Opinio.

Ni okupu nian movadon

Ian Fantom
2011-11-04

Ni ĉiuj scias, ke estas io malĝusta, sed ĝuste kion ni ne scias. Tiu estas koncizigo de ĝenerala sento kiu trairas tutajn populaciojn trans la mondo. La ekonomian krizon la homoj ne komprenas, sed ili ja komprenas, ke ili ne kaŭzis ĝin, sed ke ili tamen devas pagi por ĝi. Samtempe, dum la politikaj klasoj diras al ili, ke ili devos labori pli longe kaj ricevi malpli da kompenso ili vidas la financan eliton gajni neimageblajn riĉaĵojn.Gvidlibro de komitatanoj.

La amasprotestoj de la movado Okupu ne plu temas nur pri financa krizo; ĝi temas pri la fundamenta demando, kiu regas la mondon. Temas pri korporacia regado anstataŭ demokratia regado. Temas pri tio, ke politikistoj ŝajnas esti en la manoj de gvidantoj de grandegaj financaj korporacioj, kiel la internaciaj bankoj, kiuj pruntedonas monon al registaroj kaj komence atendas ian voĉon en registara politiko. Se la registaroj ne estas akceptemaj al tio, la financaj institucioj povos pruntedoni al iliaj rivaloj. La rezulto de tio povas esti eterna enlanda konflikto, kaj eterna eksterlanda militado.

"Kion farus Jesuo?" demandas iuj el la okupantoj de la placo antaŭ la katedralo de Sankta Paŭlo kelkajn metrojn for de la londona borso. Tiu simpla demando kaŭzis skismon en la hierarkio de la katedralo, kiu jam rezultis en la eksiĝo de du el ties gvidantoj. Ĉu la katedralo forpelu la protestantojn per rimedoj de la juro kaj finfine perforta interveno de la polico, aŭ ĉu la katedralo bonvenigu la protestantojn, kiuj verŝajne faras ion tre similan al tio kion estus farinta Jesuo?
Intervenis la Ĉefepiskopo de Canterbury, ĝenerale konsiderata la ĉefepiskopo de la anglikana eklezio en Anglio. Li anoncis, ke li subtenas imposton rilate al financaj transakcioj - iom stranga interveno, ĉar la rolo de la eklezio normale estas komenti pri moraleco, ne pri financaj teknikaĵoj. Por tiel argumenti, li diris, ke tion subtenas elstaraj riĉuloj kiaj Bill Gates kaj George Soros. Kion dirus Jesuo?
Mi supozus, ke Jesuo parolus pri la krima agado de riĉeguloj kiuj kaŭzis tiun financan krizon en la komenco. Ni devas alfronti la
fakton, ke okazis grandskala krimo ĉe respektataj korporacioj, fare de respektindaj homoj en nigraj kompletoj kiuj nin trompis [1]. Sed estas malfacile al la anglikana eklezio alfronti tiun simplan fakton. La Katedralo de Sankta Paŭlo estas tro ligita kun financaj institucioj en Londono, kaj la membroj de la eklezio emas sekvi la ortodokson de la eklezio anstataŭ agi kiel bonaj kristanoj. La nun evoluanta skismo estas malbona por la eklezio, sed bona por la kristanismo.

La anglikana eklezio fondiĝis pro skismo en la romkatolika eklezio en Anglio, kiam la tirana reĝo Henriko la Oka volis transpreni la eklezion en sia regno por propraj politikaj celoj. Tiel la eklezio estis transprenita de la ŝtato. Ankaŭ aliaj movadoj havas similan problemon. British Council estis fondita per mono de la oleindustrio por antaŭenigi la anglan lingvon, kio evidente estis en la interesoj de la imperiismaj celoj de la monprovizantoj [2]. Mallonge poste intervenis la ŝtato per grandaj financaj subtenoj, kaj tiom transprenis la potencon, ke British Council fariĝis kvazaŭa branĉo de la registaro, dum samtempe ĝi pretendis esti sendependa organizaĵo, eĉ ricevante impostajn avantaĝojn kiel nepolitika registrita bonfara organizaĵo.

Amiko mia fondis 'Loĝigan Asocion' [Housing Association], por helpi al malavantaĝitoj havigi hejmon. Lia estis unu el la unuaj en la lando, sed iom pli poste intervenis la registaro per leĝoŝanĝoj kiuj malebligis al tiaj asocioj daŭrigi sian sendependan ekziston. La agadon transprenis la ŝtato, kiu instalis alte salajritajn burokratojn por ĉion regi. Mia amiko dediĉis unu jaron de sia vivo por tion kontraŭbatali anstataŭ daŭrigi sian normalan profesian vivon kiel juristo.

La sama amiko dum la Dua Mondmilito membris en politika partio 'Common Wealth Party'. Dum vizito al li antaŭ kelkaj semajnoj ni trairis ĵurnalismajn verkojn kaj leterojn de George Orwell. Li montris al mi mencion de 'Common Wealth Party', kiu laŭ George Orwell estis malmuntita de la ŝtato.

Mi nur bedaŭris, ke en mia junaĝo mi ne pli studis la verkojn de George Orwell. Mi sentas min tre danka al unu el miaj instruistoj, ke li prezentis al ni la librojn '1984' kaj 'Bestoĝardeno', kiuj en la nuntempa mondo ŝajnas verkoj de historio verkitaj antaŭtempe. Sed la instruisto diris al ni, ke Orwell batalis kun Generalo Franco en la hispana enlanda milito. Jarojn pli poste, mi konstatis, ke 'batali kun' signifas 'batali kontraŭ'. Alie mi eble estus leginta iom pli, kaj fine kompreninta lian mesaĝon. Mi estus eble leginta, ke laŭ li la Laborpartio estas faŝisma organizaĵo, kaj mi estus pli facile kompreninta kiel la sama partio povus esti transprenita de eta kliko New Labour, kiu povus gvidi nin en plej terurajn militojn surbaze de mensogoj. Por kiu vere laboris Tony Blair? Mi ne scias, sed nun li maskeradas kiel Pac-Reprezentanto, gajnante mem financan imperion [3].

Tamen eĉ etaj organizaĵoj povas esti transprenitaj de la ŝtato. Dum la pasinta jaro estis malkaŝitaj intervenoj en diversaj tiaj organizaĵoj fare de la sekreta polico – jes, sekreta branĉo de la polica servo kiu entreprenas kontraŭleĝajn kaj politike motivigitajn agadojn. Tio pli frue estus por la britoj nepensebla, kaj ankoraŭ ni havas malfacilon enkapigi la seriozecon de tiu afero. Eĉ iu eta protestogrupo de virinoj vestitaj kiel klaŭnoj, nomanta sin 'La Ribela Klaŭn-Armeo' estis enfiltrita de kaŝa policanino.

La unua malmaskito estis policano Mark Kennedy, kiu rolis kiel Mark Stone en mediprotekta grupo, kaj kies agoj preskaŭ rezultis en la enkarcerigo de almenaŭ dudek senkulpaj kampanjantoj [4]. La esplorado pri tio rezultis en la malmasko de Lynn Watson (vera nomo nekonata), la policano vestita kiel klaŭno en Ribela Klaŭn-Armeo, eta grupo kiu protestis kontraŭ la irakan militon [5]. Aliaj kaŝaj policanoj malmaskitaj estis Bob Lambert, pozante kiel Bob Robinson [6], Mark (Marco) Jacobs, kies vera nomo estas nekonata [7], Peter Black [8] kaj Simon Wellings [9].

Grupoj infektitaj estis diversaj protestogrupoj, kiel anarkiistaj, bestorajtaj, kontraŭfaŝismaj, kontraŭtutmondiĝaj, kontraŭrasismaj, medioprotektaj kaj politike maldekstraj. Tiuj grupoj inkluzivis: 2008 Camp For Climate Action [Tendumejo por Klimata Agado], manifestacio de 2008 kontraŭ la planita militserva akademio ĉe St Athan, Aldermaston Women’s Peace Camp [Virina Pactendumejo ĉe Aldermaston], Animal Liberation Front [Besta Liberigofronto], anti-EDL [kontraŭ English Defence League],  Cardiff Anarchist Network (CAN) [Anarkiista Reto de Cardiff], Cardiff Radical Socialist Forum [Radikala Socialista Forumo de Cardiff], Climate Camp [Klimata Tendumejo], The Common Place (Anarkiista centro en Leeds), Dissent! (la reto kiu mobilizis protestantojn por la pintokonferenco G8 ĉe Gleneagles), Globalise Resistance [Tutmondigu Resiston], London Greenpeace, No Border campaigns [kampanjojn kontraŭ landlimaj kontroloj] , Rebel Clown Army [Ribela Klaŭna Armeo], Reclaim the Streets [Reposedu la Stratojn], Rising Tide Network [Reto Leviĝanta Tajdo], kaj la rekt-agada reto Trident Ploughshares.

Tiuj kaŝaj britaj policanoj ofte simile aktivas ankaŭ en aliaj landoj. En la gazet-raportoj mi legis pri aktiveco en Francio, Germanio, Pollando, kaj planita aktiveco en Rusio, kiu estis lastmomente nuligita. La alternativa retgazeto Indymedia, kiu unue avertis pri la afero [10, 11] publikigis tekston por traduko en aliajn lingvojn, petante al legantoj kontribui al tio por averti aktivulojn diverslande [12].
La ekstremoj ĝis kiuj povis iri iuj el tiuj kaŝaj policanoj por gajni kredindecon en la grupoj kiujn ili enfiltris estas eksterordinaraj. Kennedy provokis kolegajn policanojn lin disbati ĉe iu Klimata Tendumejo. Jim Boyling mensogis sub ĵuro en krima proceso por protekti sian identecon. Bob Lambert aperis en kortumo sub fikcia nomo. Pluraj el ili havis seksajn rilatojn kun iuj el siaj viktimoj, kelkfoje longdaŭrajn rilatojn. Jim Boyling eĉ edzinigis unu el siaj viktimoj kaj havis du infanojn kun ŝi, kiuj nun aĝas 5 kaj 7 [13].
Sed kiel la homoj en tiuj grupoj reagas, kiam ili eltrovas, ke ili estis perfiditaj de homoj kiujn ili konis dum iom da tempo, kaj fidis? Alfronti la veron por tiuj homoj ne estas bagatelo; ili bezonas forton kaj kuraĝon por pritrakti ĝin. Ili bezonas ankaŭ moralan subtenon de siaj amikoj. Se la afero estas publikigata kaj raportata en la naciaj amaskomunikiloj povas esti forta sento de embarasiĝo, kiun ili volus eviti, sed almenaŭ ekde la momento kiam la afero fariĝas publika ili estos kredataj. Nun provu imagi kiel estus por ili se ili daŭre estus malkredataj.

La Anarkiista Reto de Cardiff enretigis deklaron rilate al enfiltrado de la grupo fare de kaŝa agento de la polico [14]. Ili skribis: "Sed li [Marco Jacobs] ankaŭ intence kaj sisteme celis damaĝi la movadon, kaj ni opinias, ke estas grave, ke scio pri tio kion li faris, kaj kiel li faris, estu komunigita kaj diskutita laŭeble plej vaste". Ili skribis ankaŭ, ke multaj membroj skuiĝis pro kolero, indigniĝo kaj sinkulpigo. "Marco laboregis por dissemi malfidon, malŝaton kaj suspekton inter ni, kaj estis la fakto, ke ni permesis al li ke li tion faru, kiu estis nia plej granda eraro", ili skribis. Tiu agnosko ne perdigos por ili membrojn, aŭ fuŝigos iliajn rilatojn kun la publiko - tute male.  Mi mem ekzemple sentas, ke jen homoj kun kiuj mi povus interese diskuti, eĉ se mi persone opinias, ke la anarkiismo kondukus al transpreno de la potenco fare de la fortuloj, kio rezultus ĝuste en korporacia ŝtato – sed eble mi ilin miskomprenas.
Iom simile, brita komediulo Mark Thomas skribis pri la propraj spertoj kaj reagoj kiam li trovis ke intima amiko lia spionis por la armila industrio pri lia agado kontraŭ la eksportadon de armiloj [15]. Grandskalan intervenon spertis la movado por la elektra aŭtomobilo en Kalifornio dum la naŭdekaj jaroj. La movadanoj ne kvietis pri la afero, sed kunlaboris kun filmkompanio, kiu produktis dokumentan filmon kun titolo 'Kiu mortigis la elektran aŭtomobilon?' [16]. En la filmo oni montris la fingron al la oleindustrio, CIA kaj George Bush. Nun la elektra aŭtomobilo havas pluan ŝancon, sed ĉu tio estus okazinta se iuj kuraĝuloj ne estus elparolintaj pri tio?
La tendenco turni sian dorson al tiaj intervenoj estas parto de la homa naturo. Homoj volas scii kaj ne scii samtempe. Mi havas en la menso foton de ĉimpanzo sur la kovrilo de iu popularscienca gazeto kiu evidentigis ĝuste la saman fenomenon: la ĉimpanzo tenis siajn manojn antaŭ la okuloj por obstakli la vidon, tamen lasis spacojn inter la fingroj tiel ke ĝi povu tamen vidi kio okazas. Ĝuste tiaj estas homoj.

Ne devus esti necese pruvi motivojn aŭ konspirojn; devus esti necese nur demonstri, ke homoj elektitaj por preni respondecon en iu socio aŭ societo ne agas laŭ la bonfido kiun la homoj investis en ili. Se okazas nedeca informkaŝado oni scias, ke estas io por kaŝi. Ne devus esti necese eltrovi kio estas tiu 'io', por ke oni elĵetu ilin el la ofico. Sed tre malvolonte la homoj tion faras, speciale se la elektitoj estas ĉarmuloj kiuj montras belan rideton kiam ili parolas publike.

En Universala Esperanto-Asocio estas ĝenerala sento, almenaŭ en la diskutgrupo uea-membroj, ke estas io malĝusta. Diskutoj ne kondukas ien. Eltrovi ĝuste kio okazas malantaŭ la bela faŝado estas kutime neeble. Ni ĉiuj scias, ke estas io malĝusta, sed ĝuste kio ni ne scias. Dum tuta jaro mi provis havigi simplan respondon al la simpla demando "Kial?". Temis pri la decido de la Estraro en Kubo ĉesigi la kontrakton kun la redaktoro de la revuo Esperanto. Laŭ mia kompreno de la funkciado de iu ajn demokratia organizaĵo, se iu faras al komitato proponon li havas moralan devon klarigi kial li faras tiun proponon. La voĉdonantoj devas pripensi, ĉu tiu kialo validas. Se la proponanto evitas doni kialon, oni scias, ke estas io por kaŝi, kaj ke oni vere ne scias por kio oni voĉdonas. Bedaŭrinde, anstataŭ voĉdoni kontraŭ, Esperantistoj tro ofte dependas de la bonvolo de ĉiuj en la movado, kaj pasive aprobas ion ajn kion la moŝtuloj proponas, senkonsidere de la meritoj de la propono. Kaj post kiam la proponoj estas akceptitaj la membroj tro facilanime akceptas la decidojn. Laŭ mia percepto de demokratio, iu ajn Prezidanto kiu evitas la simplan demandon 'Kial?' devus esti forigita de sia ofico, kiom ajn bele kaj ĉarme li ridetas al ni.

Ĉe la pasinta Universala Kongreso en Kopenhago Johano Derks distribuis senpage al ĉiuj membroj de la Komitato de UEA sian libreton titolitan 'Gvidlibreto por Komitatanoj'' [17], kaj provis vendi ĝin al aliaj ĉe la kongreso. La libreto enhavas detalan analizon pri la stagnado kiu sekvis proponon enkonduki perretan voĉdonadon por la Komitato, tiel ke la Komitato povu esti aktiva dum la jaro inter la kongresoj. La tuto povus esti resumita per unu vorto: 'obstaklado'. Dua parto havas pli ĝeneralajn analizojn de István Ertl, Martin Schäffer, Johano Derks kaj Renato Corsetti. Estas evidente, ke la asocio ne funkcias demokratie, kaj ke estas senutile fari decidojn se ili ne estos plenumitaj. Laŭ mi, devus esti konsekvencoj, sed la homoj tro malvolonte reagas al aferoj pri kiuj ili ne deziras scii, kaj tamen deziras scii, opiniiante, aŭ pretekstante, ke ili mem ne povas fari ion por ŝanĝi ion ajn.

En mia artikolo 'Lingva demokratio, ĉu?', kiu aperis en la aprila numero de Kajero el la Sudo [18], mi raportis pri neregulaĵoj en la mialanda Esperanto-movado. Estas malfacile al ordinara membro, aŭ al bonfida Esperantista nemembro enkapigi ĝuste kio okazas. La homoj volas vidi kaj ne volas vidi samtempe. Instinkte ili volas 'teni la aferon en la familio'. Ili volas kvieti pri la afero, kiel priskribis George Orwell, pri kio mi skribis en mia artikolo. Sed ni vidis per la supraj ekzemploj, ke tio ne estas la ĝusta maniero reagi. La membroj de diversaj grupoj havis la kuraĝon elparoli, kaj fine la publiko estis kun ili. Ankaŭ Esperantistoj devus fari same.
Unu problemo de tio estas la komplikeco de la informoj haveblaj. Malvolvi la tuton en mia landa movado ne estis bagatelo, kaj mi mem estis sub konstanta pafado dum mi tion faris. Preskaŭ la tuta Esperanto-movado en mia lando estis turnita kontraŭ min pere de personaj atakoj tuj post kiam mi eltrovis la veran staton de la kapitalo de la asocio, kiu estis la malo de tio kion la Estraro diris al la membroj. Sed eĉ se ĉio dirita pri mi estus la vero, tio ŝanĝus nenion rilate al la informoj kiujn mi trovis, kaj kiujn iuj en la centro de la movado tenis kaŝaj al la membroj. Trakti kun la propra angoro, kiu similis al tio kion trairis Mark Thomas, estis en si mem defia tasko.
Sed nun unu grava aspekto de tiu disputo estas facile komprenebla. Ni havas finfine agnoskon de la kasisto de mia landa Esperanto-asocio, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Mi menciis en 'Lingva demokratio, ĉu?', ke mi fine sukcesis persvadi la redaktoron de periodaĵo de mia landa asocio publikigi mian financan grafikaĵon, kun akompana artikolo. Tiu artikolo nun estas legebla per Interreto [19], kiel ankaŭ la reago de la kasisto, kiu aperis en la posta numero [20]. La simpla fakto, ke la kasisto agnoskis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj signifas, ke la kapitalo kreskis dum la tuta periodo de la 'financa krizo'. Ŝi devus nun esti devigata klarigi al la membroj kial laŭ la protokoloj ŝi informis la Estraron pri tute la malo: ke la kapitalo estas formanĝata. Ŝed ĉu ŝi tion faris? Ne! Intertempe ŝi 'emeritiĝis', kun donaco de bela horloĝo ĉe la jarkunveno kaj granda aplaŭdo. Samtempe estis aldonataj al la Estraro du pliaj raŭmistoj, kun nenia diskuto antaŭ la voĉdonado, malgraŭ miaj propraj streboj.

Anstataŭ ol klarigi la aferon, ŝi prezentis du grafikaĵojn por doni impreson, ke la kapitalo malkreskis dum ĝi fakte kreskis. Farante tion, ŝi demonstris ruzojn pri kiuj ĉiuj membroj de iu ajn membra asocio devus esti konsciaj. La unua leciono estas, ke oni devas legi la vortojn, kiom ajn da fido oni havas en la kasisto. Ŝia dua grafikaĵo, kiu montras falantan kapitalon por la periodo, estas prognozo de novembro 1994. Oni daŭre malakceptis miajn petojn prezenti pri la ciferoj eltrovitaj en decembro 2005, dirante, ke tio estas historio, sed nun ili prezentas antikvan historion. Kial prezenti prognozitajn ciferojn kiam oni havas la verajn, se la celo ne estas trompi la legantojn?

La alia grafikaĵo montras ĉiujarajn perdojn, kio ne povas esti la vera situacio se la kapitalo fakte kreskadis. Verŝajne tio rezultas el konfuzo kun 'deficito', kiu en tiu sistemo de kontado ŝajne ne inkluzivas donacojn. La landa asocio ĉiam dependis kaj de kotizoj kaj de donacoj. Eĉ la londona domo estis donaco. Pri tiu uzo de la vorto 'deficito' mi unue aŭdis antaŭ kelkaj jardekoj, kiam iu demandis, kiel eblas, ke ni ĉiujare faras deficiton kaj tamen neniam eluzas la monon. Tiam oni honeste respondis, ke 'deficito' ne inkuzivas donacojn. Supozu ke estas mil membroj en asocio en kiu ĉiu membro kotizas ĉiujare per dek eŭroj. Se la asocio elspezas la tuton, ne havigas ŝuldojn, kaj ne ricevas donacojn, la kontoj montros deficiton de nulo. Tamen se dum la jaro iu donacas mil eŭrojn kaj la asocio saĝe elspezas tion por la celoj de la asocio, la kontoj jarfine montros deficiton de mil eŭroj. Ekde tiu konstato en mia junaĝo mi ĉiam opiniis, ke la kontoj devus eksplicite registri la diferencon en la kapitalo en tiu momento kaj tiu de unu jaro antaŭe. Tamen mi neniam supozis, ke iu uzus tiun misgvidan vorton 'deficito' por trompi la membrojn.

Do, la afero estas nun multe pli simpla por iu kiu deziras studi kiel funkcias tiaj aferoj. La kasisto informis la Estraron, ke la asocio formanĝas la kapitalon kaj samtempe obskurigis la kontojn, kaj neniu kontrolis. Aliaj Estraranoj kredis ŝin kaj kredigis al la membroj, ke la asocio daŭre perdas monon. Samtempe, la kasisto raportis pri kaduka stato de la domo, menciante grandan monsumon por fari ĉiujn riparojn. Sed mankis gravaj detaloj en la protokoloj. La tuta sumo elspezota estis £60 000, el kio "iom" estas "urĝa" – elspezota en la venontaj "kvin ĝis dek jaroj". Ili informis la membrojn, ke ili ricevis profesian konsilon, ke ili devos vendi la domon. Tamen neniun profesian konsilon mi povis trovi, krom mencio de la ĝenerala sekretario ke en iu kunveno la kontkontrolisto diris, ke ili devos vendi la domon. Nur tio – eĉ ne protokolitaj informoj pri ia komisio aŭ studo, kaj nenio por montri ke iu profesiulo estis pagita por fari tian studon. Cetere, la nivelo de kontkontrolado estis jam farita malpli severa, tiel ke ĝi ne plu nomiĝis laŭ la jura termino 'audit' [kontkontrolo]. Surbaze de tio la jarkunveno voĉdonis por vendi la domon.

Kial ili volus tion fari? Motivojn mi ne povas pruvi, sed kelkajn ni povas el praktika vidpunkto elimini, por ke ni povu studi la aliajn. La ebleco, ke iu povus lerni Esperanton, eniri la Estraron de la landa asocio, kun celo subfosi la movadon estas por la granda plimulto de la membroj nepensebla. Ili insistas, ke tio ne okazas, kaj ke iu ajn kiu eĉ pripensas tiun eblecon estas paranoja kaj havas konspirteoriojn. Iuj el ili tuj silentas kiam leviĝas demando pri la kapitalo aŭ la strangaj manovroj en la asocio. Aliaj blokas per la manoj dirante "A-a-a!". La redaktoro daŭre diris "Foriru!" antaŭ ol li fine devis akcepti mian artikolon kun financa grafikaĵo por publikigo en la gazeto. Mi estis edukita por respekti la racion, sed ŝajnas nun ke la racio elmodiĝis. Aŭ eble ĉiam estis tiel, sed ekster miaj rondoj, ĉar George Orwell siatempe skribis pri similaj reagoj kiam homoj provas diri ion kio ne konformiĝas kun la ortodokso.
Sed nun la tuta afero pri tiu kapitalo estas legebla en Esperanto per la reto, kaj kun escepto de la evidente intencaj obskurigoj de la kasisto, la afero estas esence simpla. La membroj ĉiuj scias, ke estas io malĝusta, sed ĝuste kio ili ne scias. Sed nun iuj el ni ja scias. La Prezidanto tenas kvieta unu el la plej abomenindaj skandaloj en la historio de la Esperanto-movado, kaj la veraj Esperantistoj restas kvietaj. Tamen nun ni havas multajn ekzemplojn de membrogrupoj kiuj estis enfiltritaj kun la celo subfosi la grupojn en nedemokratia maniero. La aktivaj Esperantistoj kiujn mi renkontis antaŭ kvindek jaroj ne estus tiom tolerintaj iujn el la pli ekstremaj aferoj kiuj nuntempe okazas en la movado. Sed ŝanĝiĝis la kulturo. Anstataŭ esti en la avangardo, la Esperantistoj bedaŭrinde postlamas tiun pli vastan evoluiĝantan movadon por demokratio.

Mi ne scias, kiu estas malantaŭ tiu subfosa agado en la Esperanto-movado; povus esti La Esperanta Civito, aŭ la sekreta polico, aŭ la sekurecservoj, aŭ povus esti la korporacioj. Povus esti ekzemple la oleindustrio kiu subvenciis la starigon de British Council, kaj kiu ŝajne mortigis la elektran aŭtomobilon. Sed se Esperantistoj absolute asertas, ke tio ne okazas en la Esperantomovado, la homoj finfine komencos demandi: "Kial ne? Kio estas pri la Esperanto-movado kiu faras ĝin imuna? Kio estas malbona pri Esperanto, ke tio ne okazu?".
Mi ĵus ekvidis interretan videon de la movado Okupu kun Esperantaj subtitoloj [21]. Ĝi montras la hipokritecon de iuj el la okcidentaj politikaj gvidantoj. Similajn homojn ni havas ankaŭ en la Esperanto-movado. Ili havas duoblajn personecojn, sed la ĝenerala membraro vidas nur la publikan personecon. Homoj aparte sukcesaj aŭ aparte sciohavaj povas esti silentigataj multmaniere. Unu el tiuj manieroj estas flatado. La iama ĝenerala sekretario kiu ŝokiĝis vidi mian financan grafikaĵon en januaro 2011, dirante ke li priesploros la aferon, nun kvietas. Lia tasko devus nun esti facila, ĉar la kasisto agnoskis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Sed neniun vorton mi aŭdis  post kiam la asocio honorigis lin per fratuleco. Mi mem redonis mian fratulecan atestilon en 2004 kiam mi ekkonstatis kio okazas. La iama kunordiganto de la Parlamenta Esperanto-Grupo, kiu estis la celo de misfamiga kampanjo en 1999, kiam la parlamenta grupo kolapsis kaj li mem malaperis de la movado por ses jaroj, nun estas dungita de la asocio kiel kunordiganto pri informado, kaj ŝajne nun li amas Grandan Fraton. Se li vere bone sukcesos pri la informado oni certe faros al li kion ili faris al li en 1999, aŭ ili faros al li kion ili faris al mi kiam mi estis en simila ofico en 2003. Por flati la redaktoron kiu konstante diris al mi, ke mi foriru, ili subtenis la eldonon de ampleksa literatura kompilaĵo lia. Kiel oni povas eĉ penseti, ke tiaj helpemaj kaj ĉarmaj homoj povus esti io alia ol bonfidaj? Necesas distancigi sin. Oni tutsimple pripensu la bankistojn kaj rigardu la ciferojn.

Ni ĉiuj scias, ke estas io malĝusta, sed nun ke ni havas konkretajn pruvojn, ni okupu nian movadon.

  1. Inside Job, filmo, Sony, 2010.
  2. 'Linguistic Imperialism', Robert Phillipson, Oxford University Press, 1992, ISBN 0 19 437146 8, 365 paĝoj.
  3. Dispatches, televidprogramero, Channel 4, 2011-10-27.
  4. Undercover green activist.
  5. Police  spy  Lynn Watson, clown.
  6. Police spy tricked lover activist.
  7. . Undercover police officer Mark Jabobs.
  8. Police spy urges public. inquiry.
  9. News.
  10. Sheffield Indy Media.
  11. Indy Media.
  12. Jim Boyling.
  13. Officer in second undercover case wed activist he was sent to spy
  14. Permanent revolution.
  15. The Guardian.
  16. Who killed the electric car?, filmo, Sony, 2006.
  17. Gvidlibreto por Komitatanoj: Fidoperduloj pri perfiduloj: demokratuloj pri komitatlista mistifikado kaj kiel Estraro sub revulo misdirektas monon, sed tamen venonta sento pri UEA 2.0', Johano Derks, 2011. Eldonis la aŭtoro (Haveblas kontraŭ 4.8 eŭroj de la aŭtoro: retadreso: derks.esp ĉe tiscali.nl)
  18. [ref] 'Lingva demokratio, ĉu?', Ian Fantom, Kajero el la Sudo, 85, aprilo 2011, paĝoj 7-11
  19. Update Ĝisdate,  numero 53ª, pp12-13
  20.  Update Ĝisdate, numero 54ª  p19
  21. Mi ne foriras - Filmeto - Okupu Wall Street', video, 2011.

[ref] Lingva demokratio, ĉu?', Ian Fantom, Kajeroj el la Sudo, 85, aprilo 2011, paĝoj 7-11
[ref] Who killed the electric car?, Sony, 2006.
[ref] Inside Job, Sony, 2010.
[ref: Derks: 'Gvidlibreto por Komitatanoj: Fidoperduloj pri perfiduloj: demokratuloj pri komitatlista mistifikado kaj kiel Estraro sub revulo misdirektas monon, sed tamen venonta sento pri UEA 2.0', Johano Derks, 2011. Eldonis la aŭtoro (4.8 eŭroj).

Johano


regresu~ Numero 88ª ~ Kajeroj. ~ progresu