablon pro malsano, kiam li komencis sian duan jaraĝon. Lia patro emis ludi gitaron, kaj por ke la filo kapablos subteni sin kiam la patro ne plu vivos, li instruis la infanon sian konon pri tiu muzikilo. Tamen, poste li sukcesis sendi lin lerni muzikarton en Parizo, kaj poste en Madrido. Tie li koncertumis kaj ankaŭ_en diversaj aliaj ĉefurboj eŭropaj, ĝis kiam li translokiĝis en Amerikon, radikiĝante je 1893 en Bonaero, kie li instruis sian arton al multaj gitaramantoj, inter ili Agustín Barrios Mangoré, nun fama paragvaja komponisto por gitaro danke al laboro reserĉa kaj diskoniga de aŭstrala gitaristo John Williams.
Oni diras, ke ties instruisto, Andrés Segovia, estis antaŭata de Ĥimenez Manĥon' kaj kiel gitarludisto kaj instruisto, kvankam ne estas klare al mi la rilato inter ili du, krom tio, ke Andreo Segovja ankaŭ naskiĝis en la sama provinco, Ĥaen', de Andaluzio, Linares.
Antonjo Ĥimenez Manĥon' produktis tre belajn muzikpaĝojn, kiel habanero Lola, kies unuajn taktojn oni povas vidi apude, kaj la mondfaman Andaluzia Kaprico, opus' 17ª, kiun oni povas trovi registrita de multaj gitaristoj, kiel Agustín Maruri.