Politiko:

Trump kaj Obama.

Bofrato de reĝo, vicprezidinto kaj popolo

Ŝajnas, ke mi komprenas nenion, kio okazas en tiu ĉi taŭrohaŭtan landon... De la tempoj de Lope de Vega, oni ŝatas diri, ke De l' Reĝo suben, ne­niu, same kiel la titolo de tiu fama tea­traĵo diras. Sed mi tute ne kom­pre­­nas, ke sama tribu­­nalo, kiu kon­dam­nas simplan po­­­po­­­lanon al kar­ce­ro pro misuzo de kreditokarto, diras, ke bofraton de la Reĝo oni povas ne en­kar­ce­riĝi malgraŭ la sesjara sentenco, se li vizitas la plej proksiman juĝejon al sia hejmo unufoje monate! Eĉ se li loĝas en Svis­lando.

Eksa vicprezindanto Rodrigo Rato preskaŭ estis enkarcerigo­ta, sed lastmomente ankaŭ li ekpo­vis aten­di siahejme la re­zul­ton de sia apelacio.

Oni defendas, ke en Hispanio ĉiuj estas egalaj antaŭ leĝo, sed aferoj kiel tiu ĉi ŝajnas atesti la malon. Sed... Nu, mi konfesas, ke mi ne legis la sentencojn koncernajn. Mi supozas, ke juĝistoj estas honestaj, kaj ke ili devas labori per la leĝoj, kiujn par­la­men­to apro­bas, ki­ujn ili povas inter­pre­ti, sed ne ŝanĝi aŭ nuligi. Tiujn le­ĝojn parlamen­ta­noj fa­ras sub la pre­ma­do de la koncer­naj gvidantoj de siaj partioj, eĉ se Kons­titucio postulas, ke oni ne povas diri al deputito pri tio, kion li aŭ ŝi devas decidi. Sed ni vidas, ke fojfoje oni monpunas tiujn, kiu ne voĉdonas same kiel siajn sampartianojn. Kaj tio estas mal­ho­nesta kaj kontraŭleĝa fare de la partiaj gvidantoj.

Kial, eble vi demandos al vi mem, mi parolas pri tio? Nu, se la leĝo estus klara, tiu diferenco ne povus okazi. Mi ne diras, ke S-ro Rato ne devas iri en karceron (ankaŭ mi ne legis la sentencon, kiu decidis tion), sed mi kredas, ke ĉiuj sentencatoj devas suferi saman punon. Riĉuloj kaj malriĉuloj ne povas ricevi malsaman trakton fare de blinda justeco.






Bildo Ne voĉdonu, se vi amas vian landon kaj gekuncivitanojn.
 
Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ GazetotekoPDF (paĝo lasta) Iru antaŭen