Mi memoras, ke dum la jaroj 80aj de la lasta jarcento, kiam ili ankoraŭ ne daŭris multe en povo, socialistoj komnencis diri, ke «konvenas, ke civitano faru pensiplanon privatan ĉar socialasekursistemo en la estonto ne havos monon pagi pensiojn por tiuj, kiuj nun laboras.
Mi estis inter tiuj, kiuj kredis tion, ĉar kiu povus dubi pri la parolo de Moŝta Sinjoro Ministro? Kiu povus diri tiutempe, ke Ministro mensogas? Ĉefe tiu de registaro elektita de ĉiuj hispanoj. Kaj mi memfide vizitis la Bankon Eksteran de Hispanio kaj tie oni klarigis al mi, ke pere de malgranda monata alporto, kiam mi emeritiĝos mi ricevos monate ses cent eŭrojn, kiuj tiam ŝajnis multe da mono por oldulo emerita, kaj eĉ se ŝtato ne havos monon mi povos vivi la ceteran parton de mia vivo per tiu mono. Amiko, tamen, diris al mi saĝajn vortojn: Se la ŝtato ne havas monon, bankoj ankaŭ ne havos. Tiel ne estos pension, ĉu publika, ĉu privata. Vi plej bone metu vian monon en skatolon por kiam vi estos maljuna. Mi devintus sekvi lian konsilon...
Nun mi jam estas emerita, kaj mi trovas, ke la Banko Ekstera de Hispanio estis aĉetita de Argentaria, io nepensebla ĝis kiam ĝi okazis. Kaj poste Argentarian aĉetis BBVA, kiu estas banko, kiu ne volas scii ion ajn pri tiu pakto. Kion ĝi nun ofertas al mi estas doni al mi la 600 eŭrojn monate, sed nur dum la ŝparita mono de mi, plus ties interesoj, daŭras. Sed mi neniam subskribus tiun pakton, se oni dirintus al mi.
Nu, mi nun vidas, ke Ŝtato ne bankrotis, almenaŭ ne ankoraŭ, kaj ĝi pagas mian pension, ĉar ŝajnas, ke Sociala Asekursistemo estas pli daŭrebla ol vorto de bankoj.
Kiam mi parolas kun homo pri Asekursistemo, jam tedas min aŭdi la saman mensogan klarigon: se estas malpli kaj malpli da kontribuantoj (laboristoj) oni ne povas garantii la pagon de pensioj en la estonto, ĉar estas pli kaj pli da pensiuloj. Alidirate: iom post iom estas malpli da homoj, kiuj pagas, kaj pli da homoj, kiuj ricevas monon. Sed tiu mensogo venas el aliaj du:
1 Oni diras, ke la monon, kiu ĉiu kontribuanto pagos estas por pagi pensiojn de nunaj emerituloj, ne por sia propra pensio.
2 Oni ne povas pagi pensiojn per alia mono al tiu, kiun pagas laboristoj al Asekursistemo.
La unua mensogo estas konfeso malferma, ke estas ŝtelspezo akceptita de ĉiuj. Nu, preskaŭ ĉiuj, ĉar mi ne akceptas tion. Ĝi estas maletika kaj neakceptebla, ke oni pagas aferon kaj oni destinas tiun pagon al alia. Se entreprenisto ricevas monon por afero kaj pagas alian aferon per tiu mono, li aŭ ŝi iras karceren pro ŝtelspezo. Kial Ŝtato aŭ_ties funkciuloj povas fari tion, se ĝi estas krimo?
Ho, jes, mi memoras kial..., pro tio, kion oni nomas imunecon: kiam plej granda kvanto da deputitoj oernesis juĝiston prosekuti pro ŝtelspezo la gvidanton de la majoritata partio, aŭ ties ministro? Nu, estis kazo, kvankam ne pro ŝtelspezo: kiam oni malkovris GAL, la terorisman asocion elregistara. Oni diras, ke pro tio, ke la afero ne tuŝos la Prezidenton de l' registaro, kiam li ne plu estos prezidento, ĉar terorismaj krimoj neniam priskribas, ministro Barrionuevo prenis la tutan respondecon sur sin, ĉar estos multe pli skandala, ke eksprezidento enkarceriĝu... Tiu ne estas mia teorio, sed oni ĝin povas trovi je tiutempaj ĵurnaloj.
Pro tio, aŭ_eĉ male al tio, mi demandas min, kiam oni prosekutos la kvin eksprezidenton de la registaro y kaj siajn minstrojn kaj eksministrojn pri Financo, pro afero tiom ŝåfe akceptita de preskaŭ ĉiu hispano, tiu ŝtelspezo pri mono publika se ĝin jam akceptis homoj kaj estas kutimo pri fari tion? «Evidente ne, ulo, ne ĝenu», oni diros al mi.
Tamen, evidentiĝas, ke tio, kion pagis ni ĉiuj, kiuj kvotis al Asekursistemo inter 1976 kaj 2010 estis NIA pensio, ne tiu de tiamaj pensiuloj, kiuj siavice devus ricevi tion, kion ili generis per siaj kvotoj dum sia tuta laborvivo. Tion ni pagis, kaj tion ni postulas, ĉar tio estas justa.
La dua mensogo ĉesis esti vere kiam diversaj prezidentoj de l' registaro komencis uzi monon de la Asekursistemo por pagi aliajn aferojn, kiuj neniel rilatis al sia dekomenca destino, kiel ekzemple la 400 eŭroj Zapatero promesis disdoni, se li venkis la balotadon, aŭ por la «beba ĉeko», kiun malmulte da paroj ricevis. vidu: se oni povas preni monon de tiu skatolo por alia afero, ankaŭ_oni povas fari inverse: preni monon de alia skatolo por pagi pensiojn. Ekzemple, tiu el monpunoj.
Sed ankoraŭfoje lamas la mensogo plej granda el ĉiuj, tiu malvero senhonta, kiun diras politikistoj de ĉiu plumo: NUN la laboristaro produktas multe pli da riĉeco ol je 1949, kiam la Generalo Franko kreis la Asekursistemo (kontraŭ la opinio de la lasta Prezidento de la Dua Respubliko, Manuel Azaña, esprimita jardeko antaŭe: «la proverba hispana pikanto okazigos la sistemon frakasi»). Pro tio nun estas pli da mono ol neniam antaŭe. Kaj ĉiun jaron estos pli se prospero de la lando kreskas, kiel estas devo de ĉiu deca registaro, kies salajron oni pagas ekzakte por tio, inter aliaj aferoj, kiel ekzemple por ke estu pli da justeco kaj zorgu al tio, ke aferojn oni faros bone kaj favore al ĉiuj kaj ne sole de sia politika partio.
Sed estas kontraŭ_tio la perverseco de la sistemo, ĉar koruptado ne temas pri homoj, sed de la sistemo mem. Tiu ĉi estas korupta sistemo ĉar ĝi naskiĝis tiel kaj ĝis kiam ĝi ne mortos kaj estos anstataŭigita de alia daŭre suferigos senkiale socion kiun ĝi parasitas. Kaj ĝi ne falos ĝis kiam ni ĉiuj komprenos, ke tiu ĉi lando estas ĉies kaj ni venigos sistemon en kiu laboros ni ĉiuj, kaj kiun ni ĉiuj defendos ĉiun tagon tiel ke ni ne perdos ĝin: La Tria Respubliko HIspana. Hodiaŭ diris al mi dommastrino: «Jes, sed sen milito»; kaj mi devis memorigi al ŝi, ke la milito ne estis por venigi la respublikon, sed por forpreni ĝin. Respubliko venis sen eĉ unu pafo. Kaj la Tria venos sen perforto surstrata, sen eĉ perfortulo, kiu agos ekster leĝo, sed nur kiam ĉiu hispano diru tiujn du vortojn kie ajn li aŭ ŝi estos, kioma ajn: Vivu Respubliko!