Kulturo

La Doloroj La fama opero de Tomas' Breton'

Legendo, faktoj kaj sekvoj.

De kiam mi povas memori, mikonas popolan kanton hispanan,kies unuaj vortoj estas en la dekstra averto pri opero: Se vi iras alKalatajud´, demandu pri La Doloroj,knabino tre bela kaj ema fari favorojn.Kiam mi finfine vizitis tiunaragonan urbon, mi konstatis, kedemandite pri LaDoloroj, lokanoj kolerisakre, kaj diris, keja sufiĉas pri tiu blago.

Sed kiu estis LaDolores? Ĉu ŝi vere ekzistis?Tre penigan taskon konsistigas doniformon, koncize, al la graveco, laesenco kaj la atingo de universaligitalegendo, vibranta kiel aragona ĥoto;ĉefe alloga pro la magio kiun ĝielradias, kaj ornamita de la fisorĉode dubsenca koplo kiu elstaras disdela mondo kiel simbolo de Kalatajud'.

Tiu ĉi legendo, eligita de koplo sen konataaŭtoro —la fonto—, estas forĝaditaje la profito de la kreivaj impulsojde dramverkistoj, muzikkomponistoj,novelistoj, kinartistoj, verkistojĉiestipaj, muzikludistoj, poetoj, ktp.,krome de la nepraj alportaĵoj kajpopola kunlaboro, sur la ampleksascenejo de la mondo, kaj estiĝisakvoabunda rivero kiu retroiras ĝissia deveno —t.e. al Kalatajud'—, kunla stampo de l' universala akceptokaj la trezordonaco de kulturakunhavaĵo unika kaj unuaranga.

Malmulte grava estas jam, ĉu estisvirino naskita en Kalatajud', kiun oniprave aŭ malprave kantis la koplon.Jes, ja, pro ŝia eksterordinaraj belecokaj unikeco de la historio kiun ŝitravivis kaj tial findecide influaj porvaste diskonigi ĝin.

La gravo estas la legendo mem. Laplej konata versio montras la nepoluritannaivecon de knabinohonesta kaj ĉaritema servantaĉe gastejo de Kalatajud. Ŝiestis tromplogita de barbistoMelĉor', kaj ŝin volis edzinigiriĉega komercisto Patrisjo,kaj la fanfarona serĝento Roĥas.Lazaro —porpastra katolika studento—freneze enamiĝas pri ŝi—hazarde, li ankaŭ estis la nevo deGaspara, estrino de la gastejo—.Okaze de la baraktado pri La Doloresinter Lazaro kaj Melĉor, mortisĉilasta pro ponardovundo.

La scenejo elektita de Feliu kajCodina [kodina] por la disvolviĝo desia literatura drama fikcio LaDolores, kaj tiu de Breton por siamondfama opero, estas la antikvagastejo San Anton', de antaŭ oljarcento konata kiel Gastejo de LaDolores. Ĉi tiu estas rimarkindapalaco de la 15-a jarcento —eble laplej antikva civila konstruaĵo elKalatajud'. Ene de ties muroj, sub laarko de la ŝtonumita endoma korto,apud la krado kaj la putorando, ebleestis La Dolores reala mem; sed ĉielajn, ĝi enhavas la tutan sugestankapablon por evokado kaj fabelokiujn mito povas estigi.

La veraj faktoj.

"La Dolores", Maria de los DoloresPeinador Narvión, naskiĝis en Kalatajud'la 13an de majo de 1819 kaj estisbaptata en la preĝejo de SantkaJohano Reĝa (San Juan el Real). Estisŝiaj gepatroj S-ro Blas: belaspekta leŭtenantode la Reĝaj Armeoj kaj ankaŭadvokato, kiu estis naskiĝintaen Galegujo; ŝia patrinoSinjorino DelfinaManuela apartenis alunu el la plej altrangajfamilioj de Kalatajud'.

En 1825 oni nomumisS-ron Blas urbestronde vilaĝoDaroko (Daroca), kajdu jarojn poste forpasisen tiu urbo siaedzino herediganteabundajn havaĵojn alDolores kaj tiesfratoj. Ĉar la heredantojestis neplenaĝajadministris lahavaĵojn sia patro.

S-ro Blas denove edziĝis; rolis dumtri jaroj kiel urbestro de urbo Ĝironokaj poste kiel juĝisto de unua instanco.Ŝajne li malzorgis la gefilojn desia unua geedziĝo; la jaroj sinsekvadiskaj li neadis ilin la patrinanheredaĵon. Dolores, posedanta eksterordinarajnbelecon kaj aspektonedziniĝis sekrete en San Miguel delos Navarros (preĝejo de la ĉefurboSaragoso) je 1839 al Esteban Tovar.Li estis andaluzo, kiu ĵus forlasis laarmeon kiel helpa leŭtenanto de lakolonelo de sia reĝimento kaj, laŭsia estonta konduto, li nur avidis laheredontaĵojn de sia edzino.

Ekde la nupto komencis senfinasinsekvo de juĝaferoj pri la posedode havaĵoj, kiujn Sro Blas rifuziscedi. La procesoj estis longaj, komplikajkaj akraj, sed finfine la tutonel la heredaĵo ricevis Dolores kajTovar. Sed ili nepovis ĝui ĝin longe,ĉar pro la neregulakaj diboĉama vivo,kiun oni atribuas alTovar, —kaj supozebleDolores devishelpi iom al li— laparo devis vendiiom post iom siajnbienojn, kies valorosuperis cent milionojda pesetoj (pliol 600 000 nunaj eŭroj),kaj venis preskaŭen mizeron.Ekde ties nupto ĝispreskaŭ la dua duonode la jarcento ilivivis en Kalatajud',kie ili naskigis kvar gefilojn:Enrique, Amalia, Manuel kaj EmiliaCruz, kaj tiam komencis la forĝadode la fifamo de Dolores. Poste laparo translokiĝis al Madrido. Unuaviceili loĝis en la strato Ballesta. En1860 naskiĝis Casilda Enriqueta. En1890 Dolores vidviniĝinte loĝis enstrato Jardines (Ĝardenoj) kun siafilo Esteban, naskiĝinta en Madridoje 1857. La lasta parto de ŝia vivo enMadrido trairis specialajn cirkonstancojn.Dolores mortis la 12an deaŭgusto de 1894 en la Palaco de laMarkizoj de Altamira de la strato Flor Alta (alta floro), nombro 8,malsupra etaĝo, kaj pro manko damono oni entombigis ŝin ĉarite en laTombarejo de La Almudeno. Kvankamŝajne paradokse, la ĉio ampleksakono de ŝia vivo vera kontribuaseĉ pli —se ankoraŭ eblas— laelstarigo de la legenda bildo de LaDolores, kiu, ligita kun Kalatajud',estas konata disde la mondo.

Kiu estis kaj kio estas La Dolores? Pentraĵo perdita pri la Doloroj.

Ŝi estis virino, kaj same kiel ĉiuj aliaj,ŝi dependis de la altrudoj de la vivo,kun siaj soroj kaj solvoj, grandecokaj malfortikeco. Ŝi superelstaris proeksterordinara beleco kiu kondiĉissian ekzistadon. Ankaŭ estasatribueblaj al ŝi la trajtoj de lalaboremo, entreprenemo, malavarecoal la mizeruloj, rezolutemo,klereco super la averaĝa nivelo de laepoko, ŝi sufiĉe komprenis lakutimajn kaj politikajn aferojn desia lando kaj estis preta porpolemiki sukcese pri ili, kvankamŝi rifuzadis fari ĝin. Ŝi montrissin malkonfidema kaj rezerviĝema,kaj sentis grandan amon alsia familio. Dolores devis traviviepokon konfliktivan, plena de kolektivajrankoroj kaj maltoleremo.Sian vivon mem dependigisde siaj voloj la edzo kaj siaambicia patro, kiuj interkverelispor la granda heredaĵoapartenanta al ŝi.

Antaŭ la menciita dilemo, forlasitade siaj parencoj, estante inter glavode insulto kaj muro de neamo kajindiferenteco, ĉu Dolores serĉisekster sia hejmo tiun varmecon, kiumankis al si?, ĉu pro kaprico?, ĉu provenĝemo?, ĉu pro alia kaŭzo? Iel ajnplej malgravas kaj certeco kajmotivoj, ĉar estas nur homa tio, keoni preteriras la limojn de ĝeneralajnormoj.

Tion ankaŭ faris multe da homojantaŭ ol ŝi, kaj eĉ se ŝiaj agoj estushistorie gravaj, memoro pri ili devintusmalaperi, dissolvitaj en plejlarĝan forgeson..., se anonima koplone kreintus la ĝermon, kiu naskis lamiton pri "La Dolores". Kaj tiu rolonova, modelita, puŝita de fantaziokaj arto de komponistoj, libretistoj,dramistoj, filmistoj, verkistoj, poetoj...,kaj kalkulante, certe, riceveconkaj partoprenon de homoj de ĉiujtavoloj, pli kaj pli iĝis nuancoj,profiloj kaj surpriziga grando,devenigante legendan estaĵon, enmiton kiu ne plu apartenas nur alKalatajud', ĉar ĝi estas universalapatrobieno.

Kultura patrobieno generitade "La Dolores".

Inter muzikaj komponaĵoj nomumitajLa Dolores, pintorangas laSimfonio de Mariano Obiols (1867); Tanda de valzoj, de Emile Ĝalteufel(1880); Serenado, de Carosio (1916);Poemo Simfonia Nokto en Kalatajud',de Paŭlo Luna (1924); Marŝohispana, de Jozefo Sentis' (1927); kajValzo, de Rampaldi (1930).La unua filmo pri La Dolores estisfilmita de Fruktuoso Gelabert kajEnrique Gimeno je 1908; kaj postevenis la versioj de MaksimilianoTous (1923); de Florijan'Rej, kun Konĉita Piker'(1939); La koplo de LaDoloroj, de Benito Perojo,kun Imperio Argentina(1947) kaj Animo aragona,jam kolora, de Jozefo Oĉoa,kun Lilian de Celis (1961).Pri teatraĵoj kaj operetoj,elstaras La dramo de Feliukaj Codina (1892); Doloroj...kapaj aŭ La kuraĝa lernanto,parodo verkita deGranes', kun muziko de Arnedo(1895); Doloretoj,drameta eseo de Karlo Arniĉeskun muziko deAmadeo Vives (1901); La filino de LaDolores, de Fernandes Ardavin'; Se viiras al Kalatajud', opereto de Cesarde Haro kaj muziko de Esquembre(1932); kaj Kio devenis el La Dolores,dramatika komedio subskribita deAcevedo je 1933.

Ankaŭ La Dolores estis en noveloj: LaMaria, de Dario Perez (1895); LaDolores, historio de koplo, de Feliukaj Codina (1897); La Dolores, aŭ laknabino de Kalatajud', de AlvaroCarrillo (1900); kaj Kalatajud' —iluzio—aŭ La koplo de La Dolores,deSalvador Valverde kaj RamonZarzoso (1944).Sed eble la plej granda kono kaj disvastigode la legendo universalskaleŝuldiĝas al liriko. La opero de Tomas´Breton, premierita en Madrido je1895, estis sekvita de tiu de AuteriManzocchi (Florenco, 1875), la komedioDesirée de Henri Prys (Turnai,1883): tiu opero de Andre Pollonais(Nico, 1897): la mimodramo muzikade Damas kajSentis´ (Marsejlo,1919); operetodeGermaine Tailleferre(Parizo,1950); la Muzikaromano deMichel MauriceLevy, bazitasur la noveloMaja floro, deVicente BlaskoIbanjes (Parizo,1952), kaj labaleto lirikodramaKiu estisLa Dolores?,interpretita de Baluarte Aragones, kunAntonio Sanĉes Portero kaj subdirekto de Jozefo Miĥaelo Pamplona(Kalatajud', 1994).Jen la fino ĉarma de la kanto: Di quete lo digo yo, el hijo de La Dolores (Diru,ke tiel diras mi, la filo de La Doloroj).

Jozefo Pina

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo