En ĵusa pasinto amiko komentis pri miaj ŝelkoj, ke ili ne estas konstituciaj, pro tio, ke ili havas la kolorojn de la flago de la Dua Respuliko Hispana.
«Ĉu viaj estas konstituciaj?», mi iomsarkasme kaj tre cinike respondas al li.
Mia amiko agnoskas, ke ne, ke siaj brunaj ŝilkoj nenion havas konstituciaj aŭ kontraŭ konstituciaj.
«Sed», li aldonas, «tiuj viaj referencas al flago, kiu ne estas konstitucia».
«Ĝi ne plu estas», mi konsentas, «sed tio estas klara sopiro al sistemo, kiu devus regi Hispanion».
«Tamen tio estis tragedio!»
«Jes, mi neas nenion. Sed tiu koloro, kiun vi nun vidas malsama al tiu de flago, kiu nun konstitucias, reprezentas nenion pli ol unueco de Hispanio, kaj tie estas vundo, kiu doloras al ĉiuj politika korektuloj».
«Kio?», akre respondas mia amiko, «vi estas ignoranto. Ĉu vi ne scias, ke tiu estas la koloro de la Standardo de Kastilio?»
«Certe, mia kara amiko. Kaj kiu prenis la regadon de l' Standardo de Kastilio al tiama Regno de Granado?»
«La Katolikaj Gereĝoj, Isabel' kaj Fernando. Sed kial respublika flago devus honori ian ajn reĝon aŭ reĝinon, se ili, aldone, eĉ kromnomiĝis La Katolikaj?»
«Ne estas honoro al gereĝoj, sed al unueco de Hispanio, stultulo», mi aldonas, ne plu regante ĝentilan sintenon. «La Lando de Kunikloj, kiun fenicianoj konis kiel Hispanion estis aro da triboj, kiuj nenion komunan havis inter unu la aliaj ĝis kiam romianoj aperis, kaj ili invadinte ĝin el nordo suden unuigis ĝin donante ilin komunan lingvon, la latinan, kaj aro da kulturaj eroj ankaŭ komunaj, kiel ĵuro, lernado kaj emo al arto kaj civilaj faraĵoj, kiel la unuaj pontoj kaj ŝoseoj en la lando, multaj el kiuj ankoraŭ oni uzas en nia lando.
Kaj ni daŭre diskutis tiel dum kelke da tempo, ĝis kiam estis klare al mia amiko Pankracio, ke estas nenio perversa en respubliko, ĉar ĝi ne signifas la katastrofon, kiu estis la Dua Respubliko, aŭ la primokon, kiu estis la Unua, sed ankoraŭ eblas konstrui respublikon, en kiu nin ĉiujn oni reprezentos, ĉiujn hispanojn, eĉ se ne perversajn instituciojn kiuj kreskis funde de ĉi tiu konstitucio, kiun ni suferas, tiu de 1978: aŭtonomioj. Tiuj dek sep preterregionoj disvolviĝis el simplaj iloj por proksimigi civitanojn al registaro, kio estus utila en epoko pasinta, kiam estis malfacile kaj koste iri al ĉefurbo solvi gravajn aferojn, en malgrandajn ŝtatojn, kiuj voras la monon, kiun la supozeblajn reprezentatojn bezonas, pri aferoj, kiuj neniel rilatas al komuna bonfarto, en epoko de interreto kaj tuja komunikado al ĉiuj punktoj de l' planedo. Tial ili devas malaperi, kaj nenio malpli traŭma por ĉiu, se la procedo estas, ke ili malaperu proklamante novan konstitucion per kiu la plej granda zorgo de civitanoj estas vidi anstataŭi je la kapo de la lando reĝon, kiu jam estis dum mil jaroj (kun nur du periodoj tre mallongaj senreĝe) per Prezidando elektita de ni ĉiuj.
Kelkaj ignorantoj kredas, ke iu el aktualaj politikistoj validos por la posteno, sed mi jam klarigas per mia libro Vivu Respubliko!, kial tio ne eblas: ili ne havas servan spiriton, ili ne konceptas sian politikan postenon kiel laboron fari, sed kiel avantaĝon, kaj tion pruvas la fakto, ke ili pli deziras esti mortintaj aŭ enkarceritigaj ol demisiitaj. Bona politikisto devas preti renonci sian postenon antaŭ fari agon, kiu naŭzigos sian konsciencon. Dum ni ne havos politikistojn kun tiu sinteno, politiko ne eblos en tiu ĉi lando. Ĉar politiko esta la arto ebligi tion, kio necesas, kaj ne necesas, ke malaperu publikan monon favore al amikoj de politikistoj aŭ al politikistoj mem, sed tute male: fari ĉion necesan, kaj se ne estas mono por tio, ke oni aperigu ĝin. Oni ne povas dreni mone la landon sinsekve, ĉar kiam elĉerpiĝos la kondiĉoj, por ke la popolo havos agrablan vivon, aŭ almenaŭ eblan, aperas la risko pri revolucio, kiu forpuŝos ankaŭ bonajn aferojn, same kiel ĉiujn malbonajn, sed poste, se tiuj plej turpaj homoj sukcesas eniri en povon, kiel okazis dum la sovetaj jaroj de Rusio kaj dum la Dua Hispana Respubliko, venos tempoj de mizero morala kaj homa, dum kiu revenĝismo prenas povon ĉiam ĝis kiam, finfine, iu kun iom da inteligenteco kaj regopovo ordigos la aferon.
Sed tiu ĉi respubliko devas veni, kaj iam venos. Mi nur esperas, ke ĝi estos produkto de la deziro de l' popolo, kaj ke la popolo montros sian volon pere de referendumo organizita de honestaj politikistoj, kiuj finfine atingos la povon. Ne tiuj, kiuj diris ion kaj nun faras alian, kaj kiuj neniam plenumos sian parolon, kun ili diris dum sia elekta kampanjo. Mi jam tedas pri diraĵoj kiel «programojn oni verkas por ne plenumi ilin». Tio estas, kvazaŭ vi mendas bieron en trinkejo kaj oni donas al vi kafon, ĉar «tion, kion oni petas, oni ne donas». Sekve, vi foriru el la trinkejo senpagante; ili iru enferen. Sed laŭŝajne registaro de lando, de nia lando, valoras malpli ol biero. Ĉar ni ne lasas la trinkejon nepaginte. Ĉi tie ni ĉiuj pagas. Kaj ni pagas tion, kion ni ne mendis. Sed ni ne povas ne pagi tributon, kiun tiuj homoj postulas je la militkrio (tio estas, ilia slogano, falsa kiel ĉio, kion ili diras), ke Se ne, diktaturo venos! Ĉu alia?, mi respondas..., ĉar ĉu ĉi tio, kion ni nun suferas (kaj monsubtenas) ne estas diktatoreco? Diktatoreco de politikistoj kiuj diras, ke ili faros aferojn, kaj kiam oni jam elektis ilin por fari tion, ili faras male. Kaj vi ne protestu, subulo, ĉar mi metos vin en karceron kaj monpunos vin per miloj da eŭroj... Por fari male ni jam havis socialisman premieron Rubalkabon. Kaj tial, ke estis same, ke venkis Marjano aŭ Alfredo, klaŭniĝis tiuj, kiuj voĉdonis en la lasta baloto, ĉar estis ekzakte same voĉdoni kaj ne voĉdoni. Iam ni scios pri tio, kiu vere regas Hispanion. Tiujn ni devas forpuŝi el povo. Kaj tion oni faros per nova konstitucio, kie ne estos loko por ili. Kie ne estos loko por institucio, sed nur por personoj.
Pro tio ni devas zorgi kaj promocii la flagon de nia respubliko: la sangon, kiun oni verŝis konstrui HIspanion, kiun oni ne povas malestimi, same kiel la honton, kiun ni devis suferi dum mil jaroj da monarĥio, ambaŭ ruĝkoloraj. La oro, kiun romianoj forprenis el Hispanio (jes, eĉ se oni nun parolas pri la oro amerika, veras, ke romianoj faris same ĉi tie, en nia lando, du mil jaroj antaŭe), ekzakte en minejoj La Medoloj, provinco de Leon', kie ili detruis kelkajn montojn kies restaĵojn oni povas vidi tie, kaj kiuj utilis printi, dum du cent jaroj, la plej varloran moneron dum la tuta historio de Romio, Aŭreon, kiun oni povas rigardi kiel simbolon de la graveco, kiun Hispanio havis en la pasinto jam de tiu epoko, kaj sekve konservi oron en nia flago ni diras, ke ni ne renoncas al tiu graveco. Kaj finfine violkoloro reprezentas unuecon de Hispanio, kiu dum ĝi restos unuiĝinta gravos en historio de Eŭropo kaj la mondo, malgraŭ la malsuperaj kompleksoj de estroj de la tajforegnoj kiujn nun oni referencas kiel aŭtonomiojn. Ĉu ili lernis nenion el historio? Ĉu ili ankoraŭ ne komprenis la diferencon inter la Kalifejo de Kordovo kaj la Tajforegnoj, kiujn kristanoj povis konkeri pro ilia malunuiĝo?
Pro tio ĉio mi faras tion, kion mi povas, anoncante miajn motivojn per ŝelkoj miaj, kiujn mi montras kie ajn mi iras. Ili estas silenta krio de privata slogano, kiun mi deziras, ke iam estos tiu de ĉiu hispano: Vivu Respubliko!