Parolas la Prezidanto

Prezidanto de HALE Printempo kun milito

Estimataj gehaleanoj ni ne estas en paca somero de 2011 sed en printempo de 2011 kun milito.

Antaŭ ne multe da jaroj Prezidanto Aznar promesis al la popolo de Hispanio militon por demokratio en Irako. La maldestruloj diris al civitanoj el Hispanio, ke temas pri dekstraj ideoj kaj Aznar perdis balotadon ĝeneralan. Perdis Aznar kaj perdis lia lernanto: Rajoy.

Sed en tiu ĉi printempo kun milito maldestro diras: milito por demokratio, sed ili diras, ke ne milito por demokratio ne estas milito, sed humana helpo.

Nun la bomboj, la kugloj, la kuglo kiuj mortigas, ricevita kuglo en la bruston nomiĝas humana helpo.

Kajeroj el la Sudo kiam okazis la milito de Balkanoj iam diris Ne al la atakoj kontraŭ Serbio!, poste ni diris Ne al milito kontraŭ Irako!, kaj nun ni diras Ne a la atakoj kontraŭ  Libio!

Kapitalismo venkas en la aktuala klasbatalo, ĝi venkas ĉar nun ni devas labori pli multe kaj gajni malpli. Kapitalismo venkas. Mi devas labori dum pli jaroj sed la kapitalistoj ne nur estas en liberejo sed ruinigas la ekonomion.

Printempo kun milito, kiuj malvenkos laboristoj.

Regresu al antaŭa artikoloKajero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo