Ne multaj el tiuj finis la militon vivaj. Antes Vivu la Respubliko!. Posta
Oni ne movigos nin!

Mi neniam pensus, ke mi vidus lin tie,kun pafilo en mano kaj fingro sur ĉano.

Li instruis ŝin dek jaroj antaŭe, kiam li ankoraŭ_ne iris militservi. Kiam li jam revenis urbeten el servado, ŝi jam laboris kiel helpanto de sia patro en kamparo, zorgante la ge­pa­trojn. Ŝi ne havis gefratojn. La paŝ­tis­tino kreskis, kaj pla­ĉis al ŝi la Soldato, tio estas la instruisto. Dudek tri jaraĝas la instruisto, ŝi deksep. Ŝi alkutimiĝis ha­zar­de trovi lin. La ins­truisto rigardadis ŝi­ajn ma­mojn fojfoje. Tion ŝi celas. Sed ki­am li jam estas tie, kie ŝi volis, malpaco ko­­mencis. Oni de­no­ve vokis la lastajn sol­datojn kiuj arme­servis, kaj vilaĝo denove perdis sian instruiston.

En la urbo okazis gravaj tumultoj. Oni devis pafi sur la popolon. Nome de la popolo oni mortigis la popolon. Oni devis savi la respublikon el malfaroj de popolo. Popolo ne volis respublikon. Popolo volis manĝi ĉiun tagon.

Riĉuloj restis riĉaj. Malriĉuloj restis mallaboremuloj. Sed kelkaj aldonis, kaj kalkulo ne funkciis. Kelkaj diris, ke oni devas havi identigilon popolan. Tiu identigilo estis tiu de sindikato aŭ partio politika maldekstra. Verŝajne tiuj dekstraj ne estis popolo. Ili estis aĉuloj, sed ili ne estis pooplo. Ili estis riĉuloj rabistaj. Kaj se ili ne havis monon, ili estis stultuloj kiuj defendas riĉulojn, sed tiuj ĉi ne dankos ilin. Oni devas esti kun la popolo, kun subuloj, se oni ne ha­vas monon. Aŭ se ne, oni estas perfidulo. Per­fida al respubliko.

Sed Respubliko estis ni ĉiuj, kelkaj diris. Kvan­kam ni ne estu mal­deks­traj.

Sed tagon ĉio ŝanĝis, kiam tiu aktivulo politika komencis movi soldatojn por ke ili pafu la popolon. «Ĉar popolo», asertis li, «perfidas la res­pu­bli­kon». La respubliko de l' popolo. Soldato me­mo­ris detaleton: tiu aktivulo memorigis lin pri ins­pektoro, kiun li havis iam en sia vilaĝo. Li ne lasis lin pensi tie. Oni devas oferi realajn kaj objektivajn valorojn, kiujn li havas tie, antaŭ si, favore al_bastarda kaj abstrakta afero, kiu laŭtuloj de­fendis sen permesi pensi aliajn homojn. Tial La soldato ne pensis dufoje. Li prenis sian pafilon kaj muntis ĝin. Li fiksis la celon kaj pafis mortige. Sed li mortigis neniun el la popolo. Li mortigis la aktivulon. La aliaj soldatoj rigardadis lin, mirigitaj. Ili ne pafis. «Li ne lasis min pensi», diris La Soldato. «Kaj kial vi volas pensi?», oni diris al li. «Ne fari la laboron malpuran de senkuraĝulo, kiu ridas pri ni, kaj poste deprenos la monon, kiun ni bezonas». Ili rigardis lin tiel, kiel oni rigardas tiun, kiu vortumas tion, kion ĉiuj pensas. «Do ni iru preni la monon», ili diras. «Do ni iru», ripetas li, «antaŭ_venas aliulo, kiu forprenas de ni tion, kio valoras plej: la rajton pensi per ni mem».

Kaj soldatoj vizitis la Ministron. Kaj diris al li: "Ministro, ni pensas...», sed la Ministro respondis: «Vi ne estas por pensi». Kaj la soldatoj levis siajn pafilojn kaj pafis unufoje. Ĉiuj samtempe. Tridek pafoj samtempe. Kaj ili ripetis: «Ni ade pensas, Ministro. Se oni ne lasas nin pensi, vi ankaŭ ne pensos». Kaj la ministro venis el sub la tablo kaj diris: «tio, kion vi volos. Vi esta la forto. Sed hodiaŭ. Pensu pri tio, kio morgaŭ okazos». Kaj oni diris al li: «Jes, kompreneble: morgaŭ vi, ministro, povos ne esti viva. Se vi subskribas leĝon por ke ni ĉiuj povas pensi tiel ajn ni volos. Por ke neniu rajtos devigi aliajn pensi. Por ke ni laboros por La Respubliko. Sed libere. Se ne estas respubliko en libereco por ni, por vi ankaŭ_ne estos, ĉar vi estos mortinta».

Kaj la ministro, kiu ne plu estis Ministro, timis tiom multe, ke li subskribis tion, kion oni metis antaŭ_lin. Kaj ĝi estis publikigita je la Bulteno Oficala de l' Ŝtato je la  posttagmezo de l' tago, kiam li subskribis ĝin. Kaj soldatoj finfine reiris hejmen.

Tiam la MInistro alvokis policanojn kaj diris: «Nun tiuj trosciuloj ekkonos min!» Kaj oni iris aresti la soldatojn. Sed oni trovis problemon: la soldatoj estis multaj. Kaj kiam oni arestis la unuajn, la duaj eksciis ĝustatempe. Kaj la triaj. Kaj La Soldato, kiu estis la deksep, kiun oni intencis aresti, iris en la kamparon kun ĉaspafilo. Kaj li ariĝis al aliaj forkurantoj. Kaj ili atakis la policejon kaj forprenis mitralojn, kaj reiris vidi la ministron, kiu denove estas Ministro, tre frumatene.

«Ministro», oni diris lin, «vi primokis nin unu fojon. Pri tio ni ne kulpas, sed pri dua fojo ni ja kulpus. Ni kredis, ke vi estas serioza persono». La ministro denove perdis sian Mon, kaj diris per mallaŭta voĉo: «Kaj kion vi faris kun la gvardistoj, kuj estis ekstere?»

«Ĉi tie ni estas», policanoj diris. «Ĉar aferojn klarigis iomete pli klare ĉi tiuj kunantoj. Ĉar ankaŭ deziras pensi ni. Ĉar ni ne pagas salajrojn al senutiluloj por ke ili diru al ni tion, kion fari kaj kion ne fari. Ĉar ni policanoj ankaŭ_estas popolo. Sed politikistoj ne estas popolo. Ili estas senhontuloj».

Sed la Ministro, aŭ ministro, ne plu povis diri ion, ĉar La Soldato mortopafis lin. «Tiu ne plu povos primoki nin. Ni vidu pri tio, kiun ni oficigos kiel Ministron nun».

«Sed tio ĉi estas puĉo!», iu diris. «Kian ŝtaton oni defendu? Tian, kiu armigas personojn de unu partio, sed al tiuj de aliaj partioj ne? Tian, kiu kreas religion  kaj kostumigas ĝin kiel politikon kaj poste devigi malriĉulojn malsati eĉ pli, dum ĝi donas pli da mono al bankoj?»

«Ne», oni respondis, «tiun ŝtaton ni bruligu».

«Ne, ni ne bruligu ion ankoraŭ. Ni elektu novan Ministron».

«Bone, sed ni unue faru baloton».

Kaj la soldatoj iris al televido kun policanoj. Kaj tie  ili diris, ke oni kreos novan registaron post dekkvin tagoj. Kaj ke ili invitas ĉiujn, kiu deziras labori por la respubliko, venu helpi. Ĉar respubliko estas ni ĉiuj, kaj sekve endas labori por ĉiuj. Ĉar ni ĉiuj indas, sed monopolistoj pri penso ne rajtas gvidi ĉi tiun respublikon. Ĉar oni povas havi monon kaj bienojn, sed ne tiujn de ĉiuj aliaj personoj.Tio signifas, ke oni ne rajtas rabi la pensojn de homoj por enmeti tiujn siajn por riĉiĝi maljuste. Ĉar soldatoj havas nur du aŭ_tri pensojn. Sed ili estas iliaj. Kaj zorgu ne volu forpreni ilin. Ĉar soldatoj povas ne esti tre inteligentaj, sed ili estas multaj. Kaj ne gravas kiom da ili oni mortigos, aperos pli. Ĉar soldatoj aperas el la popolo. Soldatoj estas ankaŭ_popolo. Kaj likvidi rabistojn vestitaj kiel politikistoj, eĉ se ili havas la mirigantan nomon Prezidanto de Respubliko sufiĉas nur unu soldato. Tiu restanta.

Trikolora estis la flago de la Dua Respubliko Hispana.Kaj kiam La Soldato reiris en sian vilaĝon, ŝi atendas lin. Kaj diris al li ke ŝi vidis lin per televido, kaj li estis tre bela. Kaj ke ŝi edziniĝos al li, se ili kredas pri io. Sed li diris al ŝi, ke li kredas, ke ŝi estas bela. Kaj ili iris en la pajldomon kaj ili fikis la tutan vesperon. Tial li ne estis hejme kiam policanoj iris aresti lin. Ili ne trovis lin, sed mortigis lian fraton kiu iris viziti lin tiam. Kaj ili bruligis la domon.

Kiam La Soldato revenis en sian domon li trovis fumantajn restaĵojn, kaj la najbarojn provante sufoki la fajron en najbarajn domojn, ĉar la domo de La Soldato ne plu ekzistas. Tial La Soldato iris al policejo de sia vilaĝo vidi la policanojn. Sed li diris ne multe al ili. Kiam li vidis ilin, li ĵetis grandan ŝtonon al du el ili, kaj forprenis karabenon de ili. Kaj li eniris la policejon kaj sendis ĉienlen li la  aliajn du sen­hon­tulojn, kiuj murdis lian fraton sen akuzo, sen juĝo kaj sen sentenco. Li traserĉis ilian ĵakon, kaj trovis, ke ili havis karton de sindikato maldekstra. «Tiuj homoj ne lernas» li diris al si, «Respubliko ne povas veni el maldekstro, Ili tion celis en Rusujo kaj la rezulto estis malbona».

Kaj li denove iris en la ĉefurbon vidi la novan Ministron, La Prezidanton de la Respubliko. Kaj li demandis al li kial oni mortigas en la lando sen fari juĝan procedon antaŭe. Kaj la Prezidanto diris, ke oni arestu lin. Sed policanoj tieaj diris, ke unue li respondu. Sed li diris nenion. Poste li diris, ke temas pri eraro ĵura. Kaj li diris, ke kie estas la ĵuro, se mortigistoj iras anstataŭ la juĝisto, kostumiĝitaj kiel policanoj. Kaj li demandis kiu ordonis tion. Sed orodonon postulis neniu. Kaj La Soldato, kiu ne estis tre lerta, demandis kie estas la garantioj, kiujn popolo havas kontraŭ tiuj malbonfaraĵoj. Sed la prezidanto, kiu ne plu estas Prezidanto, diris, ke li ne scias. Kaj La Soldato diris, ke se li ne scipovas esti Prezidanto, ke li iru hejmen dum li povas. Ke estas homoj pli bone kvalifikitaj ol li. Kaj kiu homo estas tiu, demandas prezidanto, kaj li respondis, ke li mem. Kaj la prezidanto ridis. Kaj invitis lin al parlamenta sesio. Kaj li iris. Sen pafiloj, sen kunantoj siaj.


Regresu ~ ~ Kajeroj de 2014 ~ Kajeroj Progresu