Okazis la dudekkvinan datrevenon de la alveno de La Respubliko, la duan de aŭgusto de 2003, ke ĉiu civitanoj jam estis tute konsciaj pri tio, ke respubliko estas io, kiun ĉiuj devas defendi kaj protekti ĉiun tagon se ili ne volas perdi ĝin.
Respubliko estas la afero de ĉiuj, kaj ĉiuj devas zorgi, dorloti kaj defendi ĝin el ĝiaj malamikoj, kiuj sinsekve aperis ene de ĝi kaj ekster ĝi. Estis strange, ke ekzakte militistoj kaj policanoj, la armilistoj, kiuj iam venigis aŭtoritatan reĝimon, nun insistis pri sistemo de liberecoj kaj, kio gravas eĉ pli, pri kunhavata respondeco. Ĉar libereco sen respondeco estas nenio, ĉar ĝi ne povus stari. Oni ne povas fari tion, kion oni volas, se oni ne povas poste klarigi tion, kion oni faris, tiel ke la ceteraj homoj akceptos ĝin kiel ion, kiun oni povas defendi kaj trovi logika kaj klarigebla. Pro tio malsukcesis aliaj respublikoj: la Unua estis infaneca, ridinda. plena de politikistoj malkuraĝaj, kiuj ne povis fari ion serioze, kaj finfine la Reĝo venis ordigi la aferojn. La Dua estis vera tragedio kaŭzita de sentaŭgaj respondistoj, kiuj volis ekzerci povon nome de popolo, sed sen respondeci antaŭ la popolo. Ili agadaĉis multajn barbaraĵojn ĉar ili volis ŝanĝi historion ĉar ili ne ŝatis la Historion de la popolo, kiu konstruis ĝin, kaj tio pruvis, ke ili ne ŝatis la popolon, ankaŭ, kaj ili provis ideologiumi la popolon, kiun ili volis uzi por plenumi siajn malaltajn pasiojn..., ĝis generalaro komprenis, ke antaŭ ili ĵuris la flagon de tiu respubliko, kiun la registaro murdis tagon post tago, ili ĵurintis la flagon de la Reĝo kaj la valutojn unuiĝintajn al ĝi: paco, sendependeco, religio, historio kaj defendo de leĝo kaj ĵuro. Tiu ĵuro, kiun la registaro revolucia, dekomence respublika, perfortis tagon post tago, kvazaŭ ideologio estu super leĝo. La lasta generalo estas la ununura, kiu iam partoprenis militon antaŭe, kaj pro tio, kiam la puĉo fiaskis kaj ekestis milito intercivitana, la aliaj nomumis lin generalestro (generalísimo en la hispana lingvo). Tiel la plej juna iĝis la plej aĝa frato kaj venkis la militon. Tamen, li ne estis politikisto, kaj ankaŭ ne fidis politikistojn. Li tute ne similis al La Soldato. Li estis nur kompatinda generalo, kvankam tre profesia; kaj sekve li agis al la lando same kvazaŭ ĝi estu garisono, dum kvardek jaroj. Ĝis kiam li finfine mortis.
Kai kiam tio okazis, ni ĉiuj parolis pri starigo de respubliko. La Tria. Respubliko por kiu ni ĉiuj irus en la monton pafi tiom da fojoj kiel necese por defendi ĝin. Ni ne volas revoluciojn, ĉar sufiĉas al ni evolucio logika kaj malrapida al progreso, kiun ni komprenas kiel vivi ni ĉiuj kune iomete pli bone ĉiun tagon. Ni ankaŭ ne volas regreson, reveni en tiun estaton en kiu riĉuloj aŭ bankoj aŭ povaj uloj koncentrigu denove la povon en siajn manojn kontraŭ aŭ profite de ni ĉiuj, kiuj ne deziras pli ol vivi trankvile kaj feliĉe, ĝuante vivon kaj riĉiĝante kulture kaj humanisme iom post iom, tago post tago, homo post homo.
Kaj venis la momenton komenci retiriĝo, meti la finan punkton al vivo de La Soldato. Naŭdek jaroj estas bone por komenci pensi pri foriro. Fari lokon por ke aliaj homoj solvu la aferojn, kiujn oni entreprenis kiam oni estis juna kaj havis iluzion.
La Soldato, La Maljuna Soldato deziris reveni en sian vilaĝon denaskan antaŭ li mortos. Akompanis lin nur sia edzino, La Paŝtistino. Tie li pasigis siajn lastajn tagojn. La lastan matenon li malfermis siajn okulojn, kaj adiaŭis ŝin:
«Njo, mi foriras. Estis bone esti kun vi».
Kaj li fermis siajn okulojn, kaj ĉesis spiri.
Kelkajn tagojn poste La Paŝtistino reiris en sian domon, kun siaj gefiloj. La Maljuna Soldato jam estis for. Li disiĝis en popolan amon.
Respubliko ŝuldis sian eston al Li kaj al multaj aliaj, kiuj, same kiel li, venigis ĝin kaj subtenas ĝin tagon post tago.