Ĉapitro 34.
La sekvintan tagon la princo leviĝis malfrue, kantis, lavis sin kaj alvokis Tutmozison.
Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis,
atente rigardante la prncon por ekkoni, kian humuron li havas, kaj
konformiĝi al ĝi sian fizionomion.
Sed sur la vizaĝo de Ramses oni povis legi nur lacecon.
—Do, demandis li Tutmozison, oscedante, —ĉu vi estas certa, ke naskiĝis al mi filo?
—Mi aŭdis la novaĵon de la sankta Mefres.
—Ho, ho! De kiam la profetoj sin okupas pri mia domo?
—De l' tempo, kiam via ekscelenco montras al ili sian favoron.
—Jes?—, demandis la princo kaj ekmeditis.
Li rememoris la hieraŭan scenon en la templo de
Astarte kaj komparis ĝin kun analogiaj fenomenoj en la templo de Hator.
—Oni vokis min—, diris li al si, —tie ĉi kaj tie. Sed tie mia
ĉelo estis malvasta kaj havis dikajn murojn: ĉi tie la vokanto, aŭ pli
ĝuste Kama, povis sin kaŝi post kolono kaj murmureti... Fine ĉi tie
estis terure mallume, kaj en mia ĉelo estis lume...
Subite li diris al Tutmozis:
—Kiam tio okazis?
—Kiam naskiĝis via nobla filo? Jam antaŭ dek tagoj, oni diras... La
patrino kaj infano fartas bone, havas bonegan aspekton. Ĉe la akuŝo
estis Menes mem, al kuracisto de via respektinda patrino kaj de Herhor.
—Bone, bone—, respondis la princo kaj ree pensis: ONi tuŝis min tie kaj
ĉi tie, same lerte. Ĉu estis ia diferenco? Ŝajnas, ke estis, eble tial,
ke ĉi tie mi estis preparita vidi miraklon, kaj tie ne. Sed ĉi tie oni
montris al mi alian "min", kion oni ne sciis fari tie. Tre saĝaj estas
la pastroj! Mi dezirus scii, kiu tiel bone mi ŝajnigis: dio aŭ homo?
Ho, la pastroj estas tre saĝaj, kaj mi eĉ ne scias, al kiuj prefere
kredi: al tiuj niaj aŭ al la feniciaj?"
—Aŭskultu, Tutmozis—, diris li laŭte—, aŭskultu Tutmozis... Ili devas
veni ĉi tien. Mi ja devas vidi mian filon. Fine neniu havos plu la
rajton sin opinii pli alta ol mi.
—Ĉu tuj devas alveturi la respektinda Sara kun la filo?
—Plej rapide, se nur la sano permesas al ili. En la limoj de la palaco
estas multe da komfortaj konstruaĵoj. Oni devas elekti inter la arboj
lokon, senbruan kaj malvarmetan, ĉar proksimiĝas la tempo de la
varmegoj. Mi ankaŭ povu montri al la mondo mian filon!
Kaj li ree profundiĝis en medito, kio eĉ komencis maltrankviligi Tutmozison.
«Jes, ili estas saĝaj—, pensis Ramzes. —Ke ili trompas la popolon
eĉ per malspritaj rimedoj, pri tio mi sciis. La kompatinda santkta
Apis! Kiom da pikoj li ricevas dum la procesio, kiam la
kamparanoj kuŝas antaŭ li sur la ventroj. SEd ke ili trompas min, al
tio mi ne kredus. La voĉoj de dioj, nevideblaj manoj, homo
martirata per bolanta peĉo, tio estis nur antaŭludoj! Poste venis la
kanto de Pentuer: pri la malgrandiĝo de la loĝantaro kaj
teritorio, pri la oficistoj, fenicianoj, kaj ĉio por fari al mi la
militon abomena»
—Tutmozis—, diris li subite.
—Mi falas antaŭ vi surla vizaĝon...
—Oni devas malrapide kolekti la regimentojn de l a apudmaraj
urboj ĉi tien. Mi volas fari revuon kaj rekompenci ilian fidelecon.
—Kaj ni, la nobeluloj, ĉu ni ne estas al vi fidelaj?, demandis la konfuzita Tutmozis.
—La nobeluloj kaj la armeo estas la sama unu.
—Kaj la nomarĥoj, oficistoj..?
—Vi scias bone, Tutmozis, ke eĉ la oficistoj estas fidelaj, daŭrugis la
princo... Kion mi diras, eĉ fenicianoj! Sed sur multaj aliaj
postenoj estas perfiduloj.
—Pro dioj, malpli laŭte!,murmuretis Tutmozis, time rigardante en la alian ĉambron.
—Ho, ho!—, ridis la princo, —de kie venas ĉi tiu teruro? Do ankaŭ por vi ne estas sekreto, ke ni havas perfidulojn.
—Mi scias, pri kiu vi parolas, Respondis Tutmozis, —ĉar vi ĉiam suspektis...
—Kiun?
—Kiun? Mi divenas. Sed mi supozis, ke post la paciĝo kun Herhor, post longa estado en la templo...
—La templo? Tie, same kiel en la tuta lando mi konvinkiĝis, ke la plej
bona tero, la plej brava loĝantaro kaj sennombraj riĉaĵoj ne estas la
propraĵo de l' Faraono.
—Pli mallaŭte!, pli mallaŭte!, murmuretis Tutmozis.
—Mi ja ĉiam silentas, ĉiam mi havas serenan vizaĝon, permesu do al mi
satparoli hodiaŭ. Cetere eĉ antaŭ la plej alta konsilantaro mi havus la
rajton diri, ke en ĉi tiu Egipto, kiu sendivide apartenas al mia
patro, ni, la kronprinco kaj vic-reĝo devis prunti cent talentojn de ia
tira princeto. Ĉu tio ne estas honto!
—De kie venis al vi hodiaŭ tiaj pensoj?—, demandis Tutmozis, dezirante plej baldaŭ fini la danĝeran interparoladon.
—De kie?, ripetis la princo kaj eksilentis. Ree li profundiĝis en medito.
«Ne estus ankoraŭ grave», pensis li, «se ili trompadus nur min: mi
estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi.
Sed kiu konvinkos min, ke ili ne agis same kun mia respektinda patro?
Tridek tri jarojn li konfidis al ili senlime, humiliĝis antaŭ la
mirakloj, malavare oferis al la dioj, por..., ke liaj riĉaĵo kaj povo
transiru en la manojn de ambiciaj friponoj! Kaj neniu malfermis
al li la okulojn. Ĉar la faraono ne povas, kiel mi, eniri nokte en la
fenicajn templojn, ĉar fine neniu estas allasata al lia sankteco.
«Kaj kiu garantios al mi hodiaŭ, ke la pastraro ne celas al la renverso
de la trono, kiel diris Hiram? Mia patro ja avertis min, ke fenicianoj
estas plej verdiraj kiam tion bezonas iliaj aferoj. Certe, estas por
ili grava afero, ke oni ne elpelu ilin el Egipto kaj ne transdonu en la
manojn de Asirio. Asirio, aro de rabiaj leonoj! Kie ili pasas, restas
nenio, nur ruinoj kaj kadavroj, kvazaŭ post brulo!
Subite Ramzes levis la kapon< de malproksime alflugis sonoj de flutoj kaj kornoj.
—Kion tio signifas?—, demandis li Tutmozison.
—Granda novaĵo!—, respondos la kortegano kun rideto. —Azianoj salutas faman pilgrimon, venantan el Babilono.
El Babilono? Kiu li estas?
—La nomo estas Sargon.
—Sargon?—, interrompis la princo. —Sargon! Ha, ha, ha!—, komencis li ridi. —Kiu li estas?
—Oni diras, ke li estas altrangulo de la kortego de Assar. Li kondukas
kun si dek elefantojn, arojn da belegaj ĉevaloj de dezerto ,amasojn da
sklavoj kaj servistoj.
—Kaj por kio li venis?
—Saluti la miraklan diinon Astoret, kiun respektas la tuta Azio—, respondis Tutmozis.
—Ha, ha, ha!—, ridis la princo, rememorante la antaŭdiron de Hiram pri
la asiria sendito. —Sargon..., ha, ha, ha! Sargon, la parenco de la
reĝo Assar fariĝis subite tiel pia, ke li entreprenas longan,lacigan
vojaĝon nur por honori la diinon Astoret en Pi/Bast. En Ninivo li ja
trovus pi grandajn diojn kaj pli klerajn pastrojn.... Ha,ha, ha!
Tutmozis mire rigardis la princon.
—Kio estas al vi, Ramses?
—Jen miraklo!—, diris la princo._—Kian kredeble enskribis kroniko de
neniu templo. Pensu nur, Tutmozis. En la momento, en kiu vi meditas pri
la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas vin, en la sama
momento la ŝtelisto ree metas la manon en vian keston, antaŭ viaj
okuloj, antaŭ mil atestantoj... Sargon, pia pilgrimo! Ha, ha, ha!
—Mi komprenas nenion...—, murmuretis la konsternita Tutmozis.
—Kaj vi ne bezonas kompreni—, respondis la vic-reĝo. —Memoru nur, ke
Sargon venis ĉi tien por piaj aferoj, en la templon de la diino Astoret.
—Ŝajnas al mi, ke ĉio, pri kio vi parolas—, diris, mallaŭtigante la voĉon, Tutmozis, —ke ĉio estas danĝeraj aferoj...
—Kaj tial vi ripetu ilin al neniu.
—Ke mi ne ripetos ilin, pri tio vi sendube estas certa, sed ĉu vi mem,
princo, ne perfidos vin.... Vi estas rapida, kiel la fulmo.
La kronprinco metis la manon sur lian ŝultron.
—Estu trankvila—, diris li rigardante liajn okulojn. —Se nur vi estos
fidelaj al mi, vi, la nobeluloj kaj armeo, vi vidos strangajn okazojn,
kaj finiĝos por vi la malfacilaj tempoj!
—Vi scias, ke ni estas pretaj perei je via ordono—. respondis Tutmozis, metante la manon sur la brusto.
Sur lia vizaĝo estis tiel neordinara seriozeco, ke
la princo komprenis, cetere ne unuafoje, ke en ĉi tiu diboĉanta
elegantulo sin kaŝas brava vivo, al kies glavo kaj prudento oni povas
fidi.
De tiu tempo la princo neniam plu parolis kun
Tutmozis tiel strange, sed la fidela amiko kaj servisto divenis, ke
post alveno de Sargon sin kaŝas iaj grandaj kaj ŝtataj aferoj, arbitre
decidataj de la pastroj.
Cetere de iom da tempo, la tuta egipta
aristokrataro, nomarĥoj, superaj oficistoj kaj armeaj ĉefoj, tre, tre
mallaŭte murmuretis inter si, ke proksimiĝas gravaj okazoj. Fenicianoj,
postulante ĵuron pri diskreteco, rakontis al ili pri iaj traktatoj kun
Asirio, kiuj pereigos Fenicion kaj Egipton kovros per malhonoro kiu
scias, eble la tero de l' faraonoj fariĝos tributanto de Asirio.
La ekscito de la aristokrataro estis grandega, sed
neniu sin perfidis. Kontraŭe, en la kortego de la kronprinco, same kiel
ĉe la nomarĥoj de Malsupra Egipto oni amuziĝis bonete. Oni povis
pensi, ke kun la varmego falis sur ilin frenezo de l' amuzoj kaj
diboĉoj. Pasis neniu tago sen ludoj, festenoj, trimfaj procesioj, neniu
nokto sen iluminoj kaj krioj. Ne sole en Pi-Bast, sed en ĉiu urbo
naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko kaj ankaŭ ĉio kun
plenaj kruĉoj. Oni invadis domojn kaj eltiris la dormantajn loĝantojn
al drinkado. Ĉar egiptanoj havis grandan inklinon al diboĉoj,
ĉiuj, kiu ajn vivis, amuziĝis.
Dum la tuta ĉeesto de Ramzes en la templo de Hator,
fenicianoj, kvazaŭ kaptitaj de panika timo, pasigis la tagojn preĝante
kaj rifuzis la kredito al ĉiuj. Sed post la interparolado de Hiram kun
la vic-reĝo la pieco kaj singardeo subite forlasis fenicianojn; kaj ili
komencis pruntedoni al la egiptaj sinjoroj pli malavare, ol iam ajn.
La plej aĝaj homoj ne memoris iam en Malsupra Egipto
tian amason da komercaĵoj kaj oro kaj precipe tiel malgrandajn
procentojn.
La severa kaj saĝa pastraro turnis sian atenton al
la frenezo de la plej altaj sociaj klasoj. Sed ili eraris pri la
fontoj, kaj la sankta Mentezufis, kiu ĉiun kelkon da tagoj sendis
matene raporton al Herhor, ĉiam ripetis, ke la kronprinco, laca de la
piaj okupoj en la templo de Hator, nun amuziĝas kiel frenezulo, kaj kun
li la tuta aristokrataro. La glora ministro eĉ ne respondis la
leterojn, kio pruvis, ke li rigardis la diboĉojn de la princo, kiel ion
tute naturan, eble eĉ utilan.
En tiu stato de l' spiritoj de la kortego, Ramzes
gajnis multe da libero. Preskaŭ ĉiuvespere, kiam la ebriaj de l' vino
konrteganoj komencis perdi la konscion, la princo elglitis el la palaco.
Kovrita per nigra oficira burnuso, li trakuris la
malplenajn stratojn kaj eliĝis ekster la urbon, al la ĝardenoj de la
templo de Astoret.
Tie li retrovis sian benkon kontraŭ la palaceto de
Kama, kaj kaŝita inter la arboj, li rigardis la brulantajn torĉojn,
aŭskultis la kantojn de la amantoj de la pastrino kaj revis pri ŝi.
La luno leviĝis pli kaj pli malfrue, proksimiĝante
al la nova luno, la noktoj estis grizaj, la lumaj fenomenoj malaperis,
sed Ramzes malgraŭ tio ĉiam vidis la helecon de la unua nokto kaj aŭdis
la pasiajn strofojn de la greko.
Ofte li leviĝis de la benko por iri rekte en la
loĝejon de Kama, sed la honto haltigis lin. Li sentis, ke ne konvenas
al la kronprinco sin montri en ia domo de la pastrino, kiun vizitis ĉiu
pilgrimo, kiu donis pli malavaran oferon al la templo. Sed estis io pli
stranga: li timis, ke la vido de Kama, ĉirkaŭita de kruĉoj
kaj malsukcesaj adorantoj, malklarigos al li la pentraĵon miraklan de
la luna nokto.
Tiam, kiam ŝin sendis Dagon por farigi la koleron de
la princo, Kama ŝajnis al Ramzes juna knabino, alloga, sed por kiu oni
ne povis perdi la kapon. Sed kiam unuan fojon en la vivo, li, la estro
kaj vic-reĝo devis atendi apud la domo de virino, kiam la nokto igis
lin revi, kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, tiam,
ankaŭ la unuan fojon en lia vivo, naskiĝis en li stranga sento:
miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo.
Sed li povus havi Kaman post ĉiu alvoko, ŝi
baldaŭ tedus lin, li eĉ eble ŝin ne serĉus. Sed la morto,
staranta ĉe la sojlo de ŝia dormo-ĉambro, la kantisto adoranto, kaj
fine la humiliĝo de plej alta ŝtata ĉefo antaŭ pastrino, ĉio ĉi
kreis al Ramzes situacion ĝis nun nekonatan, allogan.
Jen kial de dek tagoj, preskaŭ ĉiuvespere, li venis
en la ĝardenojn de la diino Astoret, kaŝante de la pasantoj la vizaĝon.
Foje vespere, trinkinte multe da vino dum la festeno
en sia palaco, Ramzes elglitis kun firma decido. Li diris al si, ke
hodiaŭ li eniros en la loĝejon de Kama, kaj ŝiaj adorantoj kantu sub
ŝiaj fenestroj.
Li paŝis rapide tra la urbo, sed en la ĝardenoj
apartenantaj al la templo li malrapidigis la paŝojn, ĉar ree li
eksentis honton.
—Ĉu oni iam aŭdis—, pensis li, —pri faraona kronprinco, kiu kuras post
la virinoj, kiel mizera skribisto, kiu povas nenie prunti dek draĥmojn?
Ĉiuj venadis al mi, do ankaŭ ĉi tiu pastrino devas veni...
Kaj jam li volis reveni.
—Tamen ŝi ne povas veni—, diris li en sia animo, —ĉar oni mortigus ŝin...
Li haltis kaj ŝanceliĝis.
—Kiu mortigus ŝin? Hiram, kiu kredas je nenion, aŭ Dagon, kiu mem ne
scias plu, kiu li estas? Jes: sed estas ĉi tie multaj aliaj fenicianoj,
trapasas centojn da miloj da pilgrimoj fanatikaj kaj sovaĝaj. En la
okuloj de ĉi tiu malsaĝuloj, Kama, vizitante min, farus
malpiaĵon...
Li ree sin direktis al la palaceto de la
pastrino. Li tute ne pensis, ke al li povas minaci tie danĝero. Al li,
kiu ne eltirante la glavon per la sola rigardo povas faligi al siaj
piedoj la tutan mondon. Li, Ramzes, kaj la danĝero!
Kiam la princo eltiris el inter la arboj, li
rimarkis, ke la domo de la pastrino estas pli hele lumigita kaj pli
brua, ol ordinare. Efektive, la ĉambroj kaj la terasoj estis plenaj da
gastoj, ĉirkaŭ la palaceto svarmas amasoj.
«Kia bando?», pensis la princo.
Tie ne estis ĉiutaga kunveno. Ne malproksime de la
domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo
kun purpuraj kurtenoj. Apud la elefanto malpacience blekis
dekkelko da ĉevaloj kun dikaj koloj kaj kruroj, kun vostoj ligitaj
malsupre, kaj portantaj sur la kapoj kvazaŭ metalajn kaskojn.
Inter la bestoj maltrankvilaj kaj preskaŭ
sovaĝaj iris kaj revenis kelkdeko da homoj, kiujn Ramzes vidis neniam
antaŭe. Unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo, longajn
barbojn, pintajn ĉapojn kun kufoj sur la oreloj; aliaj mallongajn
surtutojn kaj pantalonojn, kelkaj botojn kun tibiingoj. Ĉiuj estis
armitaj per glavoj, arkoj kaj lancoj.
Vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn,
vulgare ridantajn, odorantajn sebon kaj parolantajn nekonatan kaj
malmolan lingvon, Ramzes ekbolis. Kiel leono, kiam li ekvidas
fremdan beston, eĉ se li ne estas malsata, prepariĝas al salto, same
Ramzes, kvankam ĉi tiuj homoj ne estis kulpaj kontraŭ li, eksentis
teruran malamon. Incitis lin ilia lingvo, vestoj, odoro, eĉ iliaj
ĉevaloj. La sango alfluis al lia kapo. Li etendis la manon al la glavo
por sin ĵeti sur ĉi tiujn homojn, mortigi ilin kaj iliajn bestojn. Sed
li rekonsciiĝis.
«Set ĵetis sorĉon sur min!», pensis li.
En la sama momento pasis preter li nuda egiptano ku
nkufo sur la kapo lak zono ĉirkaŭ la koksoj. La princo sentis, ke ĉi
tiu homo estas agrabla, eĉ kara por li en tiu ĉi momento, ĉar li stas
egiptano. li prenis el la sako rinkon, valorantan dekkelkon da draĥmo
kaj donis ĝin al la sklavo.
—Aŭskultu—, demandis li, —kiu ili estas?
—Asirianoj—, murmuertis la egiptano kaj malamo ekbrilis en liaj okuloj.
—Asirianoj!—, ripetis la princo. —Ili do estas asirianoj? Sed kio nili faras ĉi tie?
—Ilia, sinjoro, Sargon, amindumas la pastrinon, la sanktan Kaman. Kaj ili gardas lin... La lepro manĝu iiln, porkajn filojn!
—Vi povas foriri.
La nuda homoprofunde sin klinis antaŭ Ramzes kaj ekkuris, kredeble en la kuirejon.
«Tio do, estas asirianoj?—, pensis la princ,
rigardante la strangajn figurojn ka jaŭskultante la malamatan, kvankam
nekmpreneblan lingvon. —Do asirianoj jam estas apud Nilo, por
fratiĝi kun ni, aŭ trompi nin, kaj ilia ĉefo amindumas Kaman?
Li reiris hejmen. Lia revado estingiĝis ĉe la brilo
de nove, kvankam apenaŭ vekiĝanta pasio. li, homo nobla kaj dolĉa,
sentis mortan malamon al la eterna malamikoj de Egipto, kiujn li
renkontis la unuan fojon.
Kiam antaŭe, forlasinte la templon de Hator kaj post
la interparolado kun Hiram, li komencis mediti pri la milito kontraŭ
Azio, tio estis nur meditoj. Egipto bezonis homojn kaj la faraono
trezorojn: ;la milito estis la plej facila rimedo akiri ilin, ĝi
povis satigi lian bezonon de la gloro, li do projektis militon.
Sed en la nuna momento estis indiferentaj por li la
trezoroj, sklavoj kaj gloro ,ĉar vekiĝis en li la voĉo de la malamo,
pli potenca ol ĉio. La faraonoj tiel longe batalis kontraŭ asirianoj,
ambaŭ kontraŭuloj verŝis tiom da sango, la malamo havis tiel profundajn
radikojn en al koroj, ke la princio ĉe la sola vido de la asiriaj
soldatoj kaptis la glavon. Ŝajnis, ke ĉiuj spiritoj de la mortintaj
batalantoj, ĉiuj iliaj penoj kaj doloroj reviviĝis en la animo de la
reĝa infano kaj alvokis venĝon.
Kiam la princo revenis en la palacon, li ordonis
alkonduki Tutmozison. El la du amikoj, unu estis ebria, la alia furioza.
—Ĉu vi scias, kiun mi vidis nun?—, diris la princo al la favorato.
—Eble unu el la pastroj...—, murmuretis Tutmozis.
—Mi vidis asirianojn—, interrompis la princo. —Ho, dioj!, kion mi
eksentis. Kia malnobla popolo. Ilia korpo de la piedoj ĝis la kapo
estas ĉirkaŭvolvita per lano, kvazaŭ ĉe la sovaĝaj bestoj, ili
malbonodoras putran sebon, kaj kia lingvo, kiaj barboj, haroj!
Li paŝis rapide en la ĉambro, malfacile spirante, ekscitita.
—Mi pensis—, diris Ramzes, — ke mi malscias la ŝtelojn de la
skribistoj, la trompojn e la nomarĥoj, ke mi malamas la ruzajn kaj
ambiciajn pastrojn... Mi sentis abomenon al hebreroj kaj mi timis
fenicianojn. Sed hodiaŭ mi konvikiĝis, ke tio estis nur ludoj. Nur
hodiaŭ mi ekscias, kio estas malamo, kiam mi ekvidis kaj ekaŭdis
asirianojn; nun mi knmprenas, kial la hundo disŝiras la katon, kiu
trakuris lian vojon...
—Al hebreoj kaj fenicianoj vi kutimis, via ekscelenco, asirianojn vi renkontis la unuan fojon—, interrompis Tutmozis.
Bagatelo fenicianoj!, daŭrigis la princo kvazaŭ al si mem. Feniciano,
filistino, saŝu, libiano, eĉ etiopiano, estas kvazaŭ membroj de nia
familio. Kiam ili ne pagas tributojn, ni koleras kontraŭ ili,
kiam ili pagis, ni forgesas...
Sed asiriano estas io fremda, tiel malamika, ke...
MI ne estos feliĉa antaŭ kiam mi ne estos kalkulinta almenaŭ cent mil
detranĉitajn manojn!
Tutmozis neniam vidis Ramzeson en tia stato de l' animo.