Rakonto

Fia rideto

Monstro kaj virino.

La monstro alproksimiĝas: klap,klap, liaj paŝoj aŭdeblas. Li venasje la pordo. Li provas malfermiĝin sed ĝi estas ŝlosita. Krank! Perpugnobato, li kreas truon en ĝi, trakiu li metas sian manon kajmalblokigas la pordon. Li eniras laĉambron. Sed estas neniu!Ŝi atendas lin tri ĉambrojn pliinterne. De tie ŝi aŭdas la bruon, kiunli faras. La detruon, kiun li faras laŭla loĝejo.

Subite oni frapas la sonorilon ĉe lapordo. La bruo farata de lamonstro malaperas. Oni insistas ĉela pordo. Nenion oni aŭdas. Ŝihavas la emon iri malfermi, sedtiumaniere la monstro vidus ŝin.Sekve, ŝi restas senmova. La vizitorezignas, kaj foriras.

Ŝi ankoraŭ estas en sia studoĉambro,ŝlosita. Ŝi ne povas telefoni: lamonstro estas rompinta ĝin. Ŝi nehavas sian poŝtelefonon sur si. Ŝiestas en ĉambro sen fenestroj. Kajtiam la monstro aŭdeblas sin denove,antaŭenirante laŭ la koridoro. Ĉak!,alia pordo frakasita. Pli proksime.Finfine la monstro staras ĉe ŝiapordo. Li scias, ke ŝi estas tie ĉi. Ŝimiras, kiel li scias. Eble li havasnavigsistemon, ŝi supozas.

—Malfermu!—, la monstro ordonas.

Silento.

—Malfermu, mi diris!

Pli da silento.

—Se vi ne malfermas tuj, la afero irosplej malbone por vi!

Eĉ pli da silento ankoraŭ.

La monstro pugnobategas la pordon,sed ĝi estas kovrita per ŝtalo,kaj protio ĝi ne frakasiĝas. Sed ĝi kurbiĝasiomete.

—Kiam mi eniros, restos de vi eĉ ne unuharo, se vi ne malfermas tuj.

Nun la silento estis plej bona.

La monstro pugnobatas la pordon. Lilaciĝas pri tio, ĉar liaj ungegojdoloriĝas, kaj pro tio li batas ĝin persia kapo. Nun la pordo estas tiomklina, ke la interno vidiĝas. Ŝi ne estasĉi tie, li pensas. Sed mi flaras ŝin. Ŝikaŝas sin.

Finfine, post kelkaj kapbatoj, lamonstro sukcesas eniri, saltante surla supra parto de la pordo. Li enirasla ĉambron.

El lia dorso, venas voĉo:

—Saluton, monstro.

Li turnas sin, surprizita.

—Nun vi vidos!

—Mi dubas—, ŝi diras, kun cinikarideto, elmetante pistolon el skatolo.

—Kio?

—Vi havas du gonadojn, sed mi havasok klugojn. Surgenuiĝu.

Obeas monstro.

—Nun vi kuŝu sur la plankon, kunmanoj je via dorso—, ordonas ŝi,tenante pistolon.

Kiam li faras tion, ŝi metasmankaptilon ŝtalan sur liajn manojn.Ŝi uzas alian mankaptilon, pligrandan, sur liaj piedoj.

—Nun turnu vin. Kviete, aŭ mi pafosvin inter viaj okuloj.

La monstro grumblas, sed li turnassilente, kaj poste li ne moviĝas.

Ŝi iras al sia dormoĉambro, kaj tie ŝitrovas sian poŝtelefonon. Ŝi revenasen la studoĉambron. Tie kuŝas lamonstro, freneza pro kolero.Ŝi tajpas la polictelefonon.

—Saluton! Ĉu estas policejo? Mivokas vin el Strato Olmo, nombro47a. Venu tuj. Envenis danĝerafrenezulo en mian domon. Jes, lapordon mi malfermas, sed venurapide.

Kaj, kun fia rideto, ŝi metiscigaredon inter siajn lipojn.

—Ĉi tiu malvirto mortigos min iuntagon—, ŝi diras dum ŝi premas laĉenon de la pistolo. El ĝia pintovenas lumeto, kiu fajrigas siancigaredon. Poste, rigardante laeksilentan monstron kuŝantan, ŝidiras:

—Feliĉe ankoraŭ estas kelkaj, kiuj kredas ĉion, kion ili vidas.

Jack Crane
je la 12-a deseptembro de 2010

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo