Tria ĉapitro de mia libro "Vivu la Respubliko!"

Antes Vivu la Respubliko!. Posta

El Katalunio venas mi


«El Katalunio venasmi servi la Reĝon», diras fama infankanto hispana. Sed kiam oni pridiskutis la aferon pri respubliko, oni demandis pri tio, kion fari pri la reĝo.

Tiuj, kiuj apogis la Trian vojon de Respubliko, venis al pli etika afero ol tiuj de la du antaŭaj respublikoj: ĉiuj komprenis, ke la reĝo estas kiel ĉiuj aliaj civitanoj, kun samaj rajtoj kaj sekve li povas resti en Hispanio kaj voĉdoni kiam oni vokus lin fari tion, same kile ĉiuj aliaj civitanoj. Li, aldone, devas honori la saman leĝon, kiel la ceteraj civitanoj, kaj sekve se juĝisto vokos lin pri enketo pri afero kiun li estas interesata parto, li devas veni en korton, same kiel ĉiuj aliaj civitanoj de HIspanio. Same kiel politikistoj de la estinto, estanto kaj estonto.

Li ankaŭ povas forlasi la landon kiam li volos, se ne estas justickaŭzo kontraŭ li, same kiel ĉiuj aliaj civitanoj. Kaj oni garantias lian vivon, same kiel tiund e alia simpla civitano. Ĉar la respubliko estas ĉies. E de la reĝo. Eĉ se oni ne plu agnoskas al li privilegion aŭ aparta rajto pri lia naskiĝo. En respubliko ni ĉiuj laboras ĉiun tagon, cele al defendi ĝin plibonigi ĝin, por ke estu pli justa  sistemo por ĉiuj. Kaj se estas monarĥia partio, kiu pli bona homo el reĝo mem por gvidi ĝin?

Jesuo.



retresu~ Numero 89ª ~ Kajeroj. ~ progresu